Al la enhavo

la konjunkcio 'as'

de EldanarLambetur, 2008-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 04:16:59

Mi estas penanta traduki frazo:

'He sat with his back against the damp wall as he shivered.'

Mi havas

'Li sidis kun lia dorso kontrau la malseka muro (as) li tremetis'

Kio estas la vorto 'as' en Esperanto, en tio situacio, kiam 'as' estas konjunkcio?

Dankon..

nebwahs (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 05:30:33

Mi uzus la vorton "dum", simple signifas la anglan vorton "while"

Do: 'Li sidis kun lia dorso kontrau la malseka muro dum li tremetis'

Kaj angle: 'He sat with his back against the damp wall while he shivered.'

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 07:50:31

'Li sidis kun lia dorso kontraŭ la malseka muro tremetante.'

Rohan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 08:00:19

Saluton!

Mi uzus 'sia' anstataŭ 'lia', 'malseketa' anstataŭ 'malseka' (damp v/s wet), kaj 'tremetante'.

Do jen mia traduko:

'Li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro tremetante.'

aŭ eĉ

'Tremetante, li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro.'

mnlg (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 10:06:12

Rohan:'Li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro tremetante.'
Fakte, "sia" estas forprenebla.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 14:03:44

mnlg:
Rohan:'Li sidis kun sia dorso kontraŭ la malseketa muro tremetante.'
Fakte, "sia" estas forprenebla.
"Sia" estas tute akceptebla kaj unu nur korekta.

mnlg (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 16:02:08

De tiu ekzempla frazo, la vorto "sia" estas forprenebla kaj la signifo ankoraŭ bonus. Mi klare skribis forprenebla kaj ne forprenenda.

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 18:39:12

Dankon! Tio estis tre helpema!

Ankaŭ, mi estis dironta 'therefore' en tio ĉi respondo, sed, qio estas la diferenco inter 'do' kaj 'tial'? senkulpa.gif

Dankon!

mnlg (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 19:03:15

EldanarLambetur:qio estas la diferenco inter 'do' kaj 'tial'?
(kiu estas la diferenco...)

Oni tion diskutis lastatempe en ĉi tiu fadeno.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 19:42:11

'Tial' ĉiam sekvas kialon. 'Do' estas relative neformala kaj povas sekvi iun ajn rilatan, ekz

'Ni manĝu en restoracio.'
'Sed pluvas.'
'Nu, do, ni manĝu hejmen.'

Ĉi tie 'do' signifas 'tiaokaze'.

Jen paĝo en PMEG kun aldonaj uzoj:
http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_...

Parenteze, mi tradukus 'He sat with his back against the wall' per 'Li sidis kun la dorso kontraŭ la muro.'

Reen al la supro