Al la enhavo

Interlingvao

de MarCin83, 2009-junio-06

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

MarCin83 (Montri la profilon) 2009-junio-06 16:34:36

Saluton gesamlingvanoj!

Hodiaŭ mi legis artikolon pri Interlingvao en Vikipedio. La aŭtoro de la artikolo skribas, ke “en la komenco de la 21a jarcento ĝi [Interlingvao] estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj”. (jen la ligilo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvao)

Mi mem ne konsentas kun la opinio de la aŭtoro. Sed kiel pensas vi pri Interlingvao? Ĉu laŭ via opinio Interlingvao estas vera konkuranto por Esperanto inter la planlingvoj?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-06 18:31:08

En interlingua on dice "esperanto!...
En esperanto oni diras "interlingvao" !!!

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-06 18:35:28

MarCin83: Sed kiel pensas vi pri Interlingvao? Ĉu laŭ via opinio Interlingvao estas vera konkuranto por Esperanto inter la planlingvoj?
Iasence, kompreneble ĉiuj aliaj planlingvoj estas konkurantoj al Esperanto. Sed en la praktiko apenaŭ ne. La nombro de esperantoparolantoj estas tro malgranda, sed parolantoj de aliaj planlingvoj estas multe malpli. La motivo lerni planlingvon tre varias, la pioniroj devas esti forte konvinkitaj pri la utileco de sia lingvo kaj ni estu dankemaj ke Esperanto havis multajn pionirojn. Plej multo de ni, tamen lernas Esperaton por, per unu sola lingvo, ĝui interparolon kun homoj en tre diversaj landoj. Por ni nek Interlingvao nek alia, konkuranta al Esperanto, planlingvo estas alternativo.

richardhall (Montri la profilon) 2009-junio-06 18:46:51

Mi ankaŭ ne kredas ke interlingvao estas la ĉefa konkuranto de Esperanto. Fakte, mi konvinkiĝas ke ne alia planlingvo estas serioza konkuranto de Esperanto.

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-06 20:52:45

vikipedio ankaŭ:Teorie, Interlingvaon povas pli-malpli kompreni sen studo la parolantoj de ĝiaj fontlingvoj : 1240 milionoj da homoj, unu kvinono de la homaro. Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn, t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj de homoj.
Mi ne scias, kiam mi legas tiajn frazojn, tiam mi scias kiu skribis la artikolon kaj kiom serioza ĝi estas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-06 21:49:58

Nu, iuj diras ke esperanto 'ne estas lingvo', sed pli rajtas diri tion pri interlingvao. Laŭ mia scio, ĉiu vorto de interlingvao estas la vorto plej ofta en la latinidaj lingvoj. Sed, ĉu iu povas kaj volas diri pli?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-07 04:35:30

AlfRoland:(...)Por ni nek Interlingvao nek alia, konkuranta al Esperanto, planlingvo estas alternativo.
Kompreneble. Neniu alia lingvo pli esperantas ol esperanto... (ŝiita principo)

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2009-junio-07 07:28:20

Mi ne opinias ke Interlingvao estas vera konkuranto de Esperanto, sed la lingvo estas facile legebla.

Gerald

sinjoro (Montri la profilon) 2009-junio-07 11:24:43

"Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia" - la regulon interlingvaistoj neglektas.

EL_NEBULOSO:sed la lingvo estas facile legebla
... por vi ridulo.gif

Senegaùlo:En esperanto oni diras "interlingvao" !!!
Ĉar oni kreis jam tiom da "interlingvoj", uzataj plej ofte de nur unuopuloj, ke oni devis iom diferencigi iliajn nomojn.

Paulinho (Montri la profilon) 2009-junio-08 00:52:53

Esperanto estas ĝuo sin mem tenanta: utila efektive, sed ankaŭ mirinda kial bela.

Reen al la supro