Al la enhavo

Mi ne rajtis verki prijuĝon en Esperanto ĉe Amazon

de Holli, 2018-oktobro-30

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Holli (Montri la profilon) 2018-oktobro-30 17:48:46

Mi ĵus aĉetis esperantan libron ĉe Amazon kaj pensis, ke tiu estus leginda por aliaj esperantistoj. Do mi verkis prijuĝon, kompreneble en Esperanto, sed Amazon ne publicis ĝin. Anstataŭe ili sendis retpoŝton al mi kaj diris, ke mia prijuĝo pekus kontraŭ la direktivojn de Amazon. Tiu estas ridinda. Ĉu mi rajtas verki prijuĝon en la germana? Jes. En la angla? Jes. En la franca? Verŝajne ankaŭ jes. Libro skribita en Esperanto estas nature interesa por homoj, kiuj parolas Esperanton. Do, Amazon volonte vendas librojn en fremdajn lingvojn, sed ne akceptas prijuĝojn pri tiuj en la sama lingvo. Estas tre bedaŭrinda afero. Ĉu vi havas similajn spertojn?

opajpoaj (Montri la profilon) 2018-oktobro-31 21:13:46

Ĉu ŝerce ou ne ?
Esperanto timigas.
En sia lasta ĝisdatigo, Mozila Fajrovulpo proponis paĝon en dudeko da lingvoj, sed ne en la esperanta. Tamen oni ĝin proponis en interlingvao !
Ĉu ŝerce ou ne ?
Esperanto timigas.
Ĝi pluigu !

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-novembro-04 17:42:29

Diskreta kaj kielkutima fiago de iu oponanto de nia lingvo.

Reen al la supro