Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-septembro-25 00:43:44

Fenris_kcf:https ankoraŭ ne disponeblas ...
Se vi ne intencas aldoni ĝin, simple honeste diru tion al ni!
Ŝajnas, ke https ne tre bone taŭgas por sekuriĝi komunikadon de nuntempa intereto: SSL kaj aŭtentikeco.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-septembro-25 07:00:16

lagtendisto:
Fenris_kcf:https ankoraŭ ne disponeblas ...
Se vi ne intencas aldoni ĝin, simple honeste diru tion al ni!
Ŝajnas, ke https ne tre bone taŭgas por sekuriĝi komunikadon de nuntempa intereto: SSL kaj aŭtentikeco.
Mi ne spektis la tutan filmeton, sed la parto, al kiu vi ligis, ne montras, ke SSL kaj https ne taŭgas.

Kompreneble SSL kaj https ne igas la interreton tute sekura, sed ili certe helpas, ke la interret-kafejo ĉe la proksima strato ne povas legi vian pasvorton, se vi uzas ĝian interret-aliron.

Clarence666 (Montri la profilon) 2016-septembro-25 08:02:55

Kelkaj observoj

- [negativa] pagxaro ne plu funkcias sen JavaScript

- [negativa] vortlernado malaperis

- [negativa] rakontoj "vere aux fantazie" restis sed sondosieroj malaperis

- "Kio okazis" (mojosa bankrabo), iam "altnivela" interaktiva kurso, farigxis "facila" teksto nur por legi

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-septembro-25 21:12:43

La mesaĝo estas kaŝita.

capiscuas (Montri la profilon) 2016-septembro-25 23:30:22

Parenteze, mi kreis RSS ligilon por sekvi la Esperantajn lastajn afiŝojn el ĉi forumo.
https://feed43.com/lernu-net-eo-forumo.xml

Pere de Feed43.com estas facile eĉ krei la RSS por la aliaj afiŝlingvoj laŭinterese.

Tiu nur estas tempa solucio, la plejbonaĵo estus krei la RSS interne el lernu.net kodo.

koninda (Montri la profilon) 2016-septembro-27 17:08:16

Ĉu la retpoŝta sendado de "Vorto de la tago" funnkcias momente?

Matthieu (Montri la profilon) 2016-septembro-30 10:06:32

Mi trovis eraron en unu paĝo de la gramatiko. La jena frazo estas en la traduksistemo, sed en la paĝo aperas netradukite:
Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam, kiam temas pri pasinteco: {1} = {2} Oni povas pli simple diri: {3}
Simila problemo estas en tiu paĝo, kie oni povas legi “LaLa anstataŭ ĉiujĉiuj{4}”.

En tiu paĝo, koncerne la frazoj “Tiu ĉi libro estas mia.” kaj “Tiu ĉi libro estas la mia.” ekzistas klarigoj en la traduksistemo, sed ili aperas nenie en la paĝo.

Albatrosulo (Montri la profilon) 2016-oktobro-03 11:12:41

Mankas al mi la amikaro, en kiu mi konservis miajn multajn lernu-geamikojn por intershanghi rapidajn mesaghojn. Kiam ghi reaperos?

Bernardo (Montri la profilon) 2016-oktobro-07 04:41:23

Mi estas tre malĝoja, ke evidente la ebleco ne plu ekzistas, trovi en kiu urbo au loko ajn, samideanojn, precipe komencantojn.

Al mi ĉi tiu ebleco pli frue multe helpis, trovi samideanojn. De tempo al tempo mi ankau povis renkonti aliajn, informi pri la movado kaj instigi membriĝi al la UEA. Se vi trovas hodiau delegiton en la UEA-Jarlibro sub Tajlando, poste mi povis nur sukcesi tion dank al ĉi tiu sistemo de lernu.net. Se mi povis sukcesi, ke kelkajn komencantojn el Germanio partoprenis ĉe la german kongreso en Nürnberg, mi povis nur sukcesi tion, dank al lernu.net en la malnova versio.

Bedaurinde nun mi ne plu havas tian eblecon trovi novajn samideanojn per lernu.net !!! Malĝoja mesaĝo !! Mi estas tre malĝoja, sed esperas ke ĉi tiu ebleco denove aperos ĉi tie !!

Kore
Bernardo

pace (Montri la profilon) 2016-oktobro-09 20:54:50

En la forumo en angla lingvo, iu jam demandis pri "Private messages" Li skribis la 11-an de septembro kaj, erinja respondis la 13-an de septembro.
Se mi bone memoras, erinja skribis, en la angla, ke tio revenos sed ne tuj. Pli urĝaj laboroj aktuale devas ankoraŭ esti faritaj en la nova Lernu!

Reen al la supro