Al la enhavo

Kiel personigi la klavaro por Esperanto

de Ljubog, 2018-januaro-28

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Ljubog (Montri la profilon) 2018-januaro-28 18:30:26

Karaj geamikoj

mi volas agordi mian klavaron por skribi esperante. Sed, mi ne estas kontenta kun ordinara maniero - do elekti esperanton en mia komputilo kiel la lingvo de klavaro.

Mi estas de Kroatio, kaj en kroata-serba lingvo ni havas čiojn palatalojn (čapelitajn leterojn) kiel en esperanto. (Rigardu mian č anstataŭ ĉ - samaj aferoj, ankaŭ š, ž anstataŭ ĵ, đ kiel ĝ).

Se mi elektas esperantan klavaron, mi devas serči kelkaj sekundoj por leterojn, provante tajpante, kie ĝi estas... Ankaŭ aliajn signoj malordiĝas. Fonetike, kroata-serba estas tute sama kiel esperanto, kaj ankaŭ havas "unu sono-unu letero" regulon. Do, mi šatus trovi la solvon, kiel mi metos esperantajn čapelitajn leterojn tien kie la sam-sonanta kroataj leteroj estas, tiel ne devante šanđi (ŝanĝi) fingromemoro.

Do, kiel oni povas personigi sian klavaron ŝanĝante nure kelkajn klavojn kaj tiam konservi tia agordaĵon kiel esperantan klavaron kiun mi povus elekti (malsupren dekstre sur la ekrano) kiam mi skribas esperante. Ankaŭ, tiel mi ne perdus leterojn WQXY, ĉar kroata klavaro lasas tiujn leterojn kie ili estas (kvankam kroata-serba ne havas tiujn leterojn), dum ĉiuj kvin čapelitaj leteroj estas dekstre de P kaj L.

Cetere, mi uzas GNU/Linux (Mint).

Vi povas respondi ankaŭ en angla aŭ aliaj lingvoj (mi uzos google translate) se ĝi estas tro malfacile por vi klarigi esperante.

Ljubog (Montri la profilon) 2018-januaro-28 19:09:38

Mi nur trovas tion, kaj gxi estas tro komplika por mi (kompatinda fin-uzanto de komputilo) ridulo.gif

https://www.dotkam.com/2007/06/25/custom-keyboard-...

Metsis (Montri la profilon) 2018-februaro-19 10:43:14

Ljubog,

Mi uzas programetojn AutoHotkey en MS Windows kaj aText en Mac. Ambaŭ baziĝas sur sama ideo: pririgardi, kion uzanto skribas, kaj ŝanĝi certajn kombinaĵojn de literoj. En agordoj de programetoj oni povas difini kombinaĵojn kaj anstatŭigojn, ekz-e cx anstaŭigas per ĉ. Uzante ĉi tiun metodon mi ne devas ŝanĝi inter klavaraj ordoj aŭ forlasi kelkajn klavojn, kiujn mi bezonas skribi en mia denaska lingvo. Certe ekzistas similaj programetoj por Linukso.

AlfRoland (Montri la profilon) 2018-marto-08 22:24:26

Ljubog:Karaj geamikoj

mi volas agordi mian klavaron por skribi esperante. Sed, mi ne estas kontenta kun ordinara maniero - do elekti esperanton en mia komputilo kiel la lingvo de klavaro.

Mi estas de Kroatio, kaj en kroata-serba lingvo ni havas čiojn palatalojn (čapelitajn leterojn) kiel en esperanto. (Rigardu mian č anstataŭ ĉ - samaj aferoj, ankaŭ š, ž anstataŭ ĵ, đ kiel ĝ).

Se mi elektas esperantan klavaron, mi devas serči kelkaj sekundoj por leterojn, provante tajpante, kie ĝi estas... Ankaŭ aliajn signoj malordiĝas. Fonetike, kroata-serba estas tute sama kiel esperanto, kaj ankaŭ havas "unu sono-unu letero" regulon. Do, mi šatus trovi la solvon, kiel mi metos esperantajn čapelitajn leterojn tien kie la sam-sonanta kroataj leteroj estas, tiel ne devante šanđi (ŝanĝi) fingromemoro.

Do, kiel oni povas personigi sian klavaron ŝanĝante nure kelkajn klavojn kaj tiam konservi tia agordaĵon kiel esperantan klavaron kiun mi povus elekti (malsupren dekstre sur la ekrano) kiam mi skribas esperante. Ankaŭ, tiel mi ne perdus leterojn WQXY, ĉar kroata klavaro lasas tiujn leterojn kie ili estas (kvankam kroata-serba ne havas tiujn leterojn), dum ĉiuj kvin čapelitaj leteroj estas dekstre de P kaj L.

