Skip to the content

La 2-penca monero (Brita)

by sudanglo, August 28, 2018

Messages: 4

Language: Esperanto

sudanglo (User's profile) August 28, 2018, 3:20:44 PM

Se vi havas magneton, friduja magneto taŭgus, kontrolu viajn 2-pencajn monerojn, antaŭ ol oni forprenos ilin el cirkulado.

Tiuj, kiujn la magneto ne altiras estas konservindaj.

Ne nur ĉar la kupra enhavo valoras pli ol la nominalan valoron, sed ankaŭ ĉar ili povus roli estonte kiel 1-Speso-moneroj.

Unu Speso egalas 2,2 pencojn, (laŭ la hodiau prezo de oro), kaj ĉar laŭ la kupra enhavo (ĉ 6,9 gramoj) la 2-penca monero valoras pli ol 3 pencojn (ĉ 3,3pencojn, hodiaŭ), oni tute volonte akceptus la moneron en la valoro de unu Speso.

Akcepti jam ekzistantajn monerojn por realigi la revenon de la Speso, Speskvino, Spesdeko, eble estas la sola vojo.

Komisii apartajn Esperantajn versiojn kostus tro.

Tiel ankaŭ por la pli altaj valoroj oni povus agi.

La Brita or-suvereno egalas preskaŭ ekzakte 10 Spesmilojn. La duon-Suvereno laŭ or-enhavo simile egalas preskaŭ ekzakte rondan sumon en Spesmiloj .

Ĉu vi havas en via lando monerojn kiuj valoras almenaŭ (aŭ pli ol) la nominalan valoron?

Turfalko (User's profile) September 4, 2018, 2:14:18 PM

Mi preferas la Stelon.
Ĵus aperis arĝenta 100-Stela monero por la honoro de René de Saussure.
Pliajn informojn: esperanto@chello.at

sudanglo (User's profile) September 6, 2018, 1:14:39 PM

Turfalko, mi tre admiras vian entreprenemon, kaj mi tre esperas ke vi fine re-ricevos vian investitan kapitalon per vendoj al kolektantoj de kuriozaĵoj.

Sed oni apenaŭ povas taksi la 'moneron' kiel monon.

Se ĝi estus tia oni devus povi ŝangi 100 de la jam ekzistantaj Stelo-moneroj kontraŭ ĝi, same kiel oni povas ricevi 1-Eŭron kontraŭ 100 x 1-cendoj. Kaj mi iom dubas ke vi pretus akcepti manplenon da plasto por unco da arĝento.

Cetere, la problemo pri la Stelo kiel monunuo, estas ke ĝia valoro estas tute arbitra. Mankas firma bazo, kaj tra ĝia tuta historio tiel estis.

Aliflanke la valoro de la Spesmilo rilate aliajn monojn ĉiam certis - ekde ties naskiĝo kaj daŭre estonte.

Okazis en multaj landoj ke la nominala valoro de iu monero superis ties enhavo de arĝento

Sed por Esperantujo mi nur vidas unu rimedon por certigi la internacian valoron de la 100 Steloj, kaj tio estas rilatigi ties valoron al la Spesmilo (kies internacia valoro estas konata) kaj garantii interŝangojn kun aliaj monoj laŭ tiu kurzo.

Tiu lasta principo implicas ne nur vendon sed ankaŭ re-aĉeton laŭ tiu kurzo

Se oni fiksus la kurzon je 1 Stelo = 1 Spesdeko (do 100 Steloj = 1 Spesmilo), ĉu vi povus rehavi vian kapitalon?

Davet1986 (User's profile) September 8, 2018, 3:56:15 AM

Recognition of the coin to recognize the return of Speso, Spesvino, Espesco may be the only way.

Baccarat Online

Slot Online

Back to the top