Al la enhavo

Submarŝipo au submarino?

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-10 23:06:17

Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-10 23:38:54

Andreo Jankovskij:Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?
submarŝipo! ridulo.gif Mi trovis ĉi tiun vorton multe pli ofte en la reto (ekz. vikipedio) kaj ĝi estas en ReVo kaj la vortaro de lernu. Ankaŭ la alia vorto, submarino, povas esti malkonstruata kiel "sub-mar-in-o", kiu estas sensenca.

Paulinho (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 00:12:37

Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".

Simieto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 02:49:52

Paulinho:Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".
submarboato = U-Boot (ne ŝipo)

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 05:33:09

Sub-mar-in-o eble estus sinonimo al mar-nimfo, do mitologia estaĵo kun ina supraĵo kaj fiŝa subaĵo okulumo.gif

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 07:45:57

submarŝipo (vidu Plenan Ilustritan Vortaron)

boato: "ĝenerala nomo por ĉia akvoveturilo sufiĉe malgranda por esti pelata per remiloj" (same PIV)

Do, la Germana vorto "Boot" ne taŭgas en Esperanto.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 09:56:49

Jen estas la bildo.

Kio ĝi estas?

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 15:22:24

Submarŝipo, sed ne la flava de la Beatles.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-11 15:34:57

Submarŝipo, ĉar en mia vortaro ĝi aperas tiel.

Kaj mia vortaro estas tre fidebla.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 09:58:15

sal.gif

Dankon!

Reen al la supro