Al la enhavo

Multaj diferencoj Esperanto - latina!

de Turfalko, 2020-januaro-16

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2020-januaro-16 13:36:22

Estas multaj diferencoj inter la latina kaj Esperanto! Ekzemple:

Latine: Ea quae secuta est hieme, qui fuit annus Cn. Pompeio M. Crasso consulibus, Usipetes Germani, item Tenctheri magna cum multitudine hominum flumen Rhenum transierunt non longe a mari quo Rhenus influit.

Esperante: Dum la vintro de la sekva jaro, kiam Gnaeus Pompeius kaj Marcus Crassus estis konsuloj, du ĝermanaj triboj, la Usipetoj kaj la Tenkteroj, ne for de la loko, kie Rejno fluas en la lagon, migris kun multaj homoj trans tiun riveron.

Fonto: Gaius Iulius Caesar: De bello Gallico (4,1-4,38) Pri la gaŭla milito.

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-16 15:14:41

Estas pli multe da diferencoj inter Esperanto kaj la latina ol da sameco.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-17 09:57:41

Feliĉe. Alikaze oni adoptu simpligitan latinan lingvon kiel internacia helplingvo.

Pri la sezonoj, printempo kaj aŭtumno fontas el la franca (printemps, automne) kaj vintro kaj somero fontas el la germana (Winter, Sommer).

Malsamecoj povas deveni de la stilo de la tradukinto: magna cum multitudine hominum = kun granda kvanto ( / multeco) da homoj.

Reen al la supro