Al la enhavo

Stelo, la nova Esperanto mono

de JaapJoosten, 2014-septembro-13

Mesaĝoj: 91

Lingvo: Esperanto

JaapJoosten (Montri la profilon) 2014-septembro-13 19:33:50

Saluton homoj.

Ĝis la jaroj 90 (1990), la Esperanto kultura havi unu tutmonda monero. La Stelo. Mi volo parolo de la rekreado de la Stelo kiam de mondo kaj de la Esperanto kultura.

Nun mi volo inviti por la debato en ĉi tiu forumo for la Stelo kiel mono de la Esperanto kultura kaj la mondo.

Unue, ni parolo kiu formo la Stelo volo havi, stampi monerojn kaj bancobiletoj? ĉu ĉekoj kaj kontoj?
Dua, kiel kovri la valoro de la Stelo? Alia mono, oro aŭ reciproka kredito?

Jen vi ameti pensi for. Mi deci da vi ideoj esti.
Post 365 tagoj,ekde nun, ni povi ŝlosi la debato, kaj verki la mono al niaj ideoj.

sukceso kaj pensi.

Jaap Joosten.

Mi estas komencanto, mi paroli kaj pensi en Esperanto estas malbone.

raffadalbo (Montri la profilon) 2014-septembro-13 19:48:08

JaapJoosten:Ĝis la jaroj 90 (1990), la Esperanto kultura havis unu tutmondan moneron. La Stelo...
Interese! Mi ne sciis pri la Stelo.

Mi serĉis la temon en vikipedio kaj trovis "Stelo (monunuo)". La artikolo estas nepre leginda.

Aldone, estas retpaĝo kie oni donas la valoron de 1 Stelo. En aŭgusto 2014, se la paĝo estas kredinda, 1 stelo valoris ĉirkaŭ 0,24 Eŭrojn.

Alkanadi (Montri la profilon) 2014-septembro-14 09:40:04

Mi kredas ke la Stelo povus funkcii. Eble, estus kiel bitcoin?

Kion Esperantistoj taksas la plej? Iu povus krei moneron alfiksis al tiu afero.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-septembro-14 14:56:55

Mi memorigas, ke ĉe JES renkontiĝo 2012/13 en Naumburgo, tie en trinkejo oni povis interŝanĝi Eŭro-monon al plastikaj Stelaro-mono.

Mi ne scias lernu-nomon de Rogier, sed li ankaŭ estas membro de muzaiko teamo.

Persona, mi tre ŝatas malmolan Eŭro-monon okulumo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-septembro-14 16:16:09

Mi mem estas ano de Lokaj Interŝaanĝaj Sistemoj (LIS). Ili uzas, ne mono, sed kontunuoj, kies valoro baziĝas sur la fido, kiun la grupanoj havas unuj al la aliaj. Kompreneble, tio funkcias sur malgranda skalo, kaj la grupanoj konas sin reciproke.

Mi ne ŝatas la Euron, ĉar ĝi forpelis el la ekonomio la laboristojn ne sufiĉe produktivajn kaj la konsumantojn ne sufiĉe pagipovajn. Ununura mono ne estas bone (bonebona? multaj monoj estas malbonaj, sed mi parolas pri la unumona eŭropa sistemo kiu malbonas). Mi preferus, ke estu francaj frankoj, germanaj markoj kaj grekaj draĥmoj apud la eŭro.

Esperantia (=de Esperantio) Stelo povus funkcii, kiel funkcias la kontunuoj de la LIS. Restas organizi konkrete la sistemon, kaj doni kompensojn al tiuj, kiuj laboros por tia organizado.

rabhiuz (Montri la profilon) 2014-septembro-26 18:33:30

Altebrilas: Mi ne ŝatas la Euron, ĉar ĝi forpelis el la ekonomio la laboristojn ne sufiĉe produktivajn kaj la konsumantojn ne sufiĉe pagipovajn. Ununura mono ne estas bone (bonebona? multaj monoj estas malbonaj, sed mi parolas pri la unumona eŭropa sistemo kiu malbonas). Mi preferus, ke estu francaj frankoj, germanaj markoj kaj grekaj draĥmoj apud la eŭro.
Mi samopinias. Se lando havas sian propran monon, kiam estas problemoj ekonomiaj, la registaro havas du ilaroj por stimuli la ekonomion: fiska politiko kaj mona politiko. Se lando ne havas sian propran monon, la registaro havas nur unu ilaro, fiska politiko.

(Ĉu mi uzis "sian" ĝuste?)

Do, mi ne ŝatas la Euron, kaj me ne ŝatas la ideo de mondmono (Esperantia Stelo kaj Bitmono inklusive).

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-septembro-30 12:21:14

Komuna mono estas bona ideo, kondiĉe ke eĉ ordinaruloj povas pagi per ĝi sen troaj kromaj kostoj aŭ riskoj. Sed ununura mono estas katastrofa, ĉar ion ajn oni ne povas interŝanĝi kontraŭ io ajn.

La registaroj (krom tiuj de la plej potencaj landoj) ne plu povas havi monan nek impostan politikon, ĉar la plej riĉaj homoj kaj kompanioj estas instigataj iri en landojn kies bezonoj estas malgrandaj, dank'al malgranda loĝantaro: en la tiel nomitajn impostajn paradizojn, kiuj ne bezonas multe da impostoj.

Do la plejparto de la landoj havas krizon, krom se la civitanoj konsentas ricevi malpli kaj malpli da enspezoj, sed tio ne povas longtempe daŭri.

PS:"sian" estas korekta, ĉar ĝi reprezentas la subjekton de la subfrazo.

Turfalko (Montri la profilon) 2017-junio-25 19:21:04

Jam aperis nova 100-stela monero. Unu unco da pura arĝento. Ideala donaco. Skribu al esperanto@chello.at

2018 estas René de Saussure - jaro:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_de_Saussur...

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-junio-26 09:43:08

Se iu fabrikas falsajn stelojn, kiu punos lin, kaj kiel?

Roch (Montri la profilon) 2017-junio-27 02:34:39

Polica oficiro! Tio estas kiel falsa ordinara "komerca kupono," mi opinas.

Reen al la supro