Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-13 07:59:56

Ordinara malĉastado

Rabistoj de Janosik (la konita montara rabisto) invadis domon de unu montarano. Postinvade, la montarano rigardas la cindrojn de sia domo kaj lamentadas al sia edzino:
Jili prirabis min – jilia rabista rajto, la dometkon forbruligis – jilia rabista rajto, cin, Marina, fikadis – jilia rabista rajto, sed ke ci, Marina, tiam movigic la pugon tio jestiŭ ŭordinara malcastado!

https://images92.fotosik.pl/278/f81debaf630c9375.j...
Rabistoj dancantaj "rabistan dancon" (el: wikimedia.org)

https://images89.fotosik.pl/277/1ba7ffead687f566.j...
Ĉi junuloj penas imiti la verajn rabistojn en la "danco rabista". Knabinoj evidente admiras la rabistojn, laŭkutime...

https://www.youtube.com/watch?v=NTRngq0sZ4c

Kaj ankoraŭ la aro de montaranaj dancoj - artisme prilaboritaj per "Mazovŝe":

https://www.youtube.com/watch?v=gI2sOzJ0pvg

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-14 07:32:54

La tempo pasas ankaŭ por la montaro…

– La Tatroj (la montaro en Pollando) havaj sesdek milionojn jarojn kaj du monatojn – diras montarano al gvidataj turistoj.
Unu el la turistoj, mirita per tia precizo, demandas lin:
Baca, el kie vi scias tion tiel ekzakte?
– Du monatoj jantaŭ jestil ci tie profesoro kaj diril ke jili havaj sesdek milionojn jarojn – respondas la montarano.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-14 07:37:35

Ŝercema maljuna Jantoni el Ĉipetoj

Maljuna Antoni Cipka el Cipki (vilaĝo apud Zakopane, fondita per hungaraj setlintoj Cipki) estis analfabeto. Li estis homo ŝercema. Lia nomo kaj nomo de lia vilaĝo (“cipka” pole signifas “ĉipeto”, “cipki” – “ĉipetoj”) ĉie estigis amuzon. Antoni kutimiĝis al tio. La vilaĝanoj nomigis lin, evidente, Jantoni.
Unu tagon, maljuna Antoni iris al komunuma oficejo en Poronin (granda vilaĝo apuda de Zakopane) por farigi ian aferon. Oficistino prenis formularon por enskribi la datenojn kaj demandas lin:
– Via antaŭnomo kaj nomo?
Jantoni Cipka, filo de Jan, jel Cipki – diras Antoni.
La ridanta oficistino komencas skribi, subite, laŭde diras:
– Damne, mi eraris! Anstataŭ vian antaŭnomon, mi enskribis antaŭnomon de via patro „Jan”!
La montarano subdiras serioze:
– Sinjorinetko, jalskribu „toni”, kaj jestoŭ bone – „Jantoni”.

https://images92.fotosik.pl/278/b40794894fc5a3ac.j...
Maljuna montarano - violonisto kaj rakontisto (el: watra.pl)

https://images90.fotosik.pl/277/4c9b470acc978426.j...
"Belan jinstrumenton havam, bezonam nur jagordi ŭonin por ludi..." (el: blogspot.com)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-15 07:56:07

Natura albrulaĵo

Unu turisto rapidas al trajno. Stacio distanca kaj vojo al ĝi tre kurba… Traironte paŝtejon de montarano, oni povas mallongigi la vojon, do la turisto demandas lin:
Baca, ĉu mi povas trairi vian paŝtejon, ĉar mi ne volas malfruiĝi al trajno je 10.40?
– Nu, trairu, sinjoretko! Kaj se vi trafos mian virbovon vi malfruidzas jankaŭ je 9.50.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-15 07:58:50

Malvarma bolaĵo

Ĉe turisma vojo montara paŝtejo kaj kabeno…
Malvarmiĝanta turisto demandas montaranon:
Baca, havas vi bolaĵon?
– Jes, sinjoretko, havam la bolazon, nur malvarman.

https://images92.fotosik.pl/278/9739f6a96e3cf117.j...
La paŝtejo kaj sola kabeno ĉe turisma vojo.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-16 07:44:58

Kie mia arbaĵo!?

Dome, baca aŭdas la kriadon el la korto:
Bacaaaa! Bezonac la jarbazon?
Baca respondas:
– Neee! Ne bezonam!
Matene, baca eliras el la domo sur la korton, rigardas kaj:
– Damne, kie mia jarbazo!?

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-16 07:47:36

La monta magazeno de aŭtopartoj

Al turisto difektiĝis la aŭto. Apuda aŭtoriparisto diras, por ke li alportu tian saman, kiel damaĝita, parton.
– Kaj kie mi povas trovi ĝin? – demandas la turisto.
– Tien, malantaŭ la kurvo jestaŭ krutazo, sube jestaj disaj – respondas la montarana aŭtoriparisto.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-17 07:26:43

La abomena bopatrino (1)

Montarano veturigas sian abomenan bopatrinon per ĉevalĉaro. Proksimiĝas tempesto, fulmas kaj tondras… Ie proksime oni tondras… Baca rigardas supren kaj diras:
– Nuuu…
Refoje oni tondras, pli proksime… Baca refoje rigardas supren, levas la montran fingron kaj diras:
– Nuuuuuuuu…
Fine la tondro batas la bopatrinon… Baca kontente:
– Nu!

https://images91.fotosik.pl/277/c7e622591f8fdfc5.j...
Montarana paro sur sledo. Ĉar estas vintro ili transsidiĝis de ĉaro al la sledo. Nur ĉevalo la sama... (el: zwiazek-podhalan.com)

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-17 07:28:58

La abomena bopatrino (2)

Baca tenas sian abomenan bopatrinon super monta krutaĵo kaj diras:
– Mia javo bucis sian bopatrinon per tranciletko, mia patro pendigis sian bopatrinon jen garbejetko, kaj mi jelliberigam cin, rampulino.

StefKo (Montri la profilon) 2017-februaro-18 15:41:43

Kio fumas?

Du montaranoj drinkas. Subite, unu ekrigardas trafenestre kaj demandas:
– Stasek, cu via cevalino fumadas pipetkon?
– Nee! Ne fumadas.
– Nu tio sajnaŭ jal mi ke via brutejetko fajraŭ.

Reen al la supro