Al la enhavo

Kubo

de Hober, 2006-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

NádiaFoca (Montri la profilon) 2007-marto-14 01:18:51

Sal'!
Mi estas komencanto,do, mi ne povas tre paroli,sed mi interesiĝis pri via konversacio do mi provos fari mian plibono. Mi konas iomete pri la historio el Kubo.Mi loĝas en Protugalio, supozita democratio. La senlaboro pli kaj pli altiĝas, la riĉuloj pli kaj pli riĉiĝas, kaj la malriĉuloj pli kaj pli malriĉuliĝas...Estas diktaturo el kapitalo.Democratio nur ĉar oni voĉdonas. Sed, reale...ĉu ĝi estas justa? Mi ne kredas...Mi jam aŭdis multaj opinioj pri Kubo registaro, kaj mi konsentas ke kelkajn aferojn povas esti erarajn. Sed, kiel iu diris antaŭe ĉe tiu konversacio, ili havas edukado kaj sano donita por la ŝtato...Kaj la grandaj enterprenoj kiuj regas, bedaŭrinde, granda parto de la mondo, ne volas ke la Kuban ekzemplon estas tre difuzita kiel bona afero, ĉar ĝi estus malbona por la intereso el kapitalismo...

manu_fr (Montri la profilon) 2007-marto-14 20:54:53

Ĉu vi konas Kubo?
Mi vizitis Kubon kiel turisto en 2005, kun mia edzino kaj grupo.
Kiel estas Kubo?
Ege stranĝa insulo.
En 10 tagoj oni nur havas impresojn. Jen la lando certe estas tre bela, (estas ja karibea insulo !), sed sur la insulo reĝas grandan miseron. La loĝantoj estas tre malfeliĉaj. La vivkondicioj estas teruraj. Ili tamen estas bonkoremaj. La lando estas preskaŭ detruita post jaroj de blocuso ekonomika. Eĉ al la fino de la vizito, oni rimarkis ke vulturoj volas supre de la kamparoj, ĉie. Mi bezonis de 1 monato por senti min denove sana, revenante de Kubo. Fizike kaj psikologie.
Kio vi scias pri Kubo kaj pri ĝia Socialismo?
Sendube ne estas demokratio en Kubo. Bone legu la mesaĝoj de Joryge : li pravas tute.
Ankaŭ estas nekredebla granda propagando por la revolucio kaj kontraŭ Usono en la tuta insulo
Kio la televido montras estas vero?
Bedaŭrinde mi ne scias, kion vi vidis al la televido. Certe la cigaroj de Kubo estas la pli bonaj, kaj ne estas mensogi ! Pli serioze, laŭ mi, oni tro ofte parolas de Castro al la televido, kaj ne sufiĉe pri la kubana popolo, kaj pri la vivkondicioj al Kubo.
Kio vi pensas pri Fidel Castro?
Li estas diktatoro. Donu povon al frenezulo, kaj vidu la rezulton. Nuntempe li estas unu el la pli riĉaj homoj sur la tero. Ĉu stranĝa ? Li faras sian plenan riĉecon sur la dorso de la kubanoj. Kiam mi vizitis Kubon, multe da kubanoj diris, ke ili preferus lin morta ! Neniu kubano scias, kie Castro loĝas en Kubo ĉar li devas sin kaŝi : multaj kubanoj ŝatas mortigi Castro.
Ĉu la Kubanoj estas libera?
Devinu ?
Konkrete oni vidis vastajn arestadojn de kubanoj dufoje. En baro, kaj dum merkato.
Kubanoj estas tute kaptitoj de ilian insulon, kiu estas sufiĉe malgranda.
Kubo estas grave malsana lando.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-15 00:34:34

Elkore mi bedaŭras vian teruran sperton, sed samtempe via sincera deklaro iel konsolas min. Ne ekzistas bonkoraj diktatoroj, kaj Fidel Castro ne estas escepto.

Marly (Montri la profilon) 2007-marto-15 16:06:25

Mi vidas en tiu ĉi forumo, ke la opinioj pri Kubo multe malsimilas. Fakte estas malfacile scii bone pri iu lando kiam oni ne vivas tie. Oni aŭdas pri ĝia ekonomia mizero en Kubo, pri manko de libereco de la popolo, pri la teruraj vivkondiĉoj de la loĝantoj, pri politika persekutado, sed ankaŭ oni aŭdas el multe da kubanoj laŭdojn al Fidel kaj al kuba reĝimo. Mi scias ke edukado kaj sano estas tre bonaj en Kubo. Mi ankaŭ scias, kiel diras Gradski, ke Kubo sendas multajn kuracistojn por helpi multe da personoj de la 3-a mondo. Restas dubo al mi. Ĉu la granda amo al sia patrujo faras ke la kubanoj forgesu la malbonan flankon de la reĝimo? Ĉu la plimulto de la kubanoj estas vere feliĉaj?

