Al la enhavo

Riismo

de Kantoj14, 2018-julio-12

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-30 10:14:49

En la franca estas slogano pri stratsekureco: (trinki ) Unu glason (da vino): okej, tri glasojn: saluton al damaĝoj!

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2018-novembro-01 09:48:14

sergejm:Simile estis la praegipta: oni aldonis nelegatan hieroglifon indikanta viron, virinon, faraonon, dion aŭ abstraktan aĵon k.t.p.
Nelegata ?
Mi ne konas ion pri la pra-egipta. Kiel ili esprimis tiujn aĵojn kiam ili parolante komunikis se tiuj aĵoj estis nelegataj ?
Ĉu mi miskomprenis "nelegata" kun "ne-elparolata" ?
En la ĉina ĉiuj hieroglifoj havas elparolojn.
Do kiel mi devus kompreni tion ?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2018-novembro-01 09:54:07

Altebrilas:En la franca estas slogano pri stratsekureco: (trinki ) Unu glason (da vino): okej, tri glasojn: saluton al damaĝoj!
En la ĉina ,estas slogano pri stratsekureco: (trinki) multajn glasojn (da vino) sur tablo , (suferos) tragedian adiaŭon (al viaj familianoj) sub rado !

tenienteramires (Montri la profilon) 2018-novembro-13 15:42:51

La problemo estas, ke la angla oni ne povas uzi la pronomon "it" por personoj, nur por objektoj. Sed tio estas en la angla lingvo, ne en Esperanto: en Esperanto, "ĝi" ankaŭ estas uzata por homoj, ne nur objektoj, do "ri" aŭ "ŝli" vere ne necesas.

Metsis (Montri la profilon) 2018-novembro-13 18:01:31

tenienteramires:La problemo estas, ke la angla oni ne povas uzi la pronomon "it" por personoj, nur por objektoj. Sed tio estas en la angla lingvo, ne en Esperanto: en Esperanto, "ĝi" ankaŭ estas uzata por homoj, ne nur objektoj, do "ri" aŭ "ŝli" vere ne necesas.
Multaj parolantoj de diversaj lingvoj hezitas uzi "ĝin", kiam temas homoj. La fenomeno ne limiĝas al la angla. Mia denaska lingvo ne estas la angla, neniel eĉ parenca al la angla (kiel ekz. la hispana estas), sed ni havas apartajn pronomojn por tria homa persono ("ri") kaj tria ne-homa persono ("ĝi"). La uzon de la "ĝi" por homoj oni povas senti ofenda.

Reen al la supro