Al la enhavo

Demando ene de ke-frazo

de Oportet, 2018-septembro-11

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2018-septembro-24 05:17:29

Metsis:Kien oni metas komon? Antaŭ "pri", post "pri" aŭ pliprefere forlasas ĝin? Mia denaskolingva orelo volas havi komon ie, ĉar la frazo havas du propoziciojn kun apartaj subjektoj.
A) Kion ŝi diris pri, kiam la trajno alvenis al Parizo?
B) Kion ŝi diris pri [tio | la horo | la momento], kiam la trajno alvenis al Parizo?

Ĉar la propozicio A estas neniu ol mallongigo de B, kaj ĉar regule oni skribas komon antaŭ subordigitan frazon (ĉu demanda, ĉu eldira), la komo eniĝas inter "pri" kaj "kiam".

thyrolf (Montri la profilon) 2018-septembro-24 08:21:01

Kion ŝi diras pri kiam la trajno alvenis en Parizo ?
?

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-24 10:51:33

Mi kreis novan fadenon pri komo.

amigueo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 16:16:07

What kind of person do you think I am?

Vi opinias min kia homo? aŭ Kia persono min opinias vi? aŭ Kia persono vi opinias min?
Viaopinie min kia homo? aŭ Kia homo viaopinie min?

Laŭ vi, mi kias homo?
Laŭvie min kia homo?

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-02 12:26:16

amigueo:
Vi opinias min kia homo?
Viaopinie min kia homo?
Laŭ vi, mi kias homo?
Laŭvie min kia homo?
Mi preferas, ke oni metas la demandovorton kiel eble plej antaŭe en la frazo. Alie ekz "kia" ene en la frazo povas esti komprenita kiel subjunkcio.

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-10 15:36:25

Metsis:
Mi preferas, ke oni metas la demandovorton kiel eble plej antaŭe en la frazo. Alie ekz "kia" ene en la frazo povas esti komprenita kiel subjunkcio.
Kiam oni konstruas frazon postpripense, oni povas meti "kia" frazkomence, sed kiam oni konstruas frazon spontane,

oni ne scias en kiu momento oni decidos ke la frazo estos demanda, insulta, orda, sugesta ktp. tio estas mistero jen por la parolanto, jen por la aŭskultanto. do, kial trudi ordon tiurilate?

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-10 15:45:11

vi pravas, ke la ki-vorto demanda ene de la frazo povas konfuzi la leganton, kvankam estas klara la aŭskultanton,

pro tio la skriba lingvo povus trovi vorteton aŭ afikson por klarigi:

" tion ne scias kikiu?


KIKI- estas intensigo de KI-, por klarigi demandsencon.

Reen al la supro