Στο περιεχόμενο

Γράμματα

Ιδού το αλφάβητο της Εσπεράντο:

  • Aa ami αγαπώ
  • Bb bela ωραίος
  • Cc celo στόχος
  • Ĉĉ ĉokolado σοκολάτα
  • Dd doni δίνω
  • Ee egala ίδιος
  • Ff facila εύκολος
  • Gg granda μεγάλος
  • Ĝĝ ĝui απόλαυσε
  • Hh horo ώρα
  • Ĥĥ ĥoro χορωδία
  • Ii infano παιδί
  • Jj juna νεαρός
  • Ĵĵ ĵurnalo εφημερίδα
  • Kk kafo καφές
  • Ll lando χώρα
  • Mm maro θάλασσα
  • Nn nokto νύχτα
  • Oo oro χρυσός (ουσ.)
  • Pp paco ειρήνη
  • Rr rapida γρήγορος
  • Ss salti πηδώ
  • Ŝŝ ŝipo πλοίο
  • Tt tago ημέρα
  • Uu urbo πόλη
  • Ŭŭ aŭto αυτοκίνητο
  • Vv vivo ζωή
  • Zz zebro ζέβρα
Κεφαλαία A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z
Μικρά a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z
Ονόματα γραμμάτων: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo

Κεφαλαία και μικρά

Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero). La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni kutime uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo.

Σημεία στίξης

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, oni povas uzi alternativan skribon. La oficiala alternativo estas la H-skribo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto. En la H-skribo oni uzas postmetitan H-on anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u. En komputila tekstolaboro, en retpoŝto k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Προφορά

La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Ĉiuj aliaj estas konsonantoj. Ĉiu litero devas esti elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj.

Φωνήεντα

Φωνήεν Περιγραφή IFA-φωνητικό σύμβολο
I όπως στα Ελληνικά το «ι» [i]
U όπως στα Ελληνικά το «ου» στη λέξη θούριος [u]
E όπως στα Ελληνικά το «ε» [e]
O όπως στα Ελληνικά το «ο» [o]
A όπως στα Ελληνικά το «α» [a]

Στίξη

En vortoj kun du aŭ pli da vokaloj, unu vokalo estas elparolata pli forte ol la aliaj. Ĝi havas akcenton. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo (majuskla vokalo montras akcenton ĉi tie): tAblo, nenIam, rapIda, taksIo, familIo, revolvEro, krokodIloj, eskImo, diskUtas, mEtro, metrOo, Apud, anstAtaŭ, trIcent, mAlpli, Ekde, kElkmil k.t.p.

La finaĵo O povas esti anstataŭigita per apostrofo. La apostrofon oni kalkulas kiel vokalon (neelparolatan), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksI', familI', revolvEr', metrO'.

Παραλλαγές φωνηέντων

La elparola loko de vokalo povas libere varii inter certaj limoj. Gravas nur, ke ĉiu vokalo ne tro proksimiĝu al iu alia el la kvin vokaloj.

La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe.

Ĉiu Esperanta vokalo estas elparolata "senmove", kio signifas, ke oni ne aŭdeble movas la langon de unu pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel "ej", O ne kiel "oŭ".