NádiaFoca (Montri la profilon) 2007-marto-15 18:14:58

Ĉu tutaj mundanoj estas vere feliĉaj? Mi ne havis senpaga edukado, pagas la malsanulejo, ne havas laboron (kiel miloj da homoj ĉe mia lando), ne havas monon por vojaĝi eĉ al la alia flanko el la lando. La homoj el la regado pli kaj pli riĉiĝas,do.Kaj ferias eksterlanden. Kaj diras al la popolo: "Ni devas premi la ledzono". Sed ili ne faras tion. Kaj montras tion al ĉiuj. Preskaŭ mokas nin!Vere...Mi ne ŝatas diktatoroj, kaj neniam defendas ilin. Sed mi jam aŭdis multajn kubanojn diri bonajn aferojn pri Kubo, spite la mizero...Kaj mi tre malfidas la informado ĉar la grandaj ekonomiaj interesoj tre kontrolas ĝin...Je kiu kredi,do?Eble estas multaj eraraj aferoj en Kubo, sed ankaŭ eblas ke multaj informoj estas fabrikitaj...

Marly (Montri la profilon) 2007-marto-16 21:07:24

Mi demandis ĉu la kubanoj estas vere feliĉaj ĉar tiu ĉi forumo estas pri Kubo, sed Nádia, vi pravas. Ĉu ĉiuj mundanoj estas vere feliĉaj? La mizero estas en tuta la mondo, jen en Azio, Eŭropo, Afriko aŭ Ameriko. Dum personoj fie pli kaj pli riĉiĝas, la plimulto pli kaj pli malriĉiĝas. La mondo, aŭ pli bone, granda parto de la socio estas fia, egocentra kaj nur vidas siajn proprajn interesojn.
Denove, pri Kubo, mi diras ke mi ne kapablas imagi la sorton de tiu lando post la morto de Fidel Castro. Ĉu Kubo havos ŝancon aliformiĝi al demokratia reĝimo, kiu pli bone respektos iliajn loĝantojn? Nur la tempo diros...

abelardo (Montri la profilon) 2007-marto-26 16:22:39

Saluton al ĉiuj!
Ĉu vi konas Kubon?
Mi vizitis Kubon kiel turisto kaj UK/IJK-partoprenanto en 1990 kun mia amiko, ni restis tie unu monaton, kaj traveturis la tutan landon, mia edzino vizitis ĝin dum decembro 2006, kaj ŝi rakontis al mi multe.
Kiel estas Kubo?
Ege paradokse. Belega naturo, tre amika/simpatia popolo, tre alloga kulturo, muziko, kaj samtempe terura mizero, diktaturo, subpremo, propagando ĉie, sed tamen bona eduk- kaj sansistemo.
Kion vi scias pri Kubo kaj pri ĝia Socialismo?
Ĉu socialismo? Difinu al mi socialismon! Mi mem estas socialisto, kaj mi havas problemojn pri iu ekzakta difino. Por mi socialismo estas pli bazaj valoroj, kaj socia politiko surbaze de ili, ol iu konkreta sistemo.
Tiasence por mi Kubo nepre ne estas socialismo, ĉar mankas demokratio, estas terura rasismo kontruax la afrikdevenaj kubanoj (la plimulto!), oni ne respektas bazajn homajn rajtojn de la kubanoj. Samtempe el aliaj vidpunktoj la kuba sistemo pli respektas bazajn bezonojn de la enloĝantaro je edukado kaj sansistemo, ol la plimulto de evolulandoj.
Ĉu estas vero, kion la televido diras?
Ĝenerale la televidkanaloj de la mondo ne nepre celas montri la veron pri io ajn ridulo.gif Se vi celas kelkajn elsendojn pri Kubo ... dependas. Estas pli bonaj, pli objektivaj elsendoj, kaj pli antaŭjuĝoplenaj. Dependas, kiun vi spektas.
Kion vi pensas pri Fidel Castro?
Li estas definitive diktatoro. Eble li havis pozitivan rolon fine de la 50-aj, komence de la 60-aj jaroj, sed ekde kiam li estas diktatoro, lia rolo certe estas negativa.
Ĉu la Kubanoj estas libera?
Kompreneble, ke ne. Preskaŭ ĉiuj bazaj homaj liberecoj mankas al ili, la libreco por esprimi sin, por vojaĝi, por kuniĝi, por elekti siajn gvidantojn, eĉ por paroli kun eksterlandanoj (!), do, ili neniukaze estas liberaj.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-26 17:44:22

Tute ĝusta kaj ekvilibrigita opinio!

yenitza (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 05:25:25

Mendacapote:Tute ĝusta kaj ekvilibrigita opinio!
saluton mendacapote!
mi amas Vin! kisetoj

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-28 10:19:47

Ho-ho!!!
Sinjoro Mendacapote!
Vi havas grandegan sukceson pri belulinoj.
Ili preskaŭ momente enamiĝas al vi.

Reen al la supro