Στο περιεχόμενο

Esperanto, komunik-lingvo de la komisiito de UN pri homaj rajtoj. Ĉu tio veras????

από Zam_franca, 6 Απριλίου 2020

Δημοσίευση: 4

Γλώσσα: Esperanto

Zam_franca (Επισκόπηση προφίλ) 6 Απριλίου 2020 - 12:00:40 μ.μ.

Jen ESPERANTLINGVA KOMUNIKO de la KOMISIITO DE UN PRI HOMAJ RAJTOJ : https://www.ohchr.org/Documents/Issues/Minorities/... !!!

Ne-esperantisto tiel povus legi "Chinese/ French/ Spanish/ Esperanto version" !!!! :
https://www.ohchr.org/EN/NewsEvents/Pages/DisplayN...

Metsis (Επισκόπηση προφίλ) 6 Απριλίου 2020 - 1:21:25 μ.μ.

Tio ne estas mirinda, ĉar "UEA estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj". Plejparte temas pri Unesko, sed ankaŭa aliaj suborganizoj de UN. Ĉar UEA laboras por lingva kaj kultura egaleco, estas nature, ke Komisiito de UN pri homaj rajtoj ankaŭ havas rilatojn kun UEA.

Jxusteno (Επισκόπηση προφίλ) 6 Απριλίου 2020 - 10:39:27 μ.μ.

Tre interese. Mi ne sciis ke UN uzas Esperanton.

Zam_franca (Επισκόπηση προφίλ) 7 Απριλίου 2020 - 8:31:00 π.μ.

Metsis:Tio ne estas mirinda, ĉar "UEA estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj". Plejparte temas pri Unesko, sed ankaŭa aliaj suborganizoj de UN. Ĉar UEA laboras por lingva kaj kultura egaleco, estas nature, ke Komisiito de UN pri homaj rajtoj ankaŭ havas rilatojn kun UEA.
Jes, sed tamen estas gravaĵo! Signifas ke ne sole Unesko, sed ankaŭ UN, pensas ke Esperanto estas batalilo kontraŭ diskriminacioj!!

Πίσω στην κορυφή