Σύμφωνα

Σύμφωνο Περιγραφή IFA-φωνητικό σύμβολο
B όπως στα Ελληνικά το «μπ» στη λέξη μπροστά [b]
P όπως στα Ελληνικά το «π» [p]
D όπως στα Ελληνικά το «ντ» στη λέξη ντύνομαι [d]
T όπως στα Ελληνικά το «τ» [t]
G όπως στα Ελληνικά το «γκ» στη λέξη γκαρίζω [g]
K όπως στα Ελληνικά το «κ» [k]
V όπως στα Ελληνικά το «β» [v]
F όπως στα Ελληνικά το «φ» [f]
Z όπως στα Ελληνικά το «ζ» [z]
S όπως στα Ελληνικά το «σ» [s]
Ĵ «ζ» παχύ [ʒ]
Ŝ «σ» παχύ (όπως σε κάποιες ελληνικές διαλέκτους) [ʃ]
Ĥ όπως στα Ελληνικά το «χ» στη λέξη χορός [x]
H όπως στα Ελληνικά το «χ» στη λέξη χέρι [h]
C όπως στα Ελληνικά το «τσ» [ts]
Ĝ «τζ» παχύ [dʒ]
Ĉ «τσ» παχύ (όπως σε κάποιες ελληνικές διαλέκτους) [tʃ]
M όπως στα Ελληνικά το «μ» [m]
N όπως στα Ελληνικά το «ν» [n]
L όπως στα Ελληνικά το «λ» [l]
R όπως στα Ελληνικά το «ρ» [r]
J όπως στα Ελληνικά το «γι» στις λέξεις Γιάννης, Γιώργος, Γιούλα, γιέν [j]
Ŭ όπως στα Ελληνικά το «ου» στη λέξη θούριος [w]

Duonvokaloj

La duonvokaloj J kaj Ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj, sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas antaŭ aŭ post vera vokalo. Ŭ aperas ordinare nur en la kombinoj "aŭ" kaj "eŭ".

Konsonanta variado

Kiam senvoĉa konsonanto staras tuj antaŭ voĉa konsonanto, multaj emas voĉigi ĝin: akvo → "agvo", okdek → "ogdek". Kaj inverse, kiam voĉa konsonanto staras antaŭ senvoĉa, multaj emas senvoĉigi ĝin: subtaso → "suptaso", absolute → "apsolute". Tiaj ŝanĝoj principe neniam estas korektaj, sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kaŭzas miskomprenojn. Iafoje iuj eble emus senvoĉigi vortfinan voĉan konsonanton: apud → "aput", sed → "set", hund' → "hunt", naz' → "nas". Tiaj ŝanĝoj tamen ne estas akceptitaj. Oni zorge evitu ilin.

Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive "kŭ" kaj "gŭ": akvo → "akŭo", kvin → "kŭin", gvidi → "gŭidi". Ŭ neniam povas sekvi rekte post konsonanto en Esperanta vorto, kaj tial miskomprenoj apenaŭ povas estiĝi, sed tia elparolo estas ĝenerale rigardata kiel malĝusta.

En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj Ĉ kun aspiracio, kvazaŭ kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen aspiracio, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli aspiracie, se oni volas, sed oni atentu, ke la aspiracio ne sonu kiel plena H.

L estas farata per parta baro ĉe la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas "hele". Se oni samtempe levas la malantaŭon de la lango kontraŭ la velo, la L sonas "malhele" (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke ĝi ne sonu kiel Ŭ. Tio okazas, se la ĉefa baro ĉe la dentoj malaperas.

Kiam N staras antaŭ gingiva aŭ vela sono, oni emas ŝanĝi N en gingivan sonon (malgranda diferenco), aŭ velan sonon (granda diferenco), por faciligi la elparolon: tranĉi, manĝi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema, ĉar ne ekzistas en Esperanto gingiva aŭ vela nazaloj, kun kiuj N povus konfuziĝi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaŭ alia lipdenta sono: amforo, ŝaŭmvino k.a. Ankaŭ tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., ĉar tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas ĉiam uzi la bazan elparolon de N kaj M.

R normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu vibranto. Do ankaŭ vela R prefere estu vibranto (ĝi estu "rulata"), kio signifas, ke la uvulo tremas kontraŭ la lango. R estu same tremanta, kie ajn ĝi staras en vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de R-sonoj, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, aŭ kun iu el la kvin vokaloj.

Η διάρκεια της προφοράς των συμφώνων δεν έχει καμία σημασία στην Εσπεράντο. Μπορεί κάποιος να τα προφέρει μακρά, μεσαία ή βραχεία, ή κάπου ανάμεσα.

Πίσω στην κορυφή