Στο περιεχόμενο

necesi

από crescence, 26 Απριλίου 2009

Δημοσίευση: 3

Γλώσσα: Esperanto

crescence (Επισκόπηση προφίλ) 26 Απριλίου 2009 - 8:32:00 π.μ.

Saluton,
En franca, estas la malfinitiva konstruo "il faut". Ĉu oni povas traduki tiujn vortojn per "necesas" ?

Ĉu estas korekta :
Il faut manger maintenant = Necesas manĝi nun ?

Dankon

KoLonJaNo (Επισκόπηση προφίλ) 26 Απριλίου 2009 - 9:38:48 π.μ.

Saluton!

crescence:Saluton,
En franca, estas la malfinitiva konstruo "il faut". Ĉu oni povas traduki tiujn vortojn per "necesas" ?
Ŝajnas, ke la franca il faut (+ infinitivo) povas signifi:

- necesas
- oni devas
- ni devas

depende de la kunteksto.
Ĉu estas korekta :
Il faut manger maintenant = Necesas manĝi nun ?
Laŭ mia negrava opinio tiu ĉi frazo estas ĝusta, do ne necesas korekti ĝin. rideto.gif
Dankon
Ne dankinde.

Dimanĉe,
Kolonjano

crescence (Επισκόπηση προφίλ) 26 Απριλίου 2009 - 2:51:16 μ.μ.

Dankon al vi !

Πίσω στην κορυφή