Al la enhavo

Nova apon por lerni lingvoj

de cambaughn, 2018-septembro-16

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

cambaughn (Montri la profilon) 2018-septembro-16 00:26:40

Saluton!

Mi ne estas kontenta kun la apojn kiujn ekzistas nuntempe por lerni lingvojn (Duolingo, Babel, ktp), do mia teamo teamo konstruiĝas ion pli bonan.

Se vi interesas sekvi nian progreson kaj uzi la aperon tuj kiam ĝi estas disponebla, aliĝu por nia informilo ĉe: https://snacklang.com/

Mi vere volas subteni Esperantajn lernantojn sur la programo, kaj mi esperas, ke vi ŝatos ĝin.

Por nun, kio estas via plej granda problemo kiam vi lernas novajn lingvojn?

novatago (Montri la profilon) 2018-septembro-17 14:19:36

Ĉu vi ne ŝatas Duolingon? Sur kia sistemo aŭ kiuj esploroj baziĝas via sistemo?

Ĝis, Novatago.

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-septembro-17 18:40:13

Saluton, Cameron Baughn.
Mi donos nun, post streko, lingve korektigitan version de via afiŝo per Esperanto.
Nature, aliaj versioj de via afiŝo estus ankaŭ bonaj. Baze, mi intencas eviti klarajn kaj tipajn erarojn, por ke via afiŝo aperu per akceptebla Esperanto. Vi povas ankaŭ peti helpon al Nova Tago, bona stilisto de ortodoksa Esperanto.
Rememoru ke oni facile povas korektigi la proprajn mesaĝojn ĉe Lernu!, per la butono "Redakti".
Kaj mi profitas ĉi tiun mesaĝon ankaŭ por respondi vian ĵusan demandon.
Mia plej granda problemo kiam mi lernas novajn lingvojn estas la manko da mono por aĉeti lernilojn.
Amike (jen mia nomo en la hispana lingvo) Alejandro Javier Casanova Domingo.
Elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

----------

Saluton!

Mi ne estas kontenta kun la aplikaĵoj kiuj ekzistas nuntempe por lerni lingvojn (Duolingo, Babel, kaj tiel plu), do mia teamo konstruas ion pli bona.

Se al vi interesas sekvi nian progreson kaj uzi la aplikaĵon tuj kiam ĝi estos disponebla, aliĝu por nia informilo ĉe: https://snacklang.com/

Mi vere volas subteni Esperantajn lernantojn per la programo, kaj mi esperas, ke vi ŝatos ĝin.

Kaj, en la nuna situacio, kiu estas via plej granda problemo kiam vi lernas novajn lingvojn?

Reen al la supro