Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-03 17:55:40

Jaroj pasas kune kun ili la vivo. Ankaŭ la problemo pri estiĝo kaj pereo de la mondo, sed la scienco penas de antaŭ 4000 jaroj sensukcese starigi klaran kompletan kaj neŝanceleble fundamentan bildon pri mondokreo kaj mondpereo.

mondpereo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-03 20:52:54

Mondpereo espereble ne okazos tre baldaŭ!

Baldaŭ

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-04 00:08:18

Baldaŭ frateco kaj solidareco estus ege potencaj fortoj super ĉiaj kunigitaj homaj malamoj. Kiam la homo ne plu estos fia, tiam pereo ne plu ekzistos almenaŭ tujminaca.

Tujminaca

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-04 02:13:40

Tujminaca estis, kiam ili movis la terameon pli proksime al la landlimo!

Landlimo(j)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-04 11:34:30

Landlimo estas simpla politika perforto trudita al senpovula homo, ĉar en la pasinta tempo ĉio apartenis al ĉiuj homoj. Neniu estas posedanto de la Tero, kaj la akvo al neniu apartenis. Hodiaŭ ĉiu terpeco estas ies posedaĵo, kaj ĉiu fonto al iu apartenas.
La plej ruzaj aproprigis al si la aĵojn kaj elpensis juĝpovon kaj policon Por aresti kaj procesi la postvenintojn.

Postveninto(jn)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-05 01:23:57

La postveninta reĝo de Angluo estos Charles II, verŝajne.

verŝajne

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-05 13:12:41

Verŝajne, ke la mondo restus por ĉiam dividita inter Portugalio kaj Hispanio, ĉar tiama estis la du plej potencaj landoj en la mondo. Sed nenio daŭras eterne, pro tio poste venis Nederlando kaj Britio; tamen delonge anstataŭis ilin Usono, morgaŭ verŝajne estos la vico de Ĉinio.

Ĉinio

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-06 02:23:10

Ĉinio ja havas grandan, fortan ekonomian potencon.

potenco

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-06 12:42:51

Potenco kelkfoje por aliuloj estas signo de sufero. La armiloj estas iloj de malfeliĉigo, kaj neniam iloj por nobla homo, kiu uzas ilin nur, kiam li estos nepre devigita. Ĉar por bonkora homo trankvilo kaj paco estas la plej altaj bonoj.

bono(j)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-06 18:55:44

Bono kaj malbono nedube alvenos al ĉiu homo iam en the vivo.

vivo

Reen al la supro