Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-04 18:20:52

Por la lingvistoj estas 6000 aŭ 7000 lingvoj en la mondo.

Tamen la nombro da parolantoj por ĉiu lingvo estas tre masimila de 10 personoj aŭ malpli por la lingvoj kiuĵ forpasas ĉiun jaron , ĝis ĉirkaŭ 900 milionoj (M) da naskiĝ-parolantoj por la ĉefa ĉina lingvo.

La 80 unuaj lingvoj, ĉirkaŭ 1% de la lingvoj en la mondo ( de 900 M de naskiĝ-parolantoj ĝis 10M), estas parolataj, sume, de 5600 M da naskiĝ-parolantoj (75% de la monda loĝantaro).
http://www.axl.cefan.ulaval.ca/Langues/2vital_expa...

La ekonomika riĉeco estas ankoraŭ multe pli koncentrita sur la 12 unuaj lingvoj, kies la naskiĝ- aŭ dua lingvo-parolantoj havas kune ĉirkaŭ 90% de la monda riĉeco.
http://www.axl.cefan.ulaval.ca/amnord/usa_6-8histo...

La diskonigo de Esperanto, kiel helpa internacia lingvo, meze 10 foje pli rapida lerni ol la angla, permesos lingvan justecon inter la popoloj en la mondo.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-februaro-05 12:45:56

Ĉiu popolo havas sian lingvon. La esperanta lingvo havas sian popolon.

WoodChen (Montri la profilon) 2018-februaro-06 11:02:49

Mi estas komencanto kaj mi estas ĉino. Mi lernas Esperanto jam de 2017. Sed neniom de miaj amikoj konas Esperanton. Cxiu ĉino lernas la anglan, kaj iuj ĉinoj ŝatas lerni la japanan, la francan, la hispanan. Sed iom da ĉinoj konas kaj lernas Esperanton.
Mi ne scias, ke ĉu la kvanto da Esperantistoj pliiĝas. Cxu Esperanto utila, kiam la angla estas la ĉefa dua lingvo?
Cetere, maŝinskribi Esperanton per klavaro de poŝtelefono ne estas facila.

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-07 02:49:25

WoodChen:Mi estas komencanto kaj mi estas ĉino. Mi lernas Esperanto jam de 2017. Sed neniom de miaj amikoj konas Esperanton. Cxiu ĉino lernas la anglan, kaj iuj ĉinoj ŝatas lerni la japanan, la francan, la hispanan. Sed iom da ĉinoj konas kaj lernas Esperanton.
Mi ne scias, ke ĉu la kvanto da Esperantistoj pliiĝas. Cxu Esperanto utila, kiam la angla estas la ĉefa dua lingvo?
Cetere, maŝinskribi Esperanton per klavaro de poŝtelefono ne estas facila.
Malsane, Esperanto estas malsama tiusignife kiusignife ke Esperanto eksponas la verdmanieron.

https://www.youtube.com/watch?v=ciDJsHz1F6Y

Konsile, oni neniam eniru socian situacion se si ne antaŭe recievas konsilon pri tio antaŭe. Ekzemple, en Vidpunktoj homoj provas persuadi ĉiun, do legu pri tion antaŭe vi legas Vidpunktojn refoje. Serĉu je klaraj signoj kaj neniam estu kolera. Kolero migransufrantigus onin aŭ io, nepre. Ĉu mi skribis tion korekte?

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-17 22:35:38

WoodChen:Mi estas komencanto kaj mi estas ĉino. Mi lernas Esperanto jam de 2017. Sed neniom de miaj amikoj konas Esperanton. Cxiu ĉino lernas la anglan, kaj iuj ĉinoj ŝatas lerni la japanan, la francan, la hispanan. Sed iom da ĉinoj konas kaj lernas Esperanton.
Mi ne scias, ke ĉu la kvanto da Esperantistoj pliiĝas. Cxu Esperanto utila, kiam la angla estas la ĉefa dua lingvo?
Cetere, maŝinskribi Esperanton per klavaro de poŝtelefono ne estas facila.
Esperanto (Eo) estas saltotabulo por lerni pli rapide aliajn lingvojn, ĉar ĝi estas la dua lingvo ĝenerale la plej facila.
Tio estas vere ankaŭ por lerni la anglan. La radikoj de Eo estas la plej komunaj al multe da eŭropaj lingvoj; ekzemple la radikoj Eo de la 1500 unuaj ĝeneralaj kaj komercaj vortoj (1500 vortoj de "Globish") estas konataj por pli ol 80 aŭ 85% en la angla, la franca, la hispana, la portugala, la itala ktp. Kaj la regula vort-konstruo kun afiksoj permesas al Eŭropanoj lerni pli facile la ĉinan, la japanan aŭ aliajn afrikajn kaj aziajn lingvojn.

Se oni pensas pri la estonteco, post kvin aŭ dek jaroj, multe da homoj havos poŝtelefonon kun programoj de parola traduko de lingvoj. La malbona angla, aŭ sub-angla aŭ baza angla, la dua lingvo la plej parolata en la mondo hodiaŭ, ne plu estos eble necesa por ekzemple turismo. Kaj multe plu da homoj konos esperanto-n, la justan kaj efikan lingvon meze dek foje pli rapida lerni ol la angla.

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-19 00:21:28

morico:

Mi rimarkas ke Morico aŭ "morico" finfine majuskuligas la unuajn literojn de liaj frazoj. Kaj la frazoj eĉ estas senkrisigna.

