Al la enhavo

Kubo

de Hober, 2006-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Hober (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-16 04:50:09

Ĉu vi konas Kubo? Kiel estas Kubo? Kio vi scias pri Kubo kaj pri ĝia Socialismo?

Kio la televido montras estas vero? Kio vi pensas pri Fidel Castro?

Ĉu la Kubanoj estas libera?
Ĉu vi ŝatus koni Kuba?

emuribas (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-17 23:30:25

Saluton rideto.gif

En pola televizio montras nur propagando... Anti-Kubana propagando ploro.gif

Poloj povas legi la vero pri Kubo, socialismo kaj komunismo en la interreto okulumo.gif

Fidel Castro estas grandioza homo. Venkas diktaturo. Patro de demokratio.

Eddycgn (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-18 15:30:35

Mi estis en Kubo vizitante.
La kubanoj estas mirindaj kaj ĝentilaj homoj, mi tre ŝatas ilin. Ne havas riĉulojn tie sed tamen ne havas ankauw ekstreme malriĉuloj kiel en aliaj landoj em Mez-Ameriko.
Kubo necezas trankvilan proceson al demokratio el komunismo post Kastro, tamen certe ne la rabistan ekspluadon per la grandaj entreprenoj.
Kiu protektos Kubon ?
Mi ne estas tre optimista.

Rao (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-22 15:39:31

Mi pensas, ke ne estas socialismo sen demokratio. Kiel registaro povas agi laŭ deziroj de socio (agado el kio konsistas socialismo) se la popolo ne estas almenaŭ konsultata? Eble Fidel daŭre tenas tiun politikan sistemon pro la usona minaco, sed tio montras nur ke la kuba popolo ne povas mem rezisti: ĝi bezonas gvidanton kiu estu supera al ĉiuj. Nuna Kubo estas do nur laŭparole socialisma. Pri "komunismo", la afero estas multe pli malproskima, pro tio ke en komunisma socio ne ekzistas ŝtato. Tio validas ankaŭ por Sovetunio, Ĉinio, Nord-Koreio, Vjetnamio, ktp. En multaj landoj de la mondo estas delonga timo/kontraŭstaro al io nomata komunismo, kio fakte estis neniel komunisma, krom titole. Mi ne diras tamen, ke kapitalismaj landoj estas pli bonaj ol Kubo. Tute ne.

Kubo, cetere, estas bona ekzemplo kontraŭ oftaj mitoj en "malriĉaj" kapitalismaj landoj pri favoraj kondiĉoj por ekonomia kresko. Ekzemple, en Brazilo oni diras, ke necesas venigi eksterlandajn grandajn firmaojn, vendi ŝtatajn firmaojn, k.t.p. por atingi ekonomian kreskon. Tio okazas jam de pluraj jardekoj, kaj kiam Brazilo ja multe kreskis ekonomie, tiam ĝi ekhavis grandegajn ŝuldojn, sed sociaj kondiĉoj (edukaj kaj sanigaj servoj ĉefe) tute ne ŝanĝis. En Kubo, tamen, edukaj kaj sanigaj servoj estas bonegaj, ekonomio estas ege limigita de usona politiko kaj — divenu! — ĝi ekonomie kreskis 11,8% (!!) en 2005.

Marly (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-28 20:16:45

Mi dubas pri Kubo.Mi ne scias ĉu, kiun mi vidas en televido estas vere aŭ ne. Mi kredas ke Fidel estas grandega homo sed ĉu la kubanoj estas feliĉaj? Kiel estos la estonta Kubo?
Mia edzo tre ŝatas Fidel kaj li volas koni lin kaj ankaŭ Kubon. Mi ne scias ĉu estos eble...

Joryge (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-29 20:25:07

Hej homoj, vi forgesas tiujn du milionoj da kubanoj kiu devis forfuĝi eksterlanden pro ekonomia mizero aŭ politika persekutado.
Tiu lando estis tre prospera antaŭ Fidelo, sed venis komunismo.

Fidelo Kastro estas diktatoro kiu malliberigas alipensemulojn kaj aplikas mortopunon.

La Kubanoj bezonas transiron al demokratio kaj al libera ekonomio. (ĉar nuntempe nur ne-kubanoj rajtas fondi negocon kaj viziti kelkajn plaĝojn¡¡)

Mi esperas, ke tiu fia reĝimo falu.

Amikeco (Montri la profilon) 2006-septembro-06 22:04:57

...vi forgesas tiujn du milionoj da kubanoj kiu devis forfuĝi eksterlanden pro ekonomia mizero aŭ politika persekutado...
Mi supozas, ke multaj el ili fuĝis pro multe pli banalaj kialoj. Nome, ilin persvadis la legendoj pri "usona revo", pri riĉeco kaj vastaj eblecoj. Estas ankaŭ interesa demando, ĉu ili trovis en Usono tion, kion aspiris trovi tie.

Gradski (Montri la profilon) 2006-septembro-15 04:56:50

Saluton! Mi estas kubano, kaj mi estas tre goĵa ŝi tie en mia lando. Respondi al la uzanto kiu parolis pri Demokratio ĉi tie ni havas demokratio, sed estas nova maniero por fari demokratio.
Pri Kubo, estas tre bela lando, esta la plej granda insulo de la Karibeo kaj havas grandegajn kaj blankajn plaĝojn, k.t.p. La kubanoj estas tre bonaj kaj solidaremaj personoj.

Se vi havas alian demandoj b.v. demandu!!!

Joryge (Montri la profilon) 2006-septembro-16 15:19:50

ci tie ni havas demokratio, sed estas nova maniero por fari demokratio
Ĉu povas ekzisti demokratio sen...?
-libereco por kritiki
-pluraj politikaj partioj
-(ne-manipulitaj) balotadoj
-libereco krei entreprenojn
-Libera aliro al interreto hejme

Gradski (Montri la profilon) 2006-septembro-16 21:32:59

Joryge, mi ne akordas kun vin, ĉi tie mi povas kritiki kiam mi deziras kaj la estraro aŭskultas al ĉiujn, pri la temo de la pluraj partio dependas de la starpunkto, kaj vi devas scii ke la plej granda parto de la popoloj de Kubo akordas kun la nuntempa partio pro tio ni ne bezonas alian partio. Pri la balotadoj estas klara kaj sekreta. Pri la interreto, ĉu vi neniam demandis kial? okazas ke Kubo ne povas konekti kun la Optika Fibro ĉar usono ne permesas nin, kaj pro tio la lando devas pagi multajn monojn por konekti per satelito, kaj la malmultaj interreto kiu ni havas ĉi tie en la lando ni uzas por disvolvi la Educado, Publika Sano, ktp

Reen al la supro