Al la enhavo

Pri teĥnika vortprovizo

de Kriketo, 2018-aprilo-11

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Kriketo (Montri la profilon) 2018-aprilo-11 16:24:41

Saluton!
Mi serĉas esperantan vorton por "instalaĵo kie oni purigas kloaka akvon" (en la franca: "station d'épuration", en la angla "wastewater treatment plant"). Pli ĝenerale, kie mi povas trovi teĥnikan vortprovizon pri inĝenierarto, precipe hidraŭliko, kloakoj, ktp?
Dankon al ĉiuj!

thyrolf (Montri la profilon) 2018-aprilo-11 17:01:42

Por tiaj aferoj jen bona elirpunkto:

http://www.eventoj.hu/steb/

Frano (Montri la profilon) 2018-aprilo-11 20:01:16

TEKNIKA VORTARO DE GREZILJONO
DICTIONNAIRE TECHNIQUE DE GRÉSILLON
ESPERANTO - FRANCA LINGVO
FRANÇAIS - ESPÉRANTO

http://gresillon.org/IMG/pdf/TeknikaVortaretoDeGre...

sudanglo (Montri la profilon) 2018-aprilo-12 14:27:59

Tre bela laboro, tiu teĥnika vortato de Greziljono.

Wastewater treatment plant - akvopurigejo, stacio de purigo de kloaka akvo (higienigo de kloaka akvo)

Haratta (Montri la profilon) 2018-aprilo-30 19:45:51

Teĥnika aŭ teknika, ĉu ambaŭ estas ĝusta? Teĥnika estas ja tamen pli arĥaika!

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-01 12:05:25

Ankaŭ mi preferas teknikan kaj eĉ mi delonge forgesis la ekzistadon de teĥnika.

Roch (Montri la profilon) 2018-majo-02 16:03:39

"Ĥ" ĉiam ekzistos en la transliterumo de eŭropaj "kh" kaj "ch". Kial ne uzi ĝin?! senkulpa.gif

https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_surnames_in_...

Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-04 09:01:49

Roch:"Ĥ" ĉiam ekzistos en la transliterumo de eŭropaj "kh" kaj "ch". Kial ne uzi ĝin?!
Kiuj estas viaj "eŭropaj lingvoj" kun "kh" kaj "ch"? Mi parolas denaske eŭropan lingvon, kiu ne havas ĉi tiujn sonojn. Mi ankaŭ scias minimume unu alian eŭropan lingvon, kiu ankaŭ ne havas. Se vi signifas hindoeŭropajn ligvojn, do, diru ĉi tiel. Bonvolu ne uzi terminon "eŭropa lingvo", ĉar ĝi ne estas unusignifa.

Al mi ĥ sonas kiel, ke iu havas iun fremdan objekton en gorĝo.

Frano (Montri la profilon) 2018-majo-04 10:54:55

Metsis:
Kiuj estas viaj "eŭropaj lingvoj" kun "kh" kaj "ch"?
Al mi ĥ sonas kiel, ke iu havas iun fremdan objekton en gorĝo.
Slavaj lingvoj havas sonon "ĥ".

Roch (Montri la profilon) 2018-majo-05 00:49:28

Ne nature, sed mi diris en transliterumo, tiel de propraj nomoj... En angla ili diras Nikita Khrushchev, en franca ni diras Nikita Khrouchtchev, en itala Chruščëv...

Reen al la supro