Al la enhavo

Esperanto por la interkulturo en Germanio!

de malernanto, 2018-januaro-19

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

malernanto (Montri la profilon) 2018-januaro-19 19:47:01

Karaj gesamideanoj,

mi interesiĝas pri la monto de multinacia interkultura projekto en Hessen aŭ almeaŭ en Germanio. Min logas la mondo de la radio kaj la ĵurnalo. Do, jen mia propono: mi volus monti ian projekton por radiadi aŭ publikigi paperformate novaĵojn pri Germanio (precipe se ili rilatiĝas al mondo de la kunvivado en Germanio, la rajtoj de la gemigrantoj, kaj positivaj iniciativoj pri migrado... sed ne nur tiuj temoj!). Mi iluziĝus pri kontaktoj kun gesamideanoj en Germanio, kiuj ŝatus partopreni.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-januaro-22 11:07:56

Monto = Berg
monti = Berg sein ?!?!

Mi supozas, ke vi celas diri "munti". Ĉu vi jam kontaktis la Esperanto-Centron en Herzberg?

Se vi komencus eldoni paperan ĵurnalon, tio signifus: multa laboro. malmultaj legantoj (se ĝi kostus pli ol 0 €)

Mi estas konvinkita, ke la plej bona vojo estas, unue serĉi jam ekzistanta ĵurnalo kaj ekz. verki kolumnon en ĝi (la redaktantoj certe ĝojus pri vi). La plej multaj ekzistantaj ĵurnaloj estas malfortaj eldonoj sen multaj abonantoj. Neniu senco en establi novan paperaĵon kaj pli disspliti la gazetaran mondeton. Esperantujo ne estas sufiĉe granda por tio.

malernanto (Montri la profilon) 2018-januaro-28 12:46:09

ho! mi ne volis skribi "monti" (kiel hispana lingvo "montar") sed "munti"! Dankon pro la komento!

Aliflanke, mi komprenas kion vi diras. Mi havas ankaŭ opinion ja tre similia al via. Sed ĉi tiu konkreta propono aferas pri alia celo: Mi volus oferi konkretan uzon de la Esperanto serveme de la interkultureco kaj la bezonoj de la migrantoj en Germanio, kaj ne nur por la Esperantujo aŭ por la disvastigo de la E-Ideo.

Tamen, mi trovas viajn proponojn tre interesa. Mi provos kontakti kun la samideanoj de Herzberg. Certe ili havas ja tre bonajn ideojn kaj spertojn!

thyrolf (Montri la profilon) 2018-januaro-28 16:06:05

Mia konvinko estas, ke migrantoj en Germanio havas vere aliajn problemojn ol okupiĝi pri Esperanto.

La unua prioritato por ili estas lerni la germanan lingvon, ĉu ne?, kiu estas la ĝenerala kaj baza interkomprenigilo ĉi tie. Due ili devas okupiĝi pri siaj vivcirkonstancoj (ekz. loĝejo, manĝado, vestoj ktp. ) kaj trie pri siaj profesiaj vojoj (akcepti profesion, viziti lernejojn aŭ universitatojn). Poste ili eble trovos la vojon al Esperanto same kiel al aliaj socialaj okupiĝoj (ekz. sporto).

Aliflanke mi devis ekscii, ke ekz. en Afriko la okupiĝo kun Esperanto ja havas sencon, ĉar ĝi permesas malmultekostajn rilatojn inter la multegaj afrikaj popoloj, el kiuj ofte dozenoj loĝas en ununura ŝtato. Kompreneble la plej multaj parolas aŭ la francan aŭ la anglan, sed francparolantoj, kiuj volas konakti anglaparolantoj ja povas trovi utilon en Esperanto.

malernanto (Montri la profilon) 2018-januaro-29 12:38:43

Vi ja pravas. Mi mem konas ĝin. Sed ne ĉiuj gemigrantoj estas konstante en la situacio de malprovizado kaj ĉiuj migrantoj konas jam iomete aŭ tre bone la germanan. Ĉu ne?
Mi mem estas migranto en Germanio, kaj mi bezonis 8 jarojn (lernante la germanan, serĉante laboron kaj loĝejon...) por senti, ke mi povas esti denove aktiva esperantisto nun en tiu ĉi nova lando, sed mi pensas, ke la Esperanto ĉi tie povus ankaŭ helpi kaj ne nur en aliaj kontinentoj. Mi pensas ne nur pri la lingvo sed ankaŭ pri la prinzipoj de la Esperantismo. Ĝustokaze, mi devus diri, ke la esperanton helpis min je la lernado germanan. Nu... nur trafe-maltrafe povas oni vidi, kiel helpanta estus la iniciato... El nenion-fari devenas nenio ^^

thyrolf (Montri la profilon) 2018-februaro-03 17:13:41

el kiu lingva medio vi devenas?

Reen al la supro