Al la enhavo

Polemika temo

de SrBlackMax, 2018-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

SrBlackMax (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-26 16:26:10

Mi ne scias kial la plimulto de la tekstoj en Esperanto estas pri la sama lingvo. Ofte, mi trovas tekstojn kiuj parolas pri Esperanto kaj tio estas bona. La sola problemo estas ke esperantistoj ŝajnas ne havi aliajn temojn por interparoli.
Temoj kiuj parencas al la sama lingvo estas bone por komencantoj kiuj ne scias multe pri la lingvo.

Finfine, mi volas peti vian opinion pri io kiu estas tre polemika.

Aborto.

Kiu estas via opinio pri ĉi tio?

Mi scias ke ĉi tio estas tre malfacila ĉar ĝi havas multajn vidpunktojn.

Multa da personoj opinias ke mortigi feton en la ventro de patrino estas malbona kaj aliaj personoj opinias ke iuj kazoj devigas iujn personojn fari aborton.

Pro tio, mi volas fari iujn demandojn.

Kio estas aborto?
Kiam oni konsideras feto kiel homo?
Ĉu vi pensas ke aborto debus esti leĝa aŭ ne?

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-26 19:53:25

Pri aborto

En multaj landoj la limo por aborto estas ĉirkaŭ 12 semajnoj kaj oni postulas iun kialon. Kialo povas esti dubo de la virino mem, ke ŝi ne povas prizorgi la bebon. Oni parolas pri socialaj kialoj. Ekzistas ankaŭ aliaj kialoj, ekz-e neplenaĝulo, seksperforto, grava difekto.

Ke mi miras, estas, kial oni devas ankoraŭ hodiaŭ diskuti, ĉu aborto estas ĵusta aŭ laŭleĝa. Ni jam vivas la 2000-jarcenton!

Pri aliaj temoj

Tre bona demando! Mi ankaŭ miras, kie estas esperantaj tekstoj pri aliaj temoj ol la lingvo mem. El kiu reta loko mi trovas tekstoj ekz-e pri planado kaj optimumigo de datenbazoj, utiligo de Bosen-Ejnŝtejna kondensaĵo por kapti lumon, bataloj inter la britoj kaj japanoj en Burma dum la dua mondmilito?

SrBlackMax (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-27 00:23:04

Mi kredas ke aborto ofte estas malbona. Mi diras ĉi tion ĉar mi opinias ke aborto mortigas senkulpan feton kiu povus esti bonega homo en la estonteco.

Mi scias ke iuj kazoj estas tre dolora. Seksperforto estas ekzemplo de ĉi tio. Ĝi montras ofte doloron kaj suferon. Mi ne povas eĉ imagi kiel la viktimoj sentas. Tamen, mi debas diri ke tio ne estas razono por mortigi senkulpan vivon.

Mi kredas ke tiu vivo estas homo ekde la spermatozoo fekundigas la ovoĉelo. Tiu zigoto havas kvardek ses kromosomoj. Por mi tio signifas ke ĝi estas homo kiel aliaj ajn homo.

Pro tio mi pensas ke eĉ pro seksperforto aborto estas malbona.

Nu, mi pensas ke aborto estas komprenebla se la patrino riskas sian vivon. Mi akseptus aborton sole en tiu kazo

mininvl (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-27 10:15:04

Metsis:Pri aborto
En multaj landoj la limo por aborto estas ĉirkaŭ 12 semajnoj kaj oni postulas iun kialon. Kialo povas esti dubo de la virino mem, ke ŝi ne povas prizorgi la bebon. Oni parolas pri socialaj kialoj. Ekzistas ankaŭ aliaj kialoj, ekz-e neplenaĝulo, seksperforto, grava difekto.
Ke mi miras, estas, kial oni devas ankoraŭ hodiaŭ diskuti, ĉu aborto estas ĵusta aŭ laŭleĝa. Ni jam vivas la 2000-jarcenton!
Pri aliaj temoj
Tre bona demando! Mi ankaŭ miras, kie estas esperantaj tekstoj pri aliaj temoj ol la lingvo mem. El kiu reta loko mi trovas tekstoj ekz-e pri planado kaj optimumigo de datenbazoj, utiligo de Bosen-Ejnŝtejna kondensaĵo por kapti lumon, bataloj inter la britoj kaj japanoj en Burma dum la dua mondmilito?
>Ni jam vivas la 2000-jarcenton!

