Al la enhavo

Esperanto estas utopio

de nikolik, 2018-oktobro-15

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

nikolik (Montri la profilon) 2018-oktobro-15 14:40:34

Esperanto estas utopio ĉar internacia lingvo estas ĉiam lingvo de fortaj kaj grandaj ŝtatoj (Usono, Britio, Francio, Germanio). Esperanto ne estas oficiala lingvo en ĉiam ŝtatoj. Nun sur Esperanto povas paroli nur 2,5 milionoj personoj. Sur Esperanto povas paroli tre malmulte personoj. Esperanto ne povos fariĝi internacian lingvon

Mi startis lerni Esperanto septembre. Mi eble faris eraroj

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-15 15:28:22

Ĉu tio estas via maldeziro ĉu bedaŭro?

nikolik (Montri la profilon) 2018-oktobro-15 16:55:41

StefKo:Ĉu tio estas via maldeziro ĉu bedaŭro?
tio estas miaj pensoj

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-15 20:01:38

nikolik:
StefKo:Ĉu tio estas via maldeziro ĉu bedaŭro?
tio estas miaj pensoj
El via eldiro mi konjektas ke vi ĉesos lerni Esperanton. Ĉu jes?
Ĉu vi povas diri kio mallogas vin de Esperanto (escepte de tio eldirita)?

Ksiwar (Montri la profilon) 2018-oktobro-15 22:00:20

Nikolik, versxajne, vi pravas. Sed, laux mia opinio, Esperanto havas ĉiujn ŝancojn fariĝi en veran internacian lingvon. Du aferoj staras en la vojo al tio. La unua estas la fakto ke tre malmultaj homoj scias pri Esperanto. La dua estas ke homoj estas tro mallaborema por lerni alian lingvon. Serioze, mi provis disvastigi tiun lingvon inter miaj geamikoj, kaj vi scias, kio okazis? Nenio! Neniu volis lerni ecx pri esperantistoj... Cxiuokaze, gxi estas ne tre simpla - lerni ion novan...

gbblegnica (Montri la profilon) 2018-oktobro-20 01:36:03

Ĉi tie, en Sudameriko la vera "universala lingvo" estas la hispana. Ankaŭ mi pensas , ke Esperanto estas "utopio", (almenaŭ ĉi tie) ĉar ĉiuj parolas la saman lingvon preskaŭ en tuta kontinento. Sed por mi estas agrabla hobio.

Saluton

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 05:44:20

Esperanto estas vere utopio
En ĉinujo esperanto estis konata de neniuj miaj amikoj antaŭ mi eklernis ĝin.
ili ne komprenas kial mi lernas ĝin anstatanŭ aliaj naturajn lingvojn
ili ne komprenas kial ekzistas planlingvoj kiel esperanto ,ido ktp
ili ne komprenas por kio post lerni ĝin se estas malmultaj personoj uzi ĝin.
ili eĉ ne komprenas kial lerni lingvojn !

Bedaŭrinde ili verŝajne estas ĝusta.
tial esperanto estas utopio.
Mi mem ne povas respondi tiujn demandojn, sed mi nur ŝatas lerni esperanton kaj volas ekkoni ion ajn pri lingvoj
kaj la ekstermondon per aliaj lingvoj kiel ponto.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 16:40:09

Utopio signifas 'loko, kiu ne estas'. Kaj jes, Esperanto estas senloka lingvo.
Estas sukcesaj konstruitaj lingvoj, sed ili havas lokon:
Ivrito en Izraelo
Bukmolo en Norvegio
Indonezia lingvo en Indonezio.

FrancescoContu (Montri la profilon) 2018-decembro-20 14:09:43

La vorto "utopio" estas literatura citaĵo (aŭ, tre ofte, mis-citaĵo). Laŭ mia opinio, ĝia kutima uzado ofte esprimas ĝenon pro novaj ideoj, kiujn oni devas laciĝe kompreni, pridiskuti, kaj pri kiuj oni devas kontraŭvole alpreni pozicion.
Kompreneble, tio ne estas via kazo.
Aliflanke, vi pripensu: ĉiu novaĵo, dum homara historio, estis unufoje "utopio".
Longan vivon al ĉiuj neeblaj utopioj: voĉdonrajto al la virinoj, homo sur la luno, paco inter la eŭropaj popoloj, ktp.
La punkto, kara Nikolik, ne estas ĉu Esperanto estas - aŭ ne estas - "utopio". Pri tio jam parolas la faktoj: ĝi eksistas kaj funkcias ekde cent kaj plu jaroj. Iom da homoj parolas ĝin ĉiutage, multe da aliaj studas ĝin aŭ diskutas pri ĝi en multe da malsamaj situacioj tra la tuta mondo.
La punkto estas: kion oni opinias pri ĝi? Kion vi opinias pri ĝi?
Ĉu, laŭ via opinio, ĝi povus helpi homaran interkomprenon kaj defendon de homaj rajtoj?
Se via respondo estas "jes", do... ni havas komunan "utopion"!

Reen al la supro