Al la enhavo

kialo anstataù ĉaro

de crescence, 2009-oktobro-25

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-25 08:26:58

saluton,

Kial Zamenhof elektis la vorton "kialo" anstataŭ la vorton "ĉaro" ? Ĉu ĉi-lasta vorto ne ŝajnas al vi pli logika ?

Crescence

utku (Montri la profilon) 2009-oktobro-25 11:31:50

Ne estas tre logika sed estas tre natura al mi ĉar "Kial?=Neden?" kaj "kialo=neden" en la Turka. okulumo.gif

Tamen, naciaj lingvoj ne devas esti (kaj ĝenerale ne estas) logika. Miaopinie "ĉaro" povas esti pli bona elekto. Eble estus pli logika se "kiali" estus la verbo kies senco estas "(eble mem) demandi kial oni faras ion, kial io okazas; serĉi kaŭzon" kaj "kialo" havus sencon: "demando pri kial oni faras ion aŭ kial io okazas" aŭ "logika-kaŭzo-serĉado".

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-oktobro-25 13:06:34

Saluton!

crescence:saluton,

Kial Zamenhof elektis la vorton "kialo" anstataŭ la vorton "ĉaro" ? Ĉu ĉi-lasta vorto ne ŝajnas al vi pli logika ?
Fari demandojn pri la motivoj de Z. nur en la jaro 2009 estas problemo, ĉar li ja mortis jam en 1917 ...

Se oni ne kredas, ke eblas intervjui forpasintojn, oni povas nur esperi, ke troveblas indikoj en la tekstoj, kiujn li mem verkis.

Sed eĉ se oni studus ĉiujn ankoraŭ disponeblajn materialojn, oni verŝajne ne kontentiĝus: Z. certe ne faris klarigajn notojn pri ĉiu el siaj decidoj. Kaj kion oni ne elŝutas el sia cerba memoro al pli daŭra konservilo, tio simple iam perdiĝas pro neevitebla kadukiĝo.

Pri la evoluigo de tiu planlingvo, kiun ni nun nomas Esperanto (versio de 1887/1905), ne restis multaj fontotekstoj. Eble Lingvo kaj Vivo de WARINGHIEN estas leginda, se vi ankoraŭ ne faris tion.

Post tiuj ĝeneralaj rimarkoj jen ankoraŭ kelkaj pli konkretaj konsiderindaĵoj:

1-e En la Universala Vortaro aperas nur kial. Ankaŭ la vorto kaŭzo estas Fundamenta. Kaj motivo jam aperas en la 1-a Oficiala Aldono (=OA, 1909).

Ĉu vere Z. mem uzis la o-vorton kialo? Serĉo pri formoj de kialo[j|n] -- bedaŭrinde ĉi tie mi ne sukcesas tajpi la serĉesprimon, kiun mi uzis -- en la ZAMENHOF-aj verkoj de la Tekstaro de Esperanto rezultigis neniujn trafojn.

Serĉo pri kialo[j|n] en ne-ZAMENHOF-aj verkoj de la Tekstaro rezultigas pli ol tricent trafojn, inter ili unu en la traduko de Quo vadis? fare de Lidja ZAMENHOF.

2-e En la 2-a OA (1919) aperas ĉaro, sed ne temas pri substantivigo de la Fundamenta kunliga vorteto (konjunkcio) ĉar.

Se antaŭe neniu pioniro ekuzis *ĉaro kiel plian sinonimon de kialo, kaŭzo, motivo, li|ŝi ekde tiam certe eĉ pli hezitus fari tion.

Pro la homonimeco de *ĉaro (= kialo) kaj ĉaro (= speco de veturilo) serĉo en la Tekstaro estus pena afero, sed mi pretas veti, ke ĉiuj trafoj de ĉaro[j|n] temas pri veturilo(j).

3-e La rezonado en PMEG pri kialo ŝajnas al mi sufiĉe logika.

4-e En mia gepatra, la germana, ekzistas vorto analoga al kialo. Mi neniam sentis bezonon de o-vortigo de ĉar (= pro tio, ke) -- verŝajne ankaŭ pro tio, ke mi relative frue eksciis pri la ĉaro de la 2-a OA.

Resumo:

Z. mem verŝajne ne uzis kialo (nek *ĉaro).

La formo kialo ŝajnis logika, komprenebla, uzinda ... al sufiĉe multaj aŭtoroj, tiel ke ĝi enradikiĝis kaj ankaŭ en la jaro 2009 tute normalas -- se oni ne preferas uzi ekz. kaŭzomotivo.

Pri la logikeco, komprenebleco, uzindeco ... de *ĉaro oni rajtas dubi. Pruvoj por ties (iama) fakta uzado verŝajne ne troveblas.

Dimanĉe el Rejnlando,
Kolonjano

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-25 14:17:47

Dankon, Kolonjano, pro tiu longa kaj interesa respondo.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-26 12:41:40

Antaŭ iom da tempo estis jam simila fadeno pri kialo kaj tialo.

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-26 18:26:51

fizikisto:Antaŭ iom da tempo estis jam simila fadeno pri kialo kaj tialo.
La kialo kialas multajn kialulojn rideto.gif

Crescence

arkadio (Montri la profilon) 2009-oktobro-27 15:32:29

crescence:saluton,

Kial Zamenhof elektis la vorton "kialo" anstataŭ la vorton "ĉaro" ? Ĉu ĉi-lasta vorto ne ŝajnas al vi pli logika ?

Crescence
Angle, ni kelkfoje, komunuze, uzas la vortojn "why" kaj "how" anstataŭ "reason" kaj "means." Ekzemple, oni dirus "I understand the why, but not the how," kiu en Esperanto estas "Mi komprenas la kial(on), sed ne la kiel(on)."

Reen al la supro