Al la enhavo

ĉu lingvo de frenezuloj?

de paulogeyer, 2006-oktobro-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

pace (Montri la profilon) 2006-oktobro-23 15:52:16

paulogeyer:Mi ne estas aktiva ĉe la movado, fakte, mi nur ŝatas la lingvon, ĝi estas amuza, facila, kaj interesega... vi ĉiuj bone scias pri tio.

SED, miaj amikoj, pensas ke mi estas freneza, nur mi scipovas esperanton, nur mi. Iuj eĉ pensis, "kia interesa lingvo", sed ne lernis ĝin.

Do, ĉu same okazas al vi?
Ĉu viaj amikoj interesiĝas pri esperanto aŭ ne?
Saluton !
Ankaŭ pri mi kelkaj eble diras frenezulino. Ĉar, kiam oni demandas al mi surstrate "ĉu vi parolas la anglan ?" Mi respondas "Ne .. sed mi parolas esperanton ¨
PS : la anglan mi scipovas sed al mi ŝatas rigardi la grandegajn okulojn de la demandantoj.
Ili certe ridas sed mi ankoraŭ pli.
Amike

Matilda 69 (Montri la profilon) 2006-oktobro-24 17:03:26

Mi esperantigis mia edzon, kaj kelkaj el miaj gestudentojn, kaj preskaŭ ĉiuj la uzantoj de lernu kiuj loĝas en Treviso (Italio) konis lernu-n per mia agado...
Miaj geamikoj ofte ne interesiĝas pri esperanto, sed ili ne diras ke mi estas frenezulino, ili simple diras ke mi estas revulino aŭ naivino...
Do mi respondas ke antaŭ unu centjaro ankaŭ inoj kiuj volis voĉdoni estis nomitaj revulinoj, sed nun ni povas voĉdoni tut-trankvile...
Mi certas ke iam vidos esperanton venki simple ĉar esperanto signifas libereco, justeco, frateco, paco...
Se ĝi ne venkos, tiam nia mondo estos tre malbela mondo...

Philipp (Montri la profilon) 2006-oktobro-25 18:46:26

Oni konsideras ke esperantistoj estas certagrade frenezaj ĉar averaĝaj homoj konsideras lernadon de lingvo kiel entreprenistan investon: oni lernas lingvon se tio helpos en la kariero, en la negocoj, ktp. Laŭ tiu pensmaniero, oni eltiras ke lingvo simila al esperanto oni nenial lernos ĉar tio unuavide ne helpas ies profiton. Sed multaj esperantistoj estas homoj kun emo lerni fremdan lingvon sen ia profitinteresiĝo. Por la simpla persona riĉiĝo, por intelekta ludo, ktp. Mi pensas ke provi konverti homojn al esperanto estas mizera malŝparo de tempo kaj tio nur kontraŭos min.

Frankouche (Montri la profilon) 2006-oktobro-25 23:08:55

miaj amikojn ne interesas pri lingvojn, nur por ili povi legi anglajn noticojn, reklamojn, tabulojn skribatajn angle.
ni lernis lingvojn dum multaj jaroj, sed ni ne povas per alilanda lingvo legi ĵurnalon, kompreni kanton, paroli serioze sen TUTE kompreni.
mi parolas iom 4 lingvon, sed neniel natale. neniam.
mi eĉ ne parolas mian natalan lingvon korektege...
mi lernas EOn ekde 1 monato, kaj povis jam legi tekstojn post 3-4 horoj lerne, ĉu ne estas magia?
mi surprizis min kelkefoje, paroli aŭ pensi EOn tuta sola, inventi vortojn kiujn esprimas pli bone mian penson ol mian natalan lingvon. nu, jes, eble mi estas frenezulo rido.gif
certe, EO ne estas tre tre facilega lingvo, eble internacia lingvo povus esti pli simpla.
Sed mi lernas ankaŭ miajn aliajn lingvojn kio miaj amikoj ne faras ekde longe.
Eble lingvo de frenezuloj, ĉefe pasiuloj.

Philipp (Montri la profilon) 2006-novembro-30 20:50:58

Philipp:Oni konsideras ke esperantistoj estas certagrade frenezaj ĉar averaĝaj homoj konsideras lernadon de lingvo kiel entreprenista investo: oni lernas lingvon se tio helpos en la kariero, en la negocoj, ktp. Laŭ tiu pensmaniero, oni eltiras ke lingvo simila al esperanto oni nenial lernos ĉar tio unuavide ne helpas ies profiton. Sed multaj esperantistoj estas homoj kun emo lerni fremdan lingvon sen ia profitinteresiĝo. Por la simpla persona riĉiĝo, por intelekta ludo, ktp. Mi pensas ke provi konverti homojn al esperanto estas mizera malŝparo de tempo kaj tio nur kontraŭos min.

Frith Ra (Montri la profilon) 2006-decembro-10 05:48:13

Mi helpis unu el miaj amikoj lerni la Internacian lingvon, kaj poste ŝi edziĝis min.

Nuntempe mi havas loglananan amikon kiu kredas ke mi estas frenezulo. Ĉar mi kredas la saman pri li; ni amike diskutas la bonaĵojn kaj la fuŝojn de la ambaŭ.
Oni konsideras ke esperantistoj estas certagrade frenezaj ĉar averaĝaj homoj konsideras lernadon de lingvo kiel entreprenista investo: oni lernas lingvon se tio helpos en la kariero, en la negocoj, ktp. Laŭ tiu pensmaniero, oni eltiras ke lingvo simila al esperanto oni nenial lernos ĉar tio unuavide ne helpas ies profiton. Sed multaj esperantistoj estas homoj kun emo lerni fremdan lingvon sen ia profitinteresiĝo. Por la simpla persona riĉiĝo, por intelekta ludo, ktp. Mi pensas ke provi konverti homojn al esperanto estas mizera malŝparo de tempo kaj tio nur kontraŭos min.
Do ni bezonas negocojn kiu parolas Esperanton interlande, ĉu ne?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2006-decembro-12 05:49:26

Frith Ra:Nuntempe mi havas loglananan amikon kiu kredas ke mi estas frenezulo.
Tamen, li povas paroli kun eble 100 homoj en la tuta mondo*, sed vi povas paroli kun 2,000,000 (aŭ almenaŭ 100,000, se la unua takso estas tro alta).

Kiu estas freneza, li aŭ vi? Mi ne scias kiun estas pli frenezan, sed mi certe scias kiun estas pli amikeman.

* Mi kredas eĉ tiun ciferon estas tro alta. Kredeble, 10 estas pli verŝajna.

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-18 08:02:44

Mi petas, vi ĉiuj, ne nomiĝu sin mem frenezulo. Ne ofendu miajn amikojn ridulo.gif.
Ofte malgranda popolo, ofte pli malgranda ol esperanta, strebas savi sian lingvon, ĉar tia lingvo estas unika. Ankaŭ esperanto estas unika. Se ni ne savos ĝin, kiu savos?

Reen al la supro