Al la enhavo

"ni revas mondon nenie okazotan militoj"

de amigueo, 2017-decembro-27

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

Roch (Montri la profilon) 2017-decembro-30 16:57:42

"viziti!?" senkulpa.gif

war at the doorstep

http://www.museum.wa.gov.au/maritime-archaeology-d...

« Une troisième guerre mondiale est à nos portes »

https://resistanceauthentique.net/2014/11/21/une-t...

mimoprobegal (Montri la profilon) 2017-decembro-30 17:49:54

zamenhof skribis, ke esperanta stilo devas esti simpla kaj klara

ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazos militoj

ito (Montri la profilon) 2017-decembro-30 22:40:47

La mesaĝo estas kaŝita.

horsto (Montri la profilon) 2017-decembro-31 02:32:16

mimoprobegal:zamenhof skribis, ke esperanta stilo devas esti simpla kaj klara

ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazos militoj
Kial okazos. Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazas militoj, sed estonte ne okazos?
Mi pensas ke la ĝusta formo estas: ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazas militoj.

nornen (Montri la profilon) 2017-decembro-31 03:07:50

horsto:
mimoprobegal:zamenhof skribis, ke esperanta stilo devas esti simpla kaj klara

ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazos militoj
Kial okazos. Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazas militoj, sed estonte ne okazos?
Mi pensas ke la ĝusta formo estas: ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazas militoj.
Kial okazas? Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazos militoj, sed estante ne okazas?
Mi pensas ke ĝusta formo estas: ni revas pri mondo, kie nenie okazu militoj.

horsto (Montri la profilon) 2018-januaro-01 01:52:06

nornen:
Kial okazas? Ĉu vi revas pri mondo, en kiu okazos militoj, sed estante ne okazas?
Mi pensas ke ĝusta formo estas: ni revas pri mondo, kie nenie okazu militoj.
Ĉar nuntempo (okazas) ne nur signifas, ke io okazas nuntempe. Oni uzas nuntempon ankaŭ por aferoj kiuj estas ĉiam valida: 1 plus 1 estas 2 ne signifas ke tio estas valida nur en tiu momento, sed ĉiam.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-01 18:20:29

nornen:
Ne nur pozitivaj aferoj povas viziti onin. Ekzemple kiam parencoj vizitas onin.
Bone, vi pravas. Personoj aŭ robotoj povas viziti, sed mi ne komprenas, kiel okazoj povas viziti.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-01 18:51:35

horsto:
Ĉar nuntempo (okazas) ne nur signifas, ke io okazas nuntempe. Oni uzas nuntempon ankaŭ por aferoj kiuj estas ĉiam valida: 1 plus 1 estas 2 ne signifas ke tio estas valida nur en tiu momento, sed ĉiam.
Mia denaska lingvo la finna ne havas futuron. Oni konsideras ĝin superflua. Ekz-e en la frazo

Mi aĉetas pomojn morgaŭ.

estas klara, ke la ago okazas en estonteco. Ankaŭ en la frazo

Ni revas pri la mondo, en kiu nenie okazas militoj.

la finnaparolanto komprenas, ke temas pri la estonteco. Ĉar oni jam uzas as-tempon ankaŭ por kelkaj agoj en la estonteco, mi rigardas neniun bezonon de la futuro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-02 10:55:16

Ni revas mondon tute (/ĉie) pacan.

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-02 18:45:16

dankegon pro pacaj revoj ridulo.gif

" mi revas mondon kie nenie okazU milito (nornen, eble nostalgia pri subjunktivo)
" mi revas mondon NENKIE okazu milito
" mi revas mondon nenie okazEŬTan milito ("reale" mankas participoj de -US -U kaj -I; KIAL???)

Reen al la supro