Al la enhavo

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 2018-septembro-13

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-24 16:59:25

sergejm:hunda vivo - malbona vivo
Jes. Ankaŭ en la pola.

abc_vz (Montri la profilon) 2018-septembro-24 17:18:30

sergejm:hunda vivo - malbona vivo
Mi opinias, ke pli ĝuste:
hundeca vivo - malbona vivo

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-24 18:55:17

@sergejm:

Pli ĝuste: malnobla vivo. En la pola, evidente. Kaj ruse ne?

@abc_vz:

Pli bone: hundeska vivo. "Malbona" havas tro larĝan signifon. Ĉu ne?

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-24 19:29:42

Donu al hundo la fingron kaj ĝi mordos la manon

Donu al hundo la fingron kaj ĝi mordos la manon – tiel ni parolas pri akirema, avida homo al kiu ni donas tiom kiom ni povas aŭ volas sed li postulas aŭ prenas pli multe.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-24 19:31:56

Kiam hundo manĝas, ne bojas

Kiam hundo manĝas, ne bojas – tiel ni parolas al homo kiu ne interesiĝas pri konkreta farata afero (ekz. laboro) sed interesiĝas pri iu de ĉirkaŭo.

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-25 19:27:29

hunda flaro

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-25 20:25:07

sergejm:hunda flaro
Pli ĝuste: Hunda flarsenso, ĉu ne? En la pola oni tiel diras pri persono havanta bonan flarsenson.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-26 08:17:45

Pendigi sur iu hundojn

Pendigi sur iu hundojn – diri malbone pri iu, kalumnii.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-26 08:19:44

Ŝati iun kiel hundoj almozulon sur mallarĝa strato

Ŝati iun kiel hundoj almozulon sur mallarĝa strato – kiam ni ne volas diri rekte ke ni ne ŝatas, ne toleras iun.

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-26 18:52:45

Ŝati kiel hundo la bastonon.

Reen al la supro