Cetere, mi uzas GNU/Linux (Mint).

Vi povas respondi ankaŭ en angla aŭ aliaj lingvoj (mi uzos google translate) se ĝi estas tro malfacile por vi klarigi esperante.
Saluton Ljubog!

Mi ĵus skribis pri tio en vidpunktoj/esperanto-linukso. Vi povus legi tie kaj se vi pensas ke mia solvo estas taŭga por vi, mi volonte helpos se vi donas vian retadreson!
Amike
Alf

Urho (Montri la profilon) 2018-marto-13 16:25:20

Parenteze,
se vi uzas Makintoŝon (Mac), vi povas fari propran (aŭ reprogrami jam ekzistantan) klavaron per programeto Ukelele, bv. vidi ĉe
Ukelele – Mac OS X Keyboard Layout Editor

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-marto-14 19:41:54

Saluton, Ljubog-o.
Mi havas du respondojn al cia demando. La unua respondo estas rekta kaj ekzakta. La dua respondo estas iel aŭ iom ne rekta, iel aŭ iom ne preciza, sed pli fleksebla, kaj aplikebla por tajpi ne nur Esperanton.
Necesas, por apliki la unuan solvon, ke ci havu instalitan Vindozon. Ekde Vindozo Iksopo (Windows XP) ĝis la nuna havebla versio de Vindozo, iu ajn versio de Vindozo sufiĉos tiucele.
Ĉi tiu solvo estas la softvaro Tajpio (Tajpi) kiun ja, aliloke, mi komentis en ĉi tiu forumo.
Ĉi tiun senkostan kaj liberkodan softvaron ci elŝutu internete aŭ ci kopiu el kompakta disko, elektronika krajono, kaj tiel plu. Ĉiel, nun ci havos la programon en unu dosierujo. Ci nun povas jen instali ĝin, jen uzi ĝin kiel flosantan aplikaĵon, laŭ cia prefero.
Per du flagoj, ci elektos ĉu la interfacon en la angla lingvo, ĉu la interfacon en Esperanto. Nature, mi elektis la interfacon per Esperanto (kiu aperas denaske). Nu, nun ci markos la kadraton kun la moto "Rektaj klavoj", kaj ci tajpos aŭ gluos (ĉi rilate la reago de la programo estas unuafoje iom ne antaŭdirebla, sed per klavo aŭ muŝo ĝi finfine funkcios) la ses deziritajn signojn... kaj jen ĉio! Ci, nun, jam povas tajpi Esperanton per la ses signoj de la kroata alfabeto kiuj proksimume havas la prononcadojn de iliaj ses esperantaj ĉapelitaj literoj paralelaj. Kaj la aliaj klavoj de cia fizika kroata klavaro ne ŝanĝos siajn funkciojn. Alidirite, la aliaj signoj ne disordiĝas, ci metos esperantajn čapelitajn (ĉapelitajn) literojn tien kie la samsonantaj kroataj leteroj estas, kaj do ci ne bezonos šanđi (ŝanĝi) cian fingromemoron. Krome, ci ne perdos la kvar literojn WQXY, pli utilaj kiam mi tajpas la galegan lingvon (aŭ la hispanan lingvon) ol kiam ci tajpas la kroatoserban lingvon latinalfabete. Mi jam scias ke cian lingvon oni ankaŭ rajtas tajpi cirilalfabete. La galega lingvo, tre simila al la kastila aŭ hispana lingvo, estas mia propra lingvo, kaj ambaŭ lingvoj, galega kaj kastila, uzas la saman alfabeton, do la saman fizikan klavaron komputile.

Proksimume, do, jen la rearanĝado de klavoj kiun ci devas fari ĉe cia fizika (aŭ logika) kroata klavaro.