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-20 22:46:12

Grown skribis: "Mi rimarkas ke Morico aŭ "morico" finfine majuskuligas la unuajn literojn de liaj frazoj. Kaj la frazoj eĉ estas senkrisigna."

Por la gramatiko vidu en Lernu.net, Mediateko, https://lernu.net/biblioteko/25
La tuta Esperanto , de Henrik Seppik, punkto 11 Majuskloj kaj minuskloj.

11. Majuskloj kaj minuskloj.

La literoj dividiĝas je minuskloj aŭ malgrandaj literoj (a, b, c, d...) kaj majuskloj aŭ grandaj literoj (A, B, C, D...).

Granda komenclitero estas uzata:

1. En la komenco de ĉiu memstara frazo: La vetero estas bela.
2. En la propraj nomoj: Julio Baghy, Budapest, Francujo, Ameriko, la Balta Maro, Internacia Esperanto-Muzeo, Literatura Mondo, Petro la Granda. (Povas ja troviĝi multaj grandaj kaj ankaŭ malgrandaj Petroj, sed ekzistas nur unu kun la nomo Petro la Granda [rusa caro]). Rimarko: La popolnomoj (franco, anglo, germano, svedo k.t.p.) estas ne propraj, sed komunaj nomoj. Tial mankas kaŭzo skribi ilin per granda komenclitero. Same iliaj adjektivaj formoj (la itala lingvo, la norvega literaturo k.t.p.) devas esti skribataj per minusklo. Sed la vorto Esperanto estas kutime skribata per granda komenclitero (kvankam en multaj naciaj lingvoj oni skribas ĝin minuskle), ĉar ĝi estas ja propra nomo, same kiel Amsterdam, Goldsmith k.t.p. Por diferencigi ĝin de la verbo esperi multaj uzas ankaŭ ĝian adjektivan kaj adverban formon majuskle (la Esperanta literaturo, ni parolas Esperante; esperante signifas dum ni esperas), sed ĝiaj derivaĵoj per la afiksoj estu kompreneble skribataj minuskle (esperantisto, esperantigi, k.t.p.).
3. Per granda komenclitero oni personigas, idealigas, esprimas respekton: la Homo, la Ora Epoko, Dio. Kelkfoje, precipe en leteroj, oni skribas ankaŭ la vorton vi per majusklo (Vi), volante elmontri specialan respekton.
4. Per granda komenclitero estas ofte skribataj la nomoj de la monatoj (Januaro, Februaro, Marto), sed multaj skribas ilin ankaŭ minuskle (januaro, februaro, marto). La tagoj de la semajno estas ĉiam skribataj per malgranda komenclitero: dimanĉo, lundo, mardo, k.t.p.
5. Kutime ankaŭ la mallongigoj de la titoloj: doktoro kaj profesoro estas skribataj per granda komenclitero: D-ro Zamenhof, Prof. Collinson. Sed la mallongigoj de sinjoro (s-o aŭ s-ro), sinjorino (s-ino), fraŭlino (f-ino), samideano (s-ano), samideanino (s-anino), kamarado (k-do) kaj kamaradino (k-dino) estas kutime skribataj per minusklo. Kelkfoje, kiam oni volas elmontri specialan respekton, precipe ĉe alparolo en leteroj, ankaŭ tiuj vortoj estas skribataj per granda komenclitero, same kiel Vi.

nornen (Montri la profilon) 2018-februaro-21 04:58:42

Grown:Mi rimarkas ke Morico aŭ "morico" finfine majuskuligas la unuajn literojn de liaj frazoj.
Kies frazoj?
Lernu gramatikon. Vi uzas aliloke "si" kiel subjekto kaj ne uzas "sia" kiam ĝi estas devige bezonata...
Kiam vi skribas pli ol du vortojn (glittering + generalities), viaj skribaĵoj tute nekomprenebliĝas.
Reiru al via ĉambro en la domo de via patro.

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-22 03:23:08

nornen:
Grown:Mi rimarkas ke Morico aŭ "morico" finfine majuskuligas la unuajn literojn de liaj frazoj.
Kies frazoj?
Lernu gramatikon. Vi uzas aliloke "si" kiel subjekto kaj ne uzas "sia" kiam ĝi estas devige bezonata...
Kiam vi skribas pli ol du vortojn (glittering + generalities), viaj skribaĵoj tute nekomprenebliĝas.
Reiru al via ĉambro en la domo de via patro.
Mi preferas alinstruiĝi ne por ke, mi reiru. Ĉiukaze, dankon ĉar vi memorigis min uzanta la vorton, "si".

Reprove, mi rimarkas ke Morico aŭ "morico" finfine majuskuligas la unuajn literojn de siaj frazoj. Ĉu tio estas diri korekte?

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-22 18:36:32

Kiel resumi kelkajn ĉefajn avantaĝojn de Esperanto (Eo)?
- Esperanto estas uzata kiel lingva per-ilo en sciencaj konferencoj pri multaj temoj;
- Esperanto eblas lerni multe pli rapide ol aliajn lingvojn pro ĝiaj bazaj reguloj senesceptaj kaj produktivaj;
- la simpla, sistema gramatiko de Esperanto igas ĝin pli facile lernebla ol eŭropaj lingvoj por neeŭropanoj;
- scipovo de Esperanto kapabligas ĝiajn uzantojn paroli rekte kun homoj el fonoj kulture kaj lingve plej diversaj;
- interpersona komunikado en Esperanto estas simetria, sendepende de la denaskaj lingvoj de la interparolantoj, malsimile al multaj komunik-okazoj "internaciaj" pere de lingvo ligita al naci-ŝtato.

Reen al la supro