Al la enhavo

Mi serĉas Korean amik(in)on/instruist(in)on

de andy919, 2009-aprilo-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

andy919 (Montri la profilon) 2009-aprilo-26 03:43:30

Saluton!

Mi estas Usonana Esperantisto, kaj la Korea lingvo tre interestas min.

Mi tre volas trovi amik(in)on kun kiu mi povas paroli Esperanton kaj la korean lingvon.

Mi ankaŭ povos helpi mian amik(in)on kun la angla lingvo, se li/ŝi volus ke me helpu.

Dankon!

eikored85 (Montri la profilon) 2009-aprilo-26 05:24:47

Mi ankaŭ volas lerni la Korean lingvon, sed en Usono, la kursoj de korea lingvo estas tre raraj. Andy, kiel studas vi Korean lingvon?

Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-26 10:59:04

Je la brita landa kongreso antaŭ du jaroj estis spertulino pri militartoj, nome Klarita Velikova, kiu devenas de Bulgario. Ŝi parolas kaj Esperanton kaj la koreian. (Ŝi parolas ankaŭ la anglan, sed mi ne aŭdis ŝin uzante la lingvon). Jen la retpaĝo de ŝia organizo (Monda Esperanta Ligo por Sporto), kiu havas kontakt-informon, se utila. Tamen, ŝi ŝajnis al mi tre okupita virino!

dozdoz (Montri la profilon) 2009-junio-02 05:49:21

La mesaĝo estas kaŝita.

nissa_amas_katoj (Montri la profilon) 2009-julio-08 15:23:31

andy919:Saluton!

Mi estas Usonana Esperantisto, kaj la Korea lingvo tre interestas min.
Mi ankaŭ estas Usonano, kaj mi ankaŭ amas la korea lingvo. Estas senkosta softvaro por lerni korea (kaj alia lingvoj). La retadreso estas: http://www.byki.com/fls/free-korean-software-dow...

La 'BYKI' softvaro estas tre bona, kaj mi uzas ĝin por lerni korea, esperanto kaj pola lingvoj.

yugary (Montri la profilon) 2009-julio-12 10:27:23

Mi parolas la korean kaj la anglan, sed mi kredas ke vi ŝatus trovi junan korean belulon aŭ belulinon por helpi vin, ĉar jam iom maljuniĝis mi.

Vidu Korea.com kaj klaku sur "Korea Directory". En la menuo je la maldekstra parto de la paĝo, klaku sur "Language" kaj vi trovos multajn retejojn kun informojn, lecionojn, kaj tiel plu pri la korea.

Bonan ŝancon!

Reen al la supro