Al la enhavo

Kial mi lernas Esperanton?

de prostof, 2018-oktobro-22

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-06 18:19:12

Bela paradokso! Kaj nekredeble, ke la 韓非子 estis verkita en la tria jarcento antaŭ nia erao.

Jen moderna vidpunkto pri la sama paradokso, kun esperantaj kaj ĉinaj subtitoloj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-07 09:17:40

呼格吉勒图:
Altebrilas:
La rezulto estas hazarda, sed tio, kio certas, estas ke li plifortigus la malpli efikan armilon. Tial ni havas hodiaŭ atombombojn kaj betonajn kontraŭatomajn ŝirmilojn.
la ĵetlancoj venditaj de li, kiuj povas penetre rompi ĈIUJN ŝildojn tutmonde, kaj la ŝildoj venditaj de li, kiuj povas kontraŭstari ĈIUJN ĵetlancojn tutmonde. Kiu el la du estas pli efika ? Kiu el la du estas malpli efika?
Tio estas paradokso aŭ memkontraŭdiro !
Estas paradokso nur en la teorio. En la reala mondo, kiu ne estas frostita sed kiu evoluas, tio estigas kurado al armiloj: fabriki ŝildojn, kiuj protektas kontraŭ ĉiuj ekzistantaj ĵetlancoj, kaj POSTE fabriki ĵetlancojn, kiuj rompas ĉiujn ŝildojn, kaj POSTE ktp...

Oni nur povas konstati, ke ĉiaj armiloj estas pli kaj pli efikaj.

Tiu ŝajna paradokso ekzistas ankaŭ en elektroniko; tiel oni faras oscililojn aŭ logikaj cirkvitojn, kiu alternative diras Vere, False, Vere, ktp.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-07 09:24:09

nornen:Kara 高光 (altebrilas),
...
La karaktero火 estas legata 訓読み-e kiel “hi, bi, ho”, kaj 音読み-e kiel “KA”.
Kial aligatori (aŭ kaimani, koncerne mi) ? Kial ne skribi:
La karaktero火 estas legata japanece kiel “hi, bi, ho”, kaj ĉinece kiel “KA”.
?
Tio estus pli komprenebla por la plejparto el ni.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-07 09:46:55

nornen:
- - - -

Studante la legadojn en la japana, oni ofte uzas hiraganaojn (ひらがな) por indiki kun'jomioj kaj katakanaojn (カタカナ) por indiki on'jomioj. Ĉar en Esperanto tiu distingo ne eblas, mi uzas minusklojn por kun'jomio kaj majusklojn por on'jomio.
Laŭ tio, kion mi scias la Katakanaoj estas silaba alfabeto uzata por skribi fremdajn nomojn, la Hiraganaoj estas ekvivalenta silaba alfabeto por gramatikaĵoj, kaj la Kanĝioj signaro por la ceteraj vortoj. Tiu divido estas interesa, ĉar ĝi klare montras, ke ĉiu lingvo enhavas tri partojn: komunaj vortoj, gramatikaĵoj kaj propraj nomoj.

En Esperanto, tiuj tri kategorioj karakteriĝas tiel:
- Komunaj vortoj: estas la radikoj, al kiu oni povas aldoni afiksojn kaj terminaĵojn.
- Gramatikaĵoj: ĝenerale nevarieblaj kaj unusilabaj aŭ "aŭ"-finaj
- Propraj nomoj: Majuskle-komencaj kaj foje uzantaj neesperantajn literojn (Q, W, Ü, ktp...)

Estus konvene, ke tiuj partoj estu sendependaj, por paroli PRI lingvoj sen lerni la tutan vortaron, aŭ por lerni aparte gramatikon kaj vortaron.

