Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas perfekta?

de Ergazomai, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 93

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-16 19:13:46

jan aleksan:estas neregulaj landnomoj, kiel Usono (mi ne aldonas alian, ĉar mi simple ne memoris ĝin! ĉu Brazilo? ĉu Kanado?)
En Eŭropo la radikoj de la nomo venas el etna naci-grupo, kiuj pasintece estis homogenaj, ekzemple franco, germano, ruso. Sekve, la landaj nomoj estas kunmetitaj, ekz Francujo (kvankam ankaŭ Francio nun estas kutima).

Ekster Eŭropo, landaj nomoj mem estas radika, kaj ne kunmetitaj ekz Aŭstralio. Do ĝia loĝanto nomiĝas Aŭstraliano.

Simile, Brazilano, Kanadano, Usonano.

Tamen estas iom da fleksebleco en la sistemo. Jen paĝo de PMEG.

eikored85 (Montri la profilon) 2009-marto-16 22:20:04

Miland:
En Eŭropo la radikoj de la nomo venas el etna naci-grupo, kiuj pasintece estis homogenaj, ekzemple franco, germano, ruso. Sekve, la landaj nomoj estas kunmetitaj, ekz Francujo (kvankam ankaŭ Francio nun estas kutima).

Ekster Eŭropo, landaj nomoj mem estas radika, kaj ne kunmetitaj ekz Aŭstralio. Do ĝia loĝanto nomiĝas Aŭstraliano.

Simile, Brazilano, Kanadano, Usonano.
Jes, mi multe preferas ĉi tiun novan regulan sistemon! La malnova sistemo estas tro arbitra; kial nur Eŭropo havas malsaman nomo-sistemon de aliaj lokoj? Plue, kial pasintece Ruso uzas la Eŭropan sistema nomon "Rusujo" kiam la plejparto de Ruso estas en Azio, ne en Eŭropo? Tio estas afero de raso, mi kredas, ne de geografio. Cetere, la malnova sistemo kreus strangan problemon por Turkio; se ĝi iĝas parto de Exuropa Unio, ĉu ĝi devenus "Turkujo" kaj ne "Turkio"? lango.gif Estas tute mallerta!

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-16 22:45:33

Ne estu stulta: la -uj- sufikso estas por nacioj kiuj havas propran landon, kaj tiuj estas en Eŭropo, Azio sed malofte ekstere ĉar tie la landlimojn desegnis kolonistoj kaj ne la nacio de la lando mem. Ekzistan nacio de Turkoj, do ĝi pasinte, nun kaj estonte nomiĝas Turkujo (kaj neoficiale Turkio).

eikored85 (Montri la profilon) 2009-marto-16 23:35:18

Rogir:Ne estu stulta: la -uj- sufikso estas por nacioj kiuj havas propran landon, kaj tiuj estas en Eŭropo, Azio sed malofte ekstere ĉar tie la landlimojn desegnis kolonistoj kaj ne la nacio de la lando mem. Ekzistan nacio de Turkoj, do ĝi pasinte, nun kaj estonte nomiĝas Turkujo (kaj neoficiale Turkio).
Vi estas multe pli naiva ol mi pensis antaŭe. Kie estas via pruvo ke la landlimoj de tiuj landoj ekster Eŭropo kaj Azio estas desegnitaj nur de kolonistoj?

Cetere, ne estas plu komplete vera ke nur ĉi tiuj "nacioj" kun sufikso -uj- havas propran landon. La plejparto da nederlandanoj ja loĝas en nederlando, sed minoritatoj loĝas ankaŭ ĉie en la tuta mondo. Ankaŭ loĝas multaj eksterlandanoj en nederlando. Estas stulteco kredi ke nur nederlandanoj loĝas en nederlando aŭ nur francanoj loĝas en francio. Lernu pli de la mondo.

kaha (Montri la profilon) 2009-marto-17 00:37:19

Ne endas plu skui sian kacon! Masturbado pri perfekta lingvo estas tute vana.
Esperantistoj dum longa tempo havis 2 penseblecojn:
1- esperanto estas la plej perfekta lingvo
2- ni pliperfektigu esperanton

La unua ebleco gvidas ĝis eterna masturbado, kiun vere ŝatas kelkajn esperantistojn kiuj produktas librojn glor' al esperanto

Kaj por la dua ebleco, aprendu ido se vi vouloiras parlar plus perfecta linguo!...

Mi malsamopinias kun tiuj 2 eblecoj. Esperanto estas tia, kiel ĝi estas, kaj ni ĉesu filozofii kaj ni parolu ĝin!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-17 01:28:17

La listo de defektoj, kiun mi prezentis supre estis malkompleta kaj nun kompletitas de l'aliaj kontribuintoj...

La situacio de landnomoj estas simple khaosa!
Z. ne estis tre bone inspirata kiam li elpensis sufikson UJ por landoj kaj arboj : Francujo, pomujo...
Oni plibone havu "Franclando" kaj "pomarbo"...
Por la landoj, li povintus krei sufikson IJO : francijo, Rusijo... (kiel en slavaj lingvoj kaj araba...)
Kaj UJO oni rezervus al "monujo" kaj ceteraj...
Iuj esperantistoj ne diras "Brazilo" kaj "Brazilanoj" sed "Brazilio" kaj "Braziloj"... dum la chefurbo de tiu lando estus "Braziljo" ...
Estas vere ke Esperanto estas malfacile prononcebla kaj bona pononco postulas konstantan atenton...
Mi chiam (pli ol 30 jaroj) trovis ke ghi sonas artfarite kvankam la propogando diras la malon...
En la usonangla "little" prononcatas ['lerol] kaj en la brazilportugala "Brasil" prononcatas [bra'ziu]... Tiaj evoluoj maleblas en Eo, tial ke ghi ne povas konsiderati vere vivanta lingvo...

