Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 664

Lingvo: Esperanto

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-29 03:08:22

Серёга:Kairo?
Multe tro norde kaj tro multe da homoj okulumo.gif

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-29 05:35:41

Adis-Abebo?

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-29 15:34:13

Серёга:Adis-Abebo?
Ne. Ankoraux multe tro norde, sed ete pli proksime rilate al la logxantaro.

La urbo kiun mi pripensas estas en Sudokcidenta Afriko, sed ne en la lando de Sudafriko.

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-29 19:46:05

Luando

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-30 17:02:17

Серёга:Luando
Multe pli proksime! Sed la urbo kiun mi pripensas estas eble 500 km pli nord-oriente.

thyrolf (Montri la profilon) 2016-majo-30 17:13:51

LiamBeaman:
Серёга:Luando
Multe pli proksime! Sed la urbo kiun mi pripensas estas eble 500 km pli nord-oriente.
Kinshasa ?

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-30 17:22:19

Brazavilo?

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-majo-30 19:06:48

Серёга:Brazavilo?
Vi pravas, Сепёга! Nun estas via vico!

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-30 19:21:59

Urbo, kia ne estas tre granda (malpli ol miliono loĝantoj) sed konas al ĉio per objekto kia estas unu el nur du en la mondo.

LiamBeaman (Montri la profilon) 2016-junio-02 00:02:09

Cxu gxi estas en la Okcidenta aux Orienta hemisfero?

Reen al la supro