č ---> ĉ

đ ---> ĝ

ć ---> ĥ

ž ---> ĵ

š ---> ŝ

º ---> ŭ

La programo faras aŭtomate la majuskligon, do Č ---> Ĉ, Đ ---> Ĝ, eĉ ª ---> Ŭ, kaj tiel plu. Ci notu ke ofte la virtualaj (logikaj) kroataj klavaroj nur havas kvin diakritajn literojn, do oni devas aldoni du signojn, kiel mi ĵus sugestis kun º/ª por ŭ/Ŭ. Mi ne scias, ĉu cia fizika aŭ logika kroata klavaro enhavas aliajn diakritajn literojn, eble jes; kaj, se jes, nature ke ci elektos, anstataŭ la signo "º", la diakritan literon kies sono plej similas la konrespondantan esperantan sonon por la duonvokalo ŭ.
Mia dua respondo, kiel promesite, aperas nun.
Ĉar mi estas lingvisto, tradukisto kaj eldonisto, mi frontas ofte ĉi tiujn problemojn. Kaj Vindozo estas multe pli amikeska, riĉa kaj fleksebla ol Linukso por tajpi eĉ la plej strangajn simbolojn de la lingvoj el la mondo.
Do, mi aranĝis virtualan instaladon de Vindozo Iksopo (Windows XP) kie mi enŝutis kaj konstante enŝutas aŭ aranĝas diversajn metodojn por tajpi Esperanton, la serbokroatan lingvon jen cirilalfabete jen latinalfabete, la ĉinan lingvon kun miloj da ideogramoj, la endemian (nurunulokan) alfabeton de la lingvo maldiva aŭ divehia, skribita rekte malrekten, kaj tiel plu.
Ĉi tiu virtuala Vindozo Iksopo estas tuj uzebla, reformebla kaj plibonigebla ekde tipaj programoj por virtualaj operaciantaj sistemoj, kiel Majkrosofta Virtuala Persona Komputilo (Microsoft Virtual PC) aŭ Virtualabokso (VirtualBox). Oni nur bezonas elŝuti la arĥivegon sub formato vohodo (VHD)... kiu pezas kvardek unu ĝigabajtojn! Oni, ja, povas kompakti kaj dividi la arĥivegon por iel glatigi la sendadon al interneta arĥivejo kaj poste ĝian ekelŝuton. Post kelkaj horoj aŭ tagoj, la interesoto havos la arĥivegon kun ties tajpilaro. Ankaŭ oni povas ĝin sendi fizike per kompaktaj diskoj, hardaj diskoj, elektronikaj krajonoj, kaj tiel plu.
Ĉiel, ĉi tiun virtualan Vindozon Iksopon mi uzas ofte.
Anekdote, mi finos konfesante ke ĉi tiun mesaĝon mi skribis linukse, per formo de Linukso Ubuntuo farita en Italujo kaj per itala lingvo, nome Linukso Iksopo (LinuXP) kiu imitas la grafikan glatecon per muŝo aŭ klavaro, kiu estas tipa ĉe Vindozo Iksopo (Windows XP). Sed, ĉar ĉi tiu versio de Linukso ne permesas denaske la tajpadon de Esperanto laŭ la "Alt Gr" metodo, mi devas ĝin ebligi mane per la konzolo kun ĉiu nova ekstarto de Linukso Iksopo, uzante alĝebran formuleton jam konservita kiun mi, simple, gluas kaj aktivas en la konzolon ĉe la komenco de mia laboro. Tiel, Alt Gr + c ---> ĉ, Alt Gr + U ---> Ŭ, kaj tiel plu.
Mi ankaŭ uzas Linukson Minton (Linux Mint) kaj, sincere, ĝin mi preferas por Esperanton tajpi ol uzi Linukson Iksopon, kvankam Linukso Iksopo (ankaŭ Linukso Minto) havas la tekstoprilaborilon Fokuso Rajtero (FocusWriter) kiu facile permesas aranĝi ĉiujn ĉapelitajn literojn de Esperanto por ilin tajpi laŭ mnemonikaj reguloj. Ci notu ke, per ĉi tiu softvaro, ci povas simile solvi cian problemon, kaj ĉifoje en Linukso, ĉar la aliaj klavoj de cia Linukso ne spertos funkciajn ŝanĝojn. Fokuso Rajtero havas, krome, alian version (eĉ porteblan!) por Vindozo, versio kiun mi ankaŭ uzas.
Ci, ho Ljubog-o, povas mesaĝi min per la kroata lingvo, kaj mi komprenos cin sen granda peno.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Ljubog (Montri la profilon) 2018-marto-29 21:42:12

Dankon al ĉiuj, speciale al Alexandrex!

Nuntempe mi kontentos kun AltGr metodo. Kiam mi havos pli da tempo, mi provos ankaŭ aliajn viajn sugestojn. Sed transiri al Windows aŭ Mac - neniam!! okulumo.gif

KrisKEZER (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-18 16:49:44

La plej ligilo por senzorge uzi  la ĉapelitajn literojn : http://www.zz9pza.net/tajpi/agordo

walfino (Montri la profilon) 2018-septembro-22 03:06:17

Alia tre informema retpaĝo por ĉi tio (sed iomete malnova):

http://eo.esperanto.org.nz/how-to-learn-esperanto/...

Sur Mac:
Elekti ABC-extended klavaro
Opcio+6, poste tajpu la litero (ĉapitro)
Opcio+B, poste tajpu U (ŭ)

Reen al la supro