Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

psychoslave (Montri la profilon) 2016-julio-20 06:31:06

Gratulu al la teamo por la nova retejo!

Pri la vortaro, estus bone se oni povas inversigi la celan kaj la fontan lingvon per unu butono. Se tiu butono estus alirebla per "shift+tab" kiel en la malnova versio, tiu estus perfekta. Alie, la nova lingvo selektado estas multe pli bone ol al malnova laŭ mi, gratulu!

Mi ne jam trairis la tuta paĝaro, sed la nova stilo ŝajnas vere pli nuntempa kaj profesia, ankoraŭ gratulu.

Parenteze, ĉu la kodo estas publikigita kun libera permisilo do mi povas kontribui al ĝi?

psychoslave (Montri la profilon) 2016-julio-20 06:53:15

Ĉar la programlingvo tamen baziĝas sur la angla kaj kelkfoje povas aperi teknikaj vortoj.
Parenteze: ŝajnas ke butono por citi mesaĝojn de antaŭaj paĝoj estas maldisponebla…

Vi povas kodi esperante, mi laboris por tiu:
https://github.com/psychoslave/babylscript
https://github.com/psychoslave/lupa

Nu, certe restas multe laboron por ke ni vere havas plenan programadan sistemon, sed tio progresas. ridulo.gif

ElMonstruo (Montri la profilon) 2016-julio-20 07:16:46

Saluton al ĉiuj. Mi uzas Google Translate por tiu kiel mia Esperanto estas tre limigita. Mi konas la regulojn deklari vi devas uzi Esperanton en Esperanto afiŝojn. Mi ne scias multe pri Esperanto. Mi sciis kiel uzi la malnova paĝaro sed nun ĉio ŝanĝiĝis. Ĉu vi scias kie mi povas trovi la angla aŭ hispana forumoj? Se iu povos helpi min mi estus tre dankos.

haydn (Montri la profilon) 2016-julio-20 07:47:52

Bonege.

Nur paro da proponoj koncerne la vortaro:

Ĉu ne estus pli bone, se oni povus per unu klako renversi la font- kaj cellingvojn? La estinta butono malaperis.
Kaj ĉu ne estus pli bone, se oni povus mem elekti, kiujn lingvojn montri en la vortara lingvolisto? Kompreneble neniu persono konas ĉiun lingvon en Lernu, do la rulumado tra la kompleta listo propre ne necesus, se forlaseblas lingvojn de si nekonatajn.

Ankaŭ: Alt+1 (por malfermi vortaron) ne funcias dum skribo (almenaŭ en la forumo).

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-20 07:50:50

ElMonstruo:Ĉu vi scias kie mi povas trovi la angla aŭ hispana forumoj? Se iu povos helpi min mi estus tre dankos.
Mi mem prefere elektus ĉe la lingvo-filtrilo nur unu lingvon, ekzemple la anglan (aŭ la hispanan). Miakomprene, vi tiel trovas pli bone la anglalingvajn (aŭ la hispanlingvajn) fadenojn.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 07:58:02

Jev:
Urho:Dankon pro ligilo de Vortaro! — Cetere, En kiu loko en la paĝoj la ligilvorto de Vortaro ekzistas?
Nun nenie. Nun ĝi estas uzebla nur per la supra butono.
Nun kiam oni alklakas la butonon de la vortaro, en la aperinta fenestreto tuj sube troviĝas ligilo al la vortaro en la aparta paĝo.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 08:00:58

ElsaL:Saluton, mi gratulas vin, Lernu estas nun tre bela.
Sed mi havas problemon kun la virtuala klavaro. Kiam mi alklikas sur la bildeto de la klavaro, nenio okazas. Kaj se mi tajpas iks-metode en la kurso, la pagxaro diras ke gxi estas eraro. Kion fari?
Tre strange. Ĉu eble vi uzas iun malnovan retumilon? Sendu al la teamo la ekranbildojn, sur kiuj videblos la stato de tiu butono antaŭ kaj post alklako. Dankon!

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 08:14:13

Dominique:Mi ĵus komencis esplori la novan paĝaron.
En la malnova Lernu, estis ligilo en ĉiuj paĝoj por atentigi pri eraroj.
Estis bona ideo. Sed la nova paĝaro ne plu havas tiujn ligilojn.
Jen kelketaj korektoj en http://lernu.net/privateco :
* [...] prilaborado *de la de vi* (→ de viaj) ricevitaj datumoj
* [...] ligu la viziton de *niaj paĝaro* (→nia paĝaro) al
Ni planas aldoni iun manieron por raporti la tekstajn erarojn, ni ankoraŭ ne elpensis kiel pli bone aranĝi tion. Ni volas iel duonaŭtomatigi tion. Dankon pro la atentigo pri la eraroj, mi riparis tion.

johmue (Montri la profilon) 2016-julio-20 08:15:52

Bonvolu ebligi aŭ eble eĉ devigi https.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-20 08:19:19

utku:Nun ĝi estas pli bonaspekta kaj pli kompakta.
Dankon!

utku:Plej grave, la ĉefa celo de tiu ĉi paĝaro, miaopinie, estas instrui Esperanton. Komunumoj ankaŭ eblas en sociaj retejoj ekzemple, tamen kursado estas iu karakteriza funkcio de la paĝaro. Ironie la sekcio "Kurso" ŝajnas la malplej bona parto de la paĝaro, almenaŭ unuavide. .
Mi ne plene konsentas. Oni kutime lernas ne per la kursoj, sed pere de la komunikado. Pro tio ni ege ŝatus eĉ pli instigi niajn uzantojn partopreni la forumojn, sendi privatajn mesaĝojn, legi realajn tekstojn kaj aŭdi realajn konversaciojn.

utku:- Alternativaj kursoj devas ekzisti kaj ekzistantaj devas esti pli videbla.
Alternativaj kursoj ne bone funkciis ĉe la malnova lernu!, la uzantoj perdiĝis, ne sciis, per kio komenci. Malfacilis sekvi la progreson ks.

utku:Mi scias, ke tiu lasta ŝajnas treege absurda al multaj el vi, sed kelkaj aferoj, kiel nudeco, drinkado, nekredanteco, ..., kiuj ŝajnas tute normalaj kaj ĉiutagaj en okcidenta mondo, povas esti ekstreme tabuaj, antipatiaj aŭ eĉ kolerigaj por tipuloj de kelkaj kulturoj, same kiel kelkaj elementoj de tiuj kulturoj ŝajnas nekompreneblaj al eŭropanoj.
Tio ne ŝajnas esti absurda al mi. Sed ni ankaŭ komprenas, ke la persono, kiu lernis Esperanton kaj volas uzi ĝin, tuj renkontiĝos kun la reala Esperantujo kaj devos lerni akcepti tiajn aferojn.

utku:
Do, mi ja scias, ke nuntempe estas neebla, sed por venontaj jaroj, mi proponas havi pli bonan ĉefan kurson, kiu estas kulture universala (aŭ inkluzivanta multajn diversajn kulturojn samtempe), kaj ankaŭ kiu estas pli facila (progresanta pli malrapide) konsiderante malpli-facileco de Esperanto por parolantoj de ne-eŭropaj lingvoj.
Mi pensas, ke ankoraŭ estas tre frue por taksi tion, sed ni atendu kaj vidu, kiel funkcias la nuna kurso kaj laŭebezone ni povos fari modifojn kaj ĝustigojn.

Grandan dankon pro via komento kaj via opinio.

Reen al la supro