Al la enhavo

fr : au fur et à mesure

de Kriketo, 2018-januaro-16

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Kriketo (Montri la profilon) 2018-januaro-16 16:47:54

Kiel oni tradukus la francan esprimon "au fur et à mesure"

Ekz. nous dépensions notre argent au fur et à mesure que nous le gagnions, aŭ au fur et à mesure de leur progression.

Dankon!

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-16 18:58:21

Kriketo:Kiel oni tradukus la francan esprimon "au fur et à mesure"

Ekz. nous dépensions notre argent au fur et à mesure que nous le gagnions, aŭ au fur et à mesure de leur progression.

Dankon!
Ĝi estas la adjekto. Oni povas esprimi ĝin per diversaj elementoj de parolo. Pro sia multesignifo, tiu ne estas unu vorto aŭ esprimo, ekz.:

ĝis, tuj, tujage, tujprete, ĉi-momente, en momento, je ĉi momento, senprokraste, prompte, senpere, rekte, konforme al, submane, ĉi-etape, laŭmezure kiel, k.t.p.

Mi konsideras la plej taŭgan: laŭmezure..., laŭmezure kiel..., laŭmezure de..., laŭmezure, kiel...

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-17 00:43:23

proporcie

Balbutanto (Montri la profilon) 2018-januaro-17 02:29:57

Miavide, oni povus esprimi tion per diversaj manieroj. Ekz.:

nous dépensions notre argent au fur et à mesure que nous le gagnions,
Gajninte monon, ni tuj elspezis ĝin, aŭ Ni tuj elspezis la gajnitan monon.

aŭ au fur et à mesure de leur progression.
Dum ili antaŭeniris (aŭ progresis), aŭ laŭ ilia progresado.

Mi ankaŭ proponas konsultadon de Tatoeba, en kiu vi trovos plurajn aliajn eblajn solvojn.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-januaro-17 12:58:08

Guglo-Traduko proponas 'kiel kaj kiam' - ni elspezas kiel kaj kiam ni enspezas

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-17 15:16:33

ni elspezas samritme kiel ni enspezas
ni elspezas laŭritme ke ni enspezas
ni elspezas *kiomkiam ni enspezas

Tio neologismo eble estas nefundamenta, sed ĝi aspektas bela kaj sonas popole kiel la franca esprimo. Ĝi same legitimas kiel "bluverda"

Kriketo (Montri la profilon) 2018-januaro-18 08:35:29

Bluverda??

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-22 10:26:28

Reen al la supro