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-07 22:49:27

Mi parolis pri la uzo de hiraganao kaj katakanao rilate al prononco de kanĝioj.
Ekzemple se vi serĉas 大 en vortaro, vi trovos la jenajn prononcojn:

タイ、タ、ダイ、ダ、おお、おお-きい、おお-いに

tai, ta, dai, da estas skribitaj katakanae por indiki onjomio.
oo, oo-kii, oo-ini estas skribataj hiraganae por indiki kunjomio.
Laŭ tio, kion mi scias la Katakanaoj estas silaba alfabeto uzata por skribi fremdajn nomojn, la Hiraganaoj estas ekvivalenta silaba alfabeto por gramatikaĵoj, kaj la Kanĝioj signaro por la ceteraj vortoj. Tiu divido estas interesa, ĉar ĝi klare montras, ke ĉiu lingvo enhavas tri partojn: komunaj vortoj, gramatikaĵoj kaj propraj nomoj.
Pli malpli. Ĉio skribata per kanĝioj ankaux povas esti skribata per hiraganaoj. Tio dependas de la verkisto, kaj ĉu la verko estas por infanoj, por plenkreskuloj, sciencistoj, ktp.
Ekzistas multe da vortoj, kiuj estas nek fremdaj nomoj nek gramatikaĵoj, kaj kutime ne estas skribataj per kanĝioj. Ekz とても (tre, tro, tute) ĝenerale kaj kutime estas skribata per hiragana kaj ne kiel 迚も.

Ekzemplo de la tri literaroj:

Son-Goku pripensas, kion ĝi manĝu:

クマはこのまえ食ったしなあ…トラでもでないかな…

La vortoj クマ (kuma = urso) kaj トラ (tora = tigro) estas skribataj katakanae (kaj ili ne estas fremdaj nomoj). Ĉe la verboformo 食っ (ku' = manĝ'), la verbradiko estas skribata kanĝie, kaj (kiel vi diris) la fleksio estas skribata hiraganae. La pluaj vortoj (は, この, まえ, た, しな, ktp) estas skribataj tute hiraganae, tamen ne estas kialo, kial ne skribi ekzemple この前 anstataux このまえ.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-08 09:33:14

Morico, bonvolu korekti vian mesaĝon (2018-oktobro-26 06:34:45), kiu aspektas spameca, kaj malhelpas la atingon de la fina mesaĝo de la fadeno!

Mi diras "spameca", ĉar kiam la forumoj aperis en interreto, la "cenzuristoj" (ne la moderantoj, sed uloj pagitaj por fuŝi neplaĉajn debatojn) kutime uzis plurekranajn bildegojn por malfaciligi la legadon de iuj fadenoj.

Antaŭdankon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-08 09:41:18

nornen:Mi parolis pri la uzo de hiraganao kaj katakanao rilate al prononco de kanĝioj.
Ekzemple se vi serĉas 大 en vortaro, vi trovos la jenajn prononcojn:

タイ、タ、ダイ、ダ、おお、おお-きい、おお-いに

tai, ta, dai, da estas skribitaj katakanae por indiki onjomio.
oo, oo-kii, oo-ini estas skribataj hiraganae por indiki kunjomio.

...
Ekzistas multe da vortoj, kiuj estas nek fremdaj nomoj nek gramatikaĵoj, kaj kutime ne estas skribataj per kanĝioj. Ekz とても (tre, tro, tute) ĝenerale kaj kutime estas skribata per hiragana kaj ne kiel 迚も.

Ekzemplo de la tri literaroj:

Son-Goku pripensas, kion ĝi manĝu:

クマはこのまえ食ったしなあ…トラでもでないかな…

La vortoj クマ (kuma = urso) kaj トラ (tora = tigro) estas skribataj katakanae (kaj ili ne estas fremdaj nomoj). Ĉe la verboformo 食っ (ku' = manĝ'), la verbradiko estas skribata kanĝie, kaj (kiel vi diris) la fleksio estas skribata hiraganae. La pluaj vortoj (はまえ, この, まえ, た, しな, ktp) estas skribataj tute hiraganae, tamen ne estas kialo, kial ne skribi ekzemple この前 anstataux この.
Mi tute komprenas, ke oni bezonas du skribmanierojn por indiki japana aŭ ĉina (mandarena?) prononco. La vortaroj uzas na katakana kaj hiragana, vi mem uzas majusklojn kaj minusklojn.

Por mi, tro, tre, tute estas gramatikaĵoj, kvankamla "tut" estas terminebla (terminaĵ-igebla) radiko. Estas gramatikaj abstraktaj adverboj. Pri la afiksoj, tio dependas: iuj, kiel ino estas kvazaŭ radiko, aliaj, kiel "mal" estas vere gramatikaj.

