Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 19:50:18

4. Mencii la raporton de la ekonomiisto, profesoro Francois Grin de 2005, kiu kalkulis ke la internacia dominado de la angla alportas financan transferon de inter €17 kaj €18 miliardoj jare. La raporto Grin rekomendis konsideron de rolo por Esperanto (kiu povus ŝpari €25 miliardojn jare al EU), sed ankaaŭ tute realisme agnoskis ke EU ne donos rolon al Esperanto, ne pro iu manko en la lingvo, sed pro la fortegaj antaŭjuĝoj de influhavaj sekcioj de la eŭropa loĝantaro, antaŭjuĝoj kiuj baziĝas je granda nescio pri Esperanto, kaj forta volo nenion ekscii pri ĝi. Grin proponis ke endus publika kampanjo en ĉiuj EUmembroŝtatoj dum tuta generacio por forigi tiujn antaŭjuĝojn. Sed gravas mencii la ekonomian dimension, ĉar multaj EU-oficistoj komprenas nur la ekonomian flankon, kaj forgesas ke eŭropa integriĝo tuŝas civitanojn, kaj ne nur konsumantojn.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 19:54:30

5. Ni substreku la gravecon alproksimigi la eŭropan integriĝon al la civitanoj. Limigi la lingvojn uzatajn fare de EU riskus fari la kontraŭon. Civitanoj kiuj devus legi pri EU nur en fremda lingvo, konsciantaj ke aliaj rajtas legi pri EU ĉiam en la denaska lingvo, emus perdi intereson al eŭropa integriĝo, kaj eĉ ekkontraŭi ĝin, kiam ili vidas ke ĉiama lingva diskriminacio fariĝis parto de ĝi.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 19:55:09

6. EU ne forgesu pri la 50 miliojn parolantoj de ne-shataj lingvoj en la EU-landaro: la kataluna, la euska, la galega, la bretona, la kimra, la skotgaela, la frisa, kaj multaj aliaj.

7. EU ne forgesu pri la lingvoj de enmigrintoj, kiel la turka, la araba, la ĉina, ktp.

8. Sed la plej grava afero estas ke ni ĉiuj reagu! Por kontraŭi tiun strebon iom kaŝi antaŭenigi la anglan.

Ni povas reagi, en la propra lingvo, je https://www.ombudsman.europa.eu/de/correspondence/... D63435169F76A05C4E02E68DBE22

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 19:57:05

Resume pensu pri jeno:

1. lingva justeco en EU kaj la EU-landoj

2. plifortigi europan identecon

3. pliproksimigi la civitanojn al la eŭropa integriĝo

4. endas samrajtigi la parolantojn de lingvoj de malplimultoj en EU-landoj

5. endas samrajtigi la parolantojn de lingvoj de enmigrintaj en EU-landoj

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 20:35:40

6. interregistara konferenco en EU; konsideri ĉiujn eblajn solvojn, ankau eblan rolon por Esperanto

7. la graveco de multlingvismo kaj de lingva diverseco

8. kiam EU-retejo por specialistoj estas nur en la grandaj lingvoj, EU, FR kaj DE, oni konsideru aldoni version en neutrala lingvo kiel Esperanto

Seán Ó Rian

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 20:57:23

Pri la angla en EU post la Briteliro.

Sean O Rian, prezidanto de EEU, klarigis en Lisbono ke la angla restas oficiala lingvo de EU post la Briteliro la 29an de marto 2019, ĉar unuvoĉa decido de la Konsilio de EU estus bezonata por forigi ĝin, kaj tio estus politike neebla.

La situacio povus doni kaj negativajn kaj pozitivajn sekvojn.

Negativa: post la Briteliro la angla estos nedenaska lingvo por 99% de EU-civitanoj - nur 5 milionoj da irlandanoj kaj kelkmil homoj en Malto parolos gin denaske. Pro tio, oni povus konsideri ĝin preskaŭ neŭtrala lingvo - neniu timas ke 1% povus trudi sian povon al la tuta EU.

Pozitiva: se lingvo nedenaska por 99% de la civitanoj povas glate funkcii, lingvo kiel Esperanto kiu estus nedenaska por 100% de la civitanoj, kaj do vere neŭtrala, povus ankaŭ glate funkcii. Estas fakto ke multe pli da homoj diskutadas pri la uzo de lingvoj en EU ekde la britelira referendumo la 23an de junio 2016.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 21:09:13

Pri la programo Multlingva Akcelilo

Seán O Rian forte substrekis la gravecon de la programo Multlingva Akcelilo, kaj mallonge klarigis pri kio temas. Li altiris atenton al unu noviga aspekto de la programo - ke ne-esperantistaj instruistoj povos uzi la didaktikan materialon kiun ĝi produktas

morico (Montri la profilon) 2018-oktobro-19 07:16:33

NE AL LA POTEMKINAJ TTT-EJOJ DE LA EU!

Kiam la caro (tsaro) de Rusujo vizitis vilaĝojn, la konsilisto de la caro, Potemkin (Potjomkin?) florigis la vilaĝojn por montri al la caro ke la popolo estis feliĉa.

Nun, la plimulto de la oficialaj TTT-ejoj de la Eŭropa Unio (EU) estas , por la unua paĝo, en diversaj lingvoj. Sed post la unua paĝo, nur unu lingvo estas dissendita: la angla!

Ni pensas ke la angla, unua "dua lingvo" en Eŭropo kaj oficiala lingvo de Irlando, restos lingvo de la EU, sed la membroj de la Eŭropa Komisiono ne devas rigardi la eŭropajn civitanojn kiel civitanoj de dua klaso.
Ni komprenas ke ĉio ne povas esti tradukata en la 24 oficialaj lingvoj de la EU. Sed la TTT-ejoj de la EU devas esti legeblaj de la plimulto de la Eŭropanoj. Unu solvo estas traduki la dokumentojn en la "tri proceduraj lingvoj" la plej parolataj : germana, franca, angla; aŭ parolataj de pli ol 40 milionoj da loĝantoj de EU (+ itala, hispana, pola);tiuj ses ligvoj estas parolataj de pli ol 70% de la Eŭropanoj de EU kiel unua lingvo; kaj kiel dua lingvo de pli ol 90%.
Sed por lingva justeco en EU, tiuj dokumentoj povus kaj devus esti tradukotaj ankaŭ en la justa, neŭtra kaj meze la dek foje pli facila lingvo, ESPERANTO.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-19 11:15:41

Por ekhavi senton de aparteno al Eŭropunio, tri kondiĉoj devas esti lenumitaj. La civitanoj devas :

1. Materiale:
Senti, ke EU protektas lin pli bone ol la lando, urbo, entrepreno aŭ religia komunumo.

2 Intelekte:
Kompreni kion li faras en EU; kial la nuna politiko estas tia; al kio similas la celitan estontecon.

3. Kore
Enpreni la simbolojn de EU. Senti la valorojn, kiu apartigas EU de ĉirkaŭaj mondregionoj kaj estas eŭropa identeco: Solidareco KAJ toleremo KAJ demokratio. Himno havu parolojn. Arte elsendu en ĉiuj EU lingvoj. Politikistoj regule debatu inter si. Monbiletoj havu vizaĝojn de famaj eŭropanoj, ktp.

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-15 18:41:41

Pri komuna lingvo kaj demokratio.

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia.
Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo.

Ni estas movado por demokratia komunikado

UEA Ekstrakto de Manifesto aprobita ĉe ĝia 81-a Universala Kongreso en Prago (1996)

Reen al la supro