La sufikso IGH estas konfuze uzata kaj tute senutilas : oni anstataùu per AT kaj IG SIN...

Estas granda konfuzo inter radikoj substantivaj , adjetivaj kaj verbaj, tiel ke oni neniam scias chu aldoni AD aù AJH aù nenio...

La radikoj ne sufiche internacias tiel ke oni fakte havas pli internaticiaj neoficialaj radikoj kaj afiksoj kiuj sin trudas en la lingvon konkurence kun la esperantaj (KON-KUR-ENC-E)... kaj tio argumentas al plilatina helplingvo...

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-17 08:27:39

Senegaùlo:La listo de defektoj, kiun mi prezentis supre estis malkompleta kaj nun kompletitas de l'aliaj kontribuintoj...
Defektoj estas en via imago nur. Ĉiuj viaj ĉikanoj elfluas el deziro evitu rigardi al la problemo aliflanke, aŭ almenaŭ desupre. Certe, ĝi estas strange legi leteron, kiu havas multajn erarojn kaj samtempe pledas la Esperanton. Sed historio ne instruis vin de unua simpla ideo: la Esperanto vivas kaj funkcias dum aliaj konkurantoj kaj eĉ plibonigoj restis malproksime malantaŭe.
Mi ne deklaras, ke ĉiu korektaĵo estas malakceptebla, mi nur indikas al enorma historia praktiko, kia havas multe da analogaj ekzemploj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-17 09:39:44

Senegaùlo:
En la usonangla "little" prononcatas ['lerol] kaj en la brazilportugala "Brasil" prononcatas [bra'ziu]... Tiaj evoluoj maleblas en Eo, tial ke ghi ne povas konsiderati vere vivanta lingvo...
Tia evoluoj tute ne taŭgas por mi. Esperanto ne estas lingvo sama ol natura lingvo. Ĝia celo estas simpligi komunikado. La "viveco" de lingvo estas nur por natura lingvo. Estas tre bona afero ke ni ne prononcas esperanton kiel ni legas ĝin.

Rohan (Montri la profilon) 2009-marto-17 09:45:58

eikored85:
-Elparolo ne estas tre facila, precipe la konsonantaj kombinaĵoj. Por ekzemplo, la kombinaĵo “sc” estas malofta. Due, ĉar ĉiu letero en esperanto devus havi nur UNU sono, kelkaj konsonantaj kombinaĵoj estas malfacile elparoli, ĉar "asimilado" ne estas eble. Tial, la kombinaĵoj “ng” devas esti elparolata kiel /ng/ kaj ne la pli natura /ŋg/. Provu elparoli la vorto “lingvo” tute ĝuste, elparolanta la “n” kiel /n/ kaj ne /ŋ/. Malfacile, ĉu ne, kiam estas kombinaĵo de 3 konsonantaj? Trie, pro morfemo aglutino, oni ankaŭ trovas frenezaj kombinaĵoj kiel “majstrskribisto”, kiu havas SES sinsekvajn konsonantojn!
Pri la temo de la alpreno de la fonetikaj ecoj de najbaraj sonoj fare de 'n' aŭ aliaj sonoj (la tiel nomata "asimilado"), jen mi citas el 'Lingvaj Respondoj', en kiu troviĝas respondoj verkitaj de Zamenhof mem al diversaj demandoj levitaj de la tiamaj esperantistoj:

"...Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ 'g' aŭ 'k' elparolas la sonon 'n' naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la 'i' ordinare kiel 'ij'. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado tute teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin 'la sole ĝusta') ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel 'erara') ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli 'pan-jo', 'san-go', 'mi-a'."

(Rimarko: Laŭkuntekste ŝajnas ĉi tie ke kiam Zamenhof diris ke oni ordinare elparolas la sonon 'n' naze, li intencis diri 'kun taŭga asimilado'; ĉar fonetike eĉ la 'n' en la vorto 'nazo' estas naza, ĉar elparolante ĝin, aero ja elvenas el la naztruoj.)

Do, Zamenhof konfirmis, ke ni parolu sufiĉe flue. Ni ne estu tiel severaj ke la lingvo ĉesu esti io kion estas amuze uzi. Kompreneble, se oni volas kaj povas, oni rajtas elparoli ĉiun literon ĉiam unumaniere.

Kaj pri la temo de vortoj kiel 'majstrskribisto', mi pensas ke ĉiu parolanto kiel eble plej faciligu la taskon de kompreno por siaj kunparolantoj. Do, kial kunligi nudajn radikojn en ĉi tiaj malfaciligaj okazoj? Diri 'majstroskribisto' aŭ 'majstraskribisto' (laŭ la dezirata nuanco) ne nur eblas sed ankaŭ plibonas, miaopinie. Do, ĉi tiu punkto via ŝajnas iom nejusta al mi.

Amike,
Rohan.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-17 12:51:29

Si le problème n'est que de faciliter la communication, alors le français le fait dejà depuis des siècles et de façon bien plus légère, naturelle et efficace... Alors pourquoi se compliquer la vie avec l'anglais, l'espéranto, l'ido et l'interlingua , pour ne parler que des plus connus?...
Jusqu'au XXIIIe siècle, tous les gens cultivés savaient le français et se comprenaient parfaitement, puis les Anglais sont entrés en scène...

Reen al la supro