Al la enhavo

Amato aŭ amatino?

de SrBlackMax, 2018-julio-16

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

SrBlackMax (Montri la profilon) 2018-julio-16 20:44:38

Saluton,
Mi volas traduki kanto. Ĉi tiu kanto havas vorton kiu signifas "Virino kiu estas amata". Mi pensis unue ke mi povis uzi "amato" ĉar ĝi signifas "persono kiu estas amata" sed mi volas scii se mi povas uzi ĝin ankaŭ kiam mi volas diri "Virino kiu estas amata". Ĉu mi debus uzi "Amato" aŭ "Amatino"?
Dankon.

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-16 22:58:49

Amatino - estas virino, kiun iu (viro) amas
Amato - kutime estas viro, sed povas esti sekse neŭtrala.
La amata - sendube estas sekse neŭtrala.
Geamatoj - amato + amatino

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-17 10:38:00

Mi komprenis, ke kiam oni tradukas kantojn, oni prefere elektas vortojn kun egala nombro da silaboj, kiel en la origina kantao, por konservi takton. sergejm havas bonajn alternativojn.

SrBlackMax (Montri la profilon) 2018-julio-17 14:36:18

sergejm:Amatino - estas virino, kiun iu (viro) amas
Amato - kutime estas viro, sed povas esti sekse neŭtrala.
La amata - sendube estas sekse neŭtrala.
Geamatoj - amato + amatino
Dankom

SrBlackMax (Montri la profilon) 2018-julio-17 14:36:33

sergejm:Amatino - estas virino, kiun iu (viro) amas
Amato - kutime estas viro, sed povas esti sekse neŭtrala.
La amata - sendube estas sekse neŭtrala.
Geamatoj - amato + amatino
Dankon

SrBlackMax (Montri la profilon) 2018-julio-17 14:45:11

Metsis:Mi komprenis, ke kiam oni tradukas kantojn, oni prefere elektas vortojn kun egala nombro da silaboj, kiel en la origina kantao, por konservi takton. sergejm havas bonajn alternativojn.
Tio estis kion mi volis fari sed mia problemo estas ke mi volas uzi vortojn kiuj havas precizajn signifojn.
Ĉi tiu kanto direktiĝas al virino kiu estis la koramikino de la kantisto.
Pro tiu kialo mi volis scii kiu vorto estis pli korekta "amato" aŭ "amatino"

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-18 04:57:54

Uzu "amatino". Se estas troa silabo, uzu "amata" - sekse neŭtrala.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-julio-18 07:41:29

io diras al mi, ke ĉiuj verboj, participoj kaj eĉ adverbaj participoj en E-to ne havas genron (seksan signifon).
ĉu mi eraras?

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-18 10:45:29

Vi pravas, ke neniu gramatika sekso ekzistas. Sed estas kelkaj vortoj – plejparte temas pri membroj de homa familio – kiuj sen ina sufikso estas supozitaj esti viraj. Oni diskutadas ĉi tiun temon daŭre ĉi tie en Lernu, vd. ekz-e ĉi tiun.

jes: patro → patrino
ne: patro → virpatro aŭ patriĉo

sed kelkaj (inkl. mi) akceptas: patro → gepatro (unu el gepatroj, egalas kiu)

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-18 19:10:10

Metsis:Vi pravas, ke neniu gramatika sekso ekzistas.
Anstataŭ ĉiu substantivo oni povas diri li/ŝi/ĝi - do fakte substantivoj havas gramatikan genron, sed iuj estas m/f.
Sed se oni akceptas ri - tio estas iom rompita.
Sed adjektivoj ne havas gramatikan genron.

Reen al la supro