Ĉu temas pri la propra nomo de la urso, aŭ la vorto kiu tutsimple signifas "urso"? Ĉu ĝi estas skribata katakane por personigi la urson? (En la franca, oni povus aldoni majusklon al la nomo ĝuste pro tio: "le Corbeau et le Renard" (La Korvo kaj la Vulpo, fabelo de Jean de La Fontaine).

nornen (Montri la profilon) 2018-novembro-08 15:13:34

Kara altebrilas,
Ĉu temas pri la propra nomo de la urso, aŭ la vorto kiu tutsimple signifas "urso"? Ĉu ĝi estas skribata katakane por personigi la urson?
Tute ne. Temas pri la vorto tutsimple signifanta “urso”. La urso ne estas personigata. Son Goku nur pensas “Mi Ĵus manĝis urson... Kial ne tigron (mi manĝu)?”

Bestoj kaj plantoj ofte estas skribataj katakanae. Vidu la subajn ekzemplojn:

- - - -

El Fundamenta Ekzercaro:
バラは花でハトは鳥である。
Rozo estas birdo kaj kolombo estas besto.

Rozo (バラ) kaj kolombo (ハト) skribatas katakanae, dum floro (花) kaj birdo (鳥) skribatas kanĝie. Ne estas rezono, kial ne skribi ekz 鳩 anstataux ハト.

- - - -

El Tatoeba:
彼らは、とうもろこしやジャガイモ、動物の肉を食べて生活している。
Ili vivas (estas vivantaj) manĝante maizon, terpomojn kaj bestviandon.

Substantivoj (名詞, meiŝi):
彼ら (ili) kanĝi-hiraganae. Tio estas pronomo (代名詞, daimeiŝi), sed en la japana gramatiko pronomoj estas subspeco de substantivo.
とうもろこし (maizo) hiraganae (kanĝie: 玉蜀黍)
ジャガイモ (terpomo) katakanae (kanĝie: じゃが芋)
動物 (besto) kanĝie
肉 (viando) kanĝie

Verboj (動詞, douŝi):
食べ (manĝi) radiko kanĝie, fleksio hiraganae
生活し (vivi). Tiu estas kunmetaĵo el substantivo 生活 kaj verbo する. La substantiva parto skribatas kanĝie, kaj la verba fleksia parto hiraganae.
いる (esti) radiko kaj fleksio hiraganae (kanĝie: 居る)

Helpvortoj (助詞, ĝoŝi):
は、や、の、を、て: ĉiuj hiraganae

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2018-novembro-09 03:31:57

Altebrilas:
Estas paradokso nur en la teorio. En la reala mondo, kiu ne estas frostita sed kiu evoluas, tio estigas kurado al armiloj: fabriki ŝildojn, kiuj protektas kontraŭ ĉiuj ekzistantaj ĵetlancoj, kaj POSTE fabriki ĵetlancojn, kiuj rompas ĉiujn ŝildojn, kaj POSTE ktp...

Oni nur povas konstati, ke ĉiaj armiloj estas pli kaj pli efikaj.

Tiu ŝajna paradokso ekzistas ankaŭ en elektroniko; tiel oni faras oscililojn aŭ logikaj cirkvitojn, kiu alternative diras Vere, False, Vere, ktp.
En la ĉina, la "paradokso" kaj la "kontraŭdiri" estas "矛盾“ dum "矛" estas ĵetlanco kaj "盾" estas ŝildo . Do en la ĉina "kontraŭdiri" estas " ĵetlanco-ŝildo" ,ekzakte veninte el la fabelo kiun mi menciis. En la ĉina ,multaj vortoj venis el tiaj antikvaj fabeloj. Do lernantoj kiuj lernas la ĉinan, ofte ne povas diveni la signifon rekte per laŭvorta signifo de ĉiu aparta vorto (karaktero).

DogGamer (Montri la profilon) 2018-novembro-13 19:39:14

Mi lernas Esperanton, ĉar je amas specialaj lingvoj. Mi faras un kurso de esperanto en la lernojo por la aliaj studentojn. Estas pli bona.
Ĝis!

Reen al la supro