Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Roch (Montri la profilon) 2018-marto-19 06:20:11

Grown:
Altebrilas:Mi jam forgesis pri kio mi devas forgesi. Alzejmereske!
Nekomprenite.
Alchajmer·esk·e

https://eo.wikipedia.org/wiki/Alzheimer-malsano

La uzanto de H-sistemo devas scii, ke ne elparolu tion kiel "Alĉajmero".

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-marto-21 20:58:01

Dankon. Mi ne vidis la problemon. Mi korektis laŭ originala ortografio, konforme al internacia uzado, sed ne scias kiel oni prononcas lian nomon en lia gepatra lingvo. Ĉu "Alc-hejmer"? En la franca, oni prononcas ĝin kiel mi skribis, sed mi ne scias kiel oni ekzakte prononcas ĝin en E-medio.

Lingvistika parentezo: Kiam homo ali-naciiĝas kaj prononcas sian nomon laŭ loka maniero, ĉu respektendas la origino de la nomo, aŭ la identeco de la homo - kies prononco de la nomo estas parto?

Roch (Montri la profilon) 2018-marto-22 06:16:53

LA AKADEMIO KONSTATAS, KE:
2.1 Ĉiu el la tri sistemoj menciitaj sub 1.1 havas siajn proprajn relativajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn:

.
.
.

c) Uzo de la originalaj latinliteraj propraj nomoj ofte (sed ne ĉiam) ebligas facilan rekonon de la koncerna vorto en la skriba formo (precipe por tiuj, kies gepatra lingvo uzas variaĵon de la latina alfabeto), sed malebligas facilan derivadon kaj povas kaŭzi multajn problemojn kaj miskomprenojn ĉe la bezono pri ĝia parola uzo.
http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_inf...

malgajo.gif

Ridakti

La litero ц (CYRILLIC SMALL LETTER TSE) estas kutime uzita en lingvoj skribitas en cirila ,

https://www.wikidata.org/wiki/Q11081#sitelinks-wik...

Grown (Montri la profilon) 2018-marto-22 19:29:10

morico (Montri la profilon) 2018-aprilo-12 21:30:04

Inter la nenaskiĝ-parolantoj de la angla, kiom da Eŭropanoj parolas ĝin bone aŭ tre bone?
Laŭ la opini-kontrolo de Eŭrobarametro proksimume 7% de la Eŭropanoj diras paroli "tre bone", 17% "bone", 12% "malbone" kaj 64% "tute ne", malgraŭ meznombre miloj da horoj de studado. "Tempo estas mono".
Esperanto (Eo) ebligas lerni pli rapide la aliajn lingvojn.

Eo estas ankaŭ demokrata solvo pri la internacia komunikado inter ĉiuj en Eŭropo kaj mondo.
La digno de la popoloj (99% de la Eŭropaj civitanoj kaj 95% en la mondo) estas konservita; Ne plu estus supera lingvo kaj ĉiuj aliaj malsuperaj lingvoj. Ĉiuj povas bone paroli helpan komunan lingvon, ne nur 7% pro la facileco de Eo. Tio favoras la pacon.

Grown (Montri la profilon) 2018-aprilo-15 19:22:00

morico:Inter la nenaskiĝ-parolantoj de la angla, kiom da Eŭropanoj parolas ĝin bone aŭ tre bone?
Laŭ la opini-kontrolo de Eŭrobarametro proksimume 7% de la Eŭropanoj diras paroli "tre bone", 17% "bone", 12% "malbone" kaj 64% "tute ne", malgraŭ meznombre miloj da horoj de studado. "Tempo estas mono".
Esperanto (Eo) ebligas lerni pli rapide la aliajn lingvojn.

Eo estas ankaŭ demokrata solvo pri la internacia komunikado inter ĉiuj en Eŭropo kaj mondo.
La digno de la popoloj (99% de la Eŭropaj civitanoj kaj 95% en la mondo) estas konservita; Ne plu estus supera lingvo kaj ĉiuj aliaj malsuperaj lingvoj. Ĉiuj povas bone paroli helpan komunan lingvon, ne nur 7% pro la facileco de Eo. Tio favoras la pacon.
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-aprilo-16 13:23:31

morico (Montri la profilon) 2018-aprilo-26 20:16:06

Ekstraktoj de la libro de Robert Phillipson, "Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko", trad.Istvan Erstl en esperanto

Estas du grandaj paradigmoj pri la lingva politiko en Eŭropo kaj en la mondo.
Ili estis proponitaj de japana komuniksciencisto, Yukio Tsuda. Lian laboron impulsis kolero pri malegaleco en la internacia komunikado.... Poste finnlanda sciencistino, Tove Skutnabb-Kangas, kreis tabelon pri kupola koncepta kadro.en dek punktoj.

La paradigmo A estas "disvastiĝo de la Angla".
La paradigmo E estas "lingva Ekologio"

A 1- Unulingveco kaj lingva genocido;
E 1-Multlingveco kaj lingva diverseco

A 2- favorado al subtraha lernado de superregaj lingvoj;
E 2- Favorado al aldona lernado de fremdaj/duaj lingvoj

A 3- lingva, kultura kaj amaskomunikila imperiismo;
E 3- komunika egaleco

morico (Montri la profilon) 2018-aprilo-26 20:34:57

La paradigmo A estas "disvastiĝo de la Angla". La paradigmo E estas "lingva Ekologio"
A4-Usonecigo kaj homogenigo de la monda kulturo;
E4- Vivtenado de kulturoj kaj interŝanĝoj inter ili

A5- ideologio de tutmondigo kaj internaciigo;
E5- ideologio de lokniveligo kaj interŝanĝo

A6- kapitalismo, hierarkiigo;
E6- ekonomia demokratiigo

A7- raciigo surbaze de scienco kaj teknologio;
E7- homrajta perspektivo, tutismaj valoroj integrantaj

morico (Montri la profilon) 2018-aprilo-26 20:52:28

La paradigmo A estas "disvastiĝo de la Angla".
La paradigmo E estas "lingva Ekologio"

A8- Modernigo kaj ekonomia efikeco; kvanta kresko
E8- Daŭripovo tra favorado al diverseco; kvalita kresko

A9- transnaciigo
E9- protektado de loka produktado kaj de naciaj suverenecoj

A10- kresko de dispartiĝo kaj de la breĉo inter bonhavuloj kaj neniam-havontoj
E 10- redistribuo de la materiaj riĉfontoj en la mondo

La mito ke la "mondo" bezonas unusolan lingvon de internacia komunikado estas evidente falsa, sed ĝi laŭas la ŝablonon de lingva imperiismo , de usonecigo kaj homogenigo de la monda kulturo.

Reen al la supro