Al la enhavo

Enigmo: kiu verbo?

de Hispanio, 2008-septembro-17

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-17 17:19:10

Se iu konoscias iom da la Germana (ekzemple, mi), eble povas respondi mian demandon:

1º: La verbo "esti" en la Germana estas "sein".

2º: La poseda pronomo "lia" (aŭ "sia" aŭ "ĝia") estas "sein".

3º: Vagono (aŭ aŭto) estas Wagen.

Do, en la frazo "sein Wagen sein", kiu vorto estas "esti"?

Povas esti la unua vorto, sed ankaŭ povas esti la lasta. Aŭ povas esti la du vortoj, aŭ povas esti neniu vorto...

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-17 19:16:13

Do, en la frazo "sein Wagen sein", kiu vorto estas "esti"?
Sed la verbo en cia frazo ne estas konjugita, do se estas la verbo "esti", la frazo malveras aŭ nenion signifas, ĉu ne ?

-------------------------------------

En la franca, tiu kurioza frazo :

Les poules du couvent couvent. (=la kokinoj de la monaĥejo kovas)

Les poules = la kokinoj, couvent = monaĥejo, elles couvent (verbo "couver"=kovi) = ili(ni) kovas

Sed la du vortoj "couvent" ne sin prononcas same = le pul du kuven kuv (haha tio igas anglan akcenton ) okulumo.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-17 19:39:43

Bona frazo la cia rideto.gif

Mia frazo signifas "esti sian aŭton" (être sa voiture).

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-17 19:59:55

Hispanio:Bona frazo la cia rideto.gif

Mia frazo signifas "esti sian aŭton" (être sa voiture).
Ha? Ĉu ne estus "seinen wagen sein" ?
Se ne, jes verus, tiu frazo kurioziĝos rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-17 20:10:50

La dua 'sein' estas la verbo:
sein Wagen sein = sia aŭto esti

klarigo: en la Germana la adjektivo (sia) (preskaŭ) ĉiam antaŭas la substantivon (aŭto).

loewenherz (Montri la profilon) 2008-septembro-17 20:14:10

Hispanio:Do, en la frazo "sein Wagen sein", kiu vorto estas "esti"?
Frankouche:
Sed la verbo en cia frazo ne estas konjugita, ...
Eblas diri en la Germana, "Was ist denn das? Hmmm, es könnte sein Wagen sein..."

En tio frazo la dua "sein" signifas "esti", sed la ordo en la germana frazo ne gravas. Certas, ke oni parolas pri lia aŭto. Do ne estas malfacila esprimi la saman signifon esperante.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-17 20:15:43

Frankouche:
Hispanio:Bona frazo la cia rideto.gif

Mia frazo signifas "esti sian aŭton" (être sa voiture).
Ha? Ĉu ne estus "seinen wagen sein" ?
Se ne, jes verus, tiu frazo kurioziĝos rideto.gif
"Seinen Wagen sein" estas "esti sian aŭton".

horsto:La dua 'sein' estas la verbo:
sein Wagen sein = sia aŭto esti

klarigo: en la Germana la adjektivo (sia) (preskaŭ) ĉiam antaŭas la substantivon (aŭto).
Bona klarigo, horsto. Certe, la Germana multe plaĉas al mi.

loewenherz: la ordo en la germana frazo ne gravas...
Mi ĉiam kredis, ke la ordo gravis.

Mi lernas la Germanan nuntempe.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-17 20:16:57

Aĥ! jes
Nu, bone rideto.gif

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-18 11:15:59

Hispanio:
Frankouche:
Hispanio:Bona frazo la cia rideto.gif

Mia frazo signifas "esti sian aŭton" (être sa voiture).
Ha? Ĉu ne estus "seinen wagen sein" ?
Se ne, jes verus, tiu frazo kurioziĝos rideto.gif
"Seinen Wagen sein" estas "esti sian aŭton".
'Seinen Wagen sein' ne havas sencon (samkiel la esperanta 'esti sian aŭton'), ĉar 'sein' (samkiel 'esti' en Esperanto) ne povas havi akuzativan objekton.

Amike,
Martin

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-18 20:00:52

Martinbr:'Seinen Wagen sein' ne havas sencon (samkiel la esperanta 'esti sian aŭton'), ĉar 'sein' (samkiel 'esti' en Esperanto) ne povas havi akuzativan objekton.
Jes jes, kelkfoje mi koleriĝas pri la akuzativo en ĉiuj lingvoj rideto.gif

Reen al la supro