Al la enhavo

La ĉinaj infanoj, kiuj mortis por komunismo

de abaligu, 2018-januaro-16

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

abaligu (Montri la profilon) 2018-januaro-16 13:42:23

externalImage.pngLa lernanto, ŝokita per heroa rakonto, ploras laŭte.externalImage.pngLa knabo, kiu mortis al la aĝo de naŭ jaroj.externalImage.pngLa knabino, kiu mortis al la aĝo de dek kvin jaroj.externalImage.png

La martirigitaj infanoj, kiuj mortis por la komunismo de Ĉinio antaŭ 1949, estas priskribitaj kiel herooj en la lernolibroj por ĉinaj lernantoj, rakontite kun eĉ ilia ekzekutoj. Inter la viktimoj, la plej juna havis nur naŭ jarojn. Tamen, iliaj heroaj spertoj hororis kelkajn ĉinajn infanojn de la tago. Al timema infano, la aparatoj kutimitaj por senkapigi la junajn revoluciulojn estas timegaj sufiĉe por kaŭzi ploron. La gilotino, kiu mortigis heroinon de dek kvin jaroj, estas la plej timiga.

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-16 22:04:15

abaligu:externalImage.pngLa lernanto, ŝokita per heroa rakonto, ploras laŭte.externalImage.pngLa knabo, kiu mortis al la aĝo de naŭ jaroj.externalImage.pngLa knabino, kiu mortis al la aĝo de dek kvin jaroj.externalImage.png

La martirindaj infanoj, kiuj mortis por la komunismo de Ĉinio antaŭ 1949, estas priskribitaj kiel herooj en la lernolibroj por ĉinaj lernantoj, rakontite kun eĉ ilian ekzekuton. Inter ili, la plej juna havis nur naŭ jarojn. Tamen, iliaj heroaj spertoj hororis kelkajn ĉinajn infanojn de la tago. Al timema infano, la aparatoj kutimitaj por senkapigi la junajn revoluciulojn estas timegaj sufiĉe por kaŭzi ploron. La gilotino, kiu mortigis heroinon de dek kvin jaroj, estas la plej timiga.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝanĝbrilanta_ĝeneralaĵo
https://en.wikipedia.org/wiki/Atrocity_propaganda
https://en.wikipedia.org/wiki/Think_of_the_childre...

abaligu (Montri la profilon) 2018-januaro-18 03:19:36

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-18 08:46:32

Kiu povas esti *martirinda?

Senkulpigu min, sed "martiro" estas vorto, kiu indikas homon, do "martiri" verbo, kiu signifas "esti martiro", kaj la transitiva vorto estas "martirigi". Laŭ ReVo:
martirigi

Kruele, ade turmenti eventuale ĝis morto: martirigi infanon, beston.
Al tiu transitiva vorto, oni povas aldoni sufiksojn kiel -inda, -enda, -ebla, kio estas normale ne ebla kun netransitivajn verbojn.

La laŭregula formo estus "martirigindaj", se vi ne intencis diri "martirigitaj". Aŭ tutsimple "martiroj".

thyrolf (Montri la profilon) 2018-januaro-18 11:36:18

la doloriga proceso nomiĝas "turmenti" (ĝis morto).
Martiro estas homo, kiu trapasis turmentadon (ĝis morto).
Martirigi signifas fari el homo martiron per turmentado ĝismorte.

ĉu ne ?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-18 16:45:53

En mia lingvo, la franca, "martyr" estas proprasence iu mortigita pro siaj kredoj, kaj metafore iu, kiu multe suferas pro siaj turmentantoj (ekz. "enfant martyr", "martira infano"). Mi supozas, ke la uzado estas la sama en esperanto, kaj ReVo ŝajnis konfirmi tion.

Ĉiukaze, mi dubas, ke infano povas pluvivi post senkapigo.

TonLove69 (Montri la profilon) 2018-februaro-24 08:46:35

This is a cruel thing that does not want to happen.




โปรโมชัน m8bet

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-24 16:47:21

TonLove69:This is a cruel thing that does not want to happen.




โปรโมชัน m8bet
Krokodile. Oni devegas klaki ne tiun ligilon. Estas eble ciber-atako. Sinjorino Erinja, bonvolu atenti la kazon.

Bovi (Montri la profilon) 2018-februaro-26 05:02:57

It is very brutal for those who have to meet with you like this.

สมัคร gclub

Vinisus (Montri la profilon) 2018-februaro-26 11:55:31

La espero estas la preferata filino de la fido. Certe, tia ago estas signo de malespero.

Reen al la supro