Al la enhavo

Kiel kreski intereso en asocianoj?

de walfino, 2018-septembro-22

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

walfino (Montri la profilon) 2018-septembro-22 03:22:08

Por kelkaj jaroj ni restartigis nian Asocion en Singapuro. Jes, nia WhatsApp grupo kreskas iomete pli kaj pli, sed la intereso de novaj partoprenantoj ofte malvarmiĝas post kelkaj monatoj kaj ili iĝas malpli aktiva. Ankaŭ unu problemo estas ke mi kaj la aliaj 2 fondistoj estas ĝenerale okupata do ofte ni nur renkontiĝas kiam eksterlandaj Esperantistoj vizitas nin.

Antaŭe ĉi jare mi renkontis kelkajn Esperantistojn en Armenio kaj ili diris ke ĝi estas ankaŭ problemo por ili - ĉefe, junuloj ĉesas havi intereson en Esperanton kaj ĝi estas pli kaj pli malfacila interesigi novajn partoprenantojn pri Esperanto.

Kiel vi kreskigi la intereson de viaj asocianoj?
Kia agado ofte estas pli populara?
Kiel kuraĝigi la komencantojn paroli inter ili mem Esperante?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-23 09:16:47

Estas grave, ke nova membro ekzakte sciu, kial li eklernis esperanton kaj ke la asocio kaj li interkonsentu pri tio. Kiu estas lia celo? Tio povas esti renkontoj, vojaĝoj, poezio, verkado, teatro, lingvo, kanzonoj, ktp. Gravas, ke ĉiuj sciu pri tiu celo kaj priskribu kune eblan programon por atingi tiun celon. La programo ne estu deviga, sed tia programo ebligas vidi pli klare la estontecon. Elektu kune la celon de la unua jaro kaj, eventuale, celetojn pri post kelkaj monatoj.

Ekzemple, se lia celo estas vojaĝi en la lando X, li povas programi partoprenon al E-renkonto en tiu lando dum la venonta somero, kaj post tri monatoj ekhavi korespondanton aŭ informiĝi kaj verki tekston pri la lando X.

Aŭ se lia celo estas verkado, la programo povas esti aperigi teksteton en E-revuo...

La rolo de aliaj asocianoj estas helpi lin atingi siajn celojn (pri administraj klopodoj aŭ pri lingvo, en la ĵusaj ekzemploj), kaj poste agnoski tion kune kun la sukcesinto (okaze de festeto, ekz.). Tiel li ne estos lerninta la lingvon vane.

bobwedwick (Montri la profilon) 2018-septembro-23 19:36:31

Espere estas simpla solvo, sed bedaŭrinde ĝi ne ekzistas.
Mi certas ke estas multaj esperantistoj en mia urbo kun miliono da uloj.
En mia urbo estas asocio ke renkontiĝas monate. Anoj estas la organizisto, ŝia edzo, du virinoj, kaj mi.
Ni trinkas kafon kaj 'krokodilas'. Kio estas la celo? Ili estas amikinda, sed.............

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-23 20:33:10

Vi bedaŭras, ke vi ne konas aliajn esperantistojn de via urbo. Mi guglis "esperanto" + la nomo de la urbo en via profilo kaj tuj vidis, ke ekzistas grupo de duo-lingvo-anoj. Eble vi jam konas ĝin? Se ne kial ne kontakti ilin?

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-24 06:25:25

Altebrilas:Estas grave, ke nova membro ekzakte sciu, kial li eklernis esperanton kaj...
+1

Tro multaj asocioj ekzistas por si mem, ne por siaj membroj.

walfino (Montri la profilon) 2018-septembro-30 15:05:44

bobwedwick:Espere estas simpla solvo, sed bedaŭrinde ĝi ne ekzistas.
Mi certas ke estas multaj esperantistoj en mia urbo kun miliono da uloj.
En mia urbo estas asocio ke renkontiĝas monate. Anoj estas la organizisto, ŝia edzo, du virinoj, kaj mi.
Ni trinkas kafon kaj 'krokodilas'. Kio estas la celo? Ili estas amikinda, sed.............
Kvankam ni ne krokodilas multe, sed estas ke ĝenerale la samaj 3 homoj renkontiĝos la novaj vizitantoj (ekzemple fremlandaj vojaĝantoj) (fakte ofte estas nur 2 - 1 estas en Germanio por la ĉefa parto de la jaro). Kaj novaj partoprenantoj de nia lando ofte perdas ilian intereson aŭ ne estas libera, ktp.

Do via asocio estas jam en pli bona situacio ol ni, ĉar vi havas regulan kunvenon. Mi pensas ke eĉ se oni krokodilas pri Esperanto tio estas bona komenco.

bobwedwick (Montri la profilon) 2018-oktobro-01 08:52:52

Altebrilas:Vi bedaŭras, ke vi ne konas aliajn esperantistojn de via urbo. Mi guglis "esperanto" + la nomo de la urbo en via profilo kaj tuj vidis, ke ekzistas grupo de duo-lingvo-anoj. Eble vi jam konas ĝin? Se ne kial ne kontakti ilin?
Tio estas la grupo ke mi priparolas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-01 09:08:44

Sur la foto de la grupo estas naŭ entuziasmaj esperantistoj. Vi parolis pri kvin. Ĉu la kvar aliaj kabeis? Kial? Ĉu vi demandis al ili?

Reen al la supro