Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 07:04:18

Altebrilas:Kial tiu raporto estas tradukita nek en la angla, nek en la germana, nek en la hispana?
Eble samideanoj kiuj konas tiujn lingvojn povas traduki ĝin.

Jam la rezumo p.5-7

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 09:11:19

La celo de mia demando estas scii kiuj oficialaj tradukoj ekzistas. Ĉu EU aŭ eŭropaj landoj debatis, skribis aŭ reagis pri ĝi? Aŭ ĉu la kutima "no debate" politiko aplikiĝis, kaj la raporto estis tutsimple preteratentita? Ĉu vi scias, kara Morico, fare de kiu kaj kiucele tiu raporto estis mendita? Kiu pagis por ĝi? Kiun uzon faris per ĝi la mendintoj?

Tradukoj faritaj de esperantistoj povas esti taksataj de eksteruloj nur kiel reklamo. Bedaŭrinde.

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 13:39:21

Jen kelkaj ligiloj en esperanto:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Raporto_Grin

eo.wikipedia.org/wiki/François_Grin
e-d-e.org/Aperis-la-raporto-Grin
www.lingvo.org/grin/raporto_grin_eo.pdf


liberafolio.org/2006/francaparlamento
www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2006/uk0730a

tbesp (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 18:35:39

Saluton,
Mi opinias, ke Eŭropo ne havas estontecon, kaj ke ni devas rekte fari ununuran politikan landon en la mondo.
Por fari Eŭropon konstrui konstruaĵon ekde la tria etaĝo ...

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 21:16:24

Tio ne funkcios: la malriĉuloj de la riĉaj landoj devos pagi por la riĉuloj de la malriĉaj landoj. Klasbatalo iĝos klasmilito, ĉar, kiel en EU, oni kreos situaciojn el kiuj oni ne plu povos eliri... laŭleĝe kaj senperforte.

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-30 17:21:36

Nun la Eŭropa Ombusdmano invitis la eŭropan publikon respondi serion de demandoj pri la multlingva politiko de EU. Tio donas nekutiman ŝancon ankaŭ al esperantistoj alporti sian vidpunkton pri lingvaj demandoj. kaj instigi al pli vasta debato en EU pri la kontribuo de Esperanto al justa, inkluziva lingvopolitiko.

Por helpi esperantlingvanojn plenigi la enketilon, UEA pretigis tradukon de la 10 ĉefaj demandoj kun sugestoj pri eblaj respondoj. La dokumento estas legebla ĉe Publika konsulto - La uzo de lingvoj en EU-institucioj, instancoj, oficejoj kaj agentejoj.

La formularon de la Ombudsmano oni povas aliri ĉe: https://www.enonet.eu/survey/index.php/713938

(ne forgesu elekti vian lingvon) La limdato por prezenti siajn rimarkojn estas la 30-a de septembro 2018. Se iu ne povas respondi rete, kontribuoj povas esti senditaj perpoŝte al: European Ombudsman, 1 avenue du Président Robert Schuman, CS 30403, F - 67001 Strasbourg Cedex, Francio.

Kiaj argumentoj estas por vi la plej gravaj por kreskigi la rangon de Esperanto en Eŭropa Unio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-30 20:57:20

Verŝajne estas ombudsmanino (ombudswoman? She-ombudsman?), sed la Eŭropuniaj institucioj ne jam inigis ŝian titolon. Fifalokratoj! La teksto estas malpreciza kaj en lingvo kiu aspektas ĵargona. (mi legis la francan version). La angla versio aspektas eĉ pli klara. Tio ne estas mirinde, se oni tradukis aŭtomate la demandojn el angla originalo.

Temante pri tekstoj kiuj koncernas miajn rajtojn, mi ne scias ĉu mi preferus legi ilin en la angla aŭ pli malpli fuŝe tradukitaj en la franca. Eble mi konsultus ambaŭ versiojn, ĉar mi ne estas juristo kaj la organizado de la juĝistaro estas malsama laŭ la landoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-30 21:12:45

Tous les actes législatifs de l’UE doivent être publiés dans toutes les langues officielles pour que les citoyens soient en mesure de comprendre les législations qui régissent leur vie. En dehors de ce cas de figure précis, les institutions européennes jouissent d’un certain pouvoir discrétionnaire quant aux langues à utiliser dans des situations spécifiques. L’exercice de ce pouvoir discrétionnaire par les institutions européennes est une question de bonne administration.
Kiel vi tradukus tion en Eo? (fino de la dua paragrafo)

La angla versio :
All EU laws must be published in all of the official languages so that the public is more likely to understand the laws by which they are governed. Outside of these specific instances, EU institutions have some discretion about the languages to use in specific situations. How they exercise that discretion is a question of good administration.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-04 22:14:50

En Eŭropa Bulteno estas klarigoj de UEA kaj EEU pri tiu demando al la Eŭropaj civitanoj.
UEA = Universala Esperanto-Asocio ; EEU = Eŭropa Esperanto-Unio

http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno



Por mi, eble, kaŝita kialo de tiu demando de la EU institucioj estas, por multe da estroj de la EU , ke la angla, kiu perdus kun Briteliro sian statuson de nacia, oficiala kaj labora lingvo de EU por la Britujo, sed ne por la Irlando, konservus sian statuson de ĉefa "procedura lingvo".
Nun , pli ol 90% de la preparaj dokumentoj de la Eŭropa Komisiono estas (tre ofte nur) en la angla.

Tamen, ni ĉiam demandis malfermon de debato pri la lingva politiko en E.U.
Ĝis nun, nur naciaj lingvoj povas iĝi E.U.-lingvoj.
Se angla iĝas ĉefe procedura lingvo kun 1% de naskiĝ-parolantoj, do Esperanto povas iĝi ankaŭ helpa procedura lingvo , kiel ponta lingvo, kun 0% de naskiĝ-parolantoj.
Ĉar Esperanto estas tre klara lingvo.
Meze dek foje pli facila ol ĉefaj lingvoj laŭ Claude [Klod] Piron, ĝi estas nuna lingvo por tutmondiĝo kaj daŭrigebla disvolvo.

Reen al la supro