Al la enhavo

Kiu estas la “enspaco-vortoj” en esperanto kaj en aliaj lingvoj?

de eikored85, 2009-aprilo-12

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

eikored85 (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 22:14:58

Pri “enspaco-vortoj”, mi volas diri la vortoj kiujn oni uzas por enspaci interspacoj en siaj frazoj. Oni uzas ilin kiam oni bezonas pli da tempo por pensi de la konvena vorto aŭ kiam oni devas paŭzi kaj ne scias kion diri. Kelkaj komunaj ekzemploj en angla: um, uh, well, you know, you see, ktp.

Cetere, ĉu iu konas la ĝusta vorto en esperanto por priskribi ĉi tiun tipo de vorto? Mi uzas la frazeto "enspaco-vorto" ĉar mi ne konas la ĝustan vorton. demando.gif Aŭ la vorto en aliaj lingvoj? En angla, la vorto estas "fillers".

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 23:54:31

Mi ne scias ĉiun, sed jen kelkaj kiujn mi foje vidas aŭ uzas:

ha, ho, nu, ja, ve

Ne sencas doni signifon, ĉar ĝi estas malklarega por la plejmulto.

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-12 17:45:27

Saluton
En la franca, la 2 plej oftaj "space-vortoj" estas "ben..." kaj "heu..." (estas sonoj tute neekzistantaj en Esperanto)

"ben" (kiel la franca vorto "bain" = bano) estas naza sono, veninta de la vorto "bien" (bone)

"heu" sonas kiel "oeufs" (ovoj) au la germana "ö". Mi ne scias ĝia deveno.

JF Clet

MarCin83 (Montri la profilon) 2009-majo-13 17:53:05

Saluton!

En la germana oni diras ofte:
also, so, nun/nun denn, aŭ simple hmmm.

Kaj en la pola oni diras plej ofte:
no aŭ więc (elparolita "vienc").

Ĝis! sal.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-13 19:48:07

En la angla: ‘ah’, ‘um’, ‘er’, ‘em’.

Mjankso (Montri la profilon) 2009-majo-13 21:58:04

En japana lingvo la "enspaco-vortoj" estas: "etto" (kiu nenion signifas) kaj "ano" "sono" (kiuj signifas "tiu"-n).

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-13 22:46:13

En la portugala: "ham", "hum", "hein", "aí", "ah", "oh", ktp.

manuchan (Montri la profilon) 2009-majo-16 14:41:57

En la itala, ni uzas ofte "cioè", "allora", kaj "tipo", sed estas multaj aliaj en la diversaj dialektoj.

Reen al la supro