Sed ni ankoraŭ vivas en la 21-a jarcento. En kiu planedo vi vivas en la 2000-a jarcento?

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-27 10:43:53

mininvl:
Sed ni ankoraŭ vivas en la 21-a jarcento. En kiu planedo vi vivas en la 2000-a jarcento?
Notu, ke mi skribis per kvanta nombrovorto "la 2000-jarcenton", ne per orda nombrovorto "la 2000-an jarcenton". La kialo estas simpla: per skribi ĉi tiel oni pli facile eksentas, ke la jaro 2018 apartenas al la jarcento 2000–2099 anstataŭ kalkuli kioma jarcento temas.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-27 11:08:19

thyrolf:Pri aliaj temoj:

ekzemple:
<trancita>
Dankon. Mi jam antaŭe konas STEB-on, sed eblas, ke mi ne povas trovi verkojn, pri kiuj mi interesiĝas. Mankas ankaŭ tute novaj verkoj. Esperanto-Bücher ŝajnas havi multajn belliteraturajn librojn aŭ librojn pri E-o, malpli en E-o pri iu fako. Mi ankaŭ preferas elektrajn librojn anstataŭ paperaj.

SrBlackMax (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-27 13:45:18

Mi dankas al vi, mi nun konas aliajn retpaĝarojn por legi artikolojn en Esperanto.

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 19:55:00

SrBlackMax:Mi kredas ke aborto ofte estas malbona. Mi diras ĉi tion ĉar mi opinias ke aborto mortigas senkulpan feton kiu povus esti bonega homo en la estonteco.

Mi scias ke iuj kazoj estas tre dolora. Seksperforto estas ekzemplo de ĉi tio. Ĝi montras ofte doloron kaj suferon. Mi ne povas eĉ imagi kiel la viktimoj sentas. Tamen, mi debas diri ke tio ne estas razono por mortigi senkulpan vivon.

Mi kredas ke tiu vivo estas homo ekde la spermatozoo fekundigas la ovoĉelo. Tiu zigoto havas kvardek ses kromosomoj. Por mi tio signifas ke ĝi estas homo kiel aliaj ajn homo.

Pro tio mi pensas ke eĉ pro seksperforto aborto estas malbona.

Nu, mi pensas ke aborto estas komprenebla se la patrino riskas sian vivon. Mi akseptus aborton sole en tiu kazo
La diskuto ne estas pri la aborto, ĉiu havas sian opinion.
La vera diskuto estas pri la LIBERECO de aborto. Ĉu la gepatroj povas decidi pri la nombro de siaj infanoj aŭ nur la ŝtat-estroj kaj la religio-estroj?
Kiam la gepatroj povas decidi pri eventuala aborto, tio estas demokratio. Kiam nur la ŝtat-estroj kaj la religio-estroj decidas, tio ne estas demokratio.
Kiuj laboras por la infanoj? Tiuj estas gepatroj kaj nur ili devus decidi pri la nombro de iliaj infanoj, do decidi pri eventuala aborto laŭ la leĝaro de la lando.

mininvl (Montri la profilon) 2018-septembro-01 04:28:43

Metsis:
mininvl:
Sed ni ankoraŭ vivas en la 21-a jarcento. En kiu planedo vi vivas en la 2000-a jarcento?
>Notu, ke mi skribis per kvanta nombrovorto "la 2000-jarcenton", ne per orda nombrovorto "la 2000-an jarcenton". La kialo estas simpla: per skribi ĉi tiel oni pli facile eksentas, ke la jaro 2018 apartenas al la jarcento 2000–2099 anstataŭ kalkuli kioma jarcento temas.
Mi pli facile eksentis, ke vi skribis pri la 2000-a jarcento. malgajo.gif Kaj pri la jaro 2018 vi skribis nenion. Bedaŭrinde. Ĉu Esperanto servas nur por miskomprenoj dum dialogoj kun vi?

Reen al la supro