Al la enhavo

Ĉu la 11-a regul'o de la strek'et'oj de la Fundament'a gramatik'o estas bon'a por la dis'kon'ig'o de Esperanto kaj por Lernu.net?

de morico, 2018-novembro-17

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-23 22:23:10

Interna strukturo de la Ĉina lingvo kaj de Esperanto laŭ Pjer Buvje (Pierre Bouvier)

"Mi prezentis Esperanton al lingvisto, kiu instruas la ĉinan lingvon, post momento ŝi konsentis, ke fakte Esperanto konstruas kunmetitajn vortojn proksimume same kiel la ĉina, sed ŝi diris : « Tamen en kunmetita vorto vi aldonas ekzemple la finaĵon o, por
determini la substantivon !»

Subite, mi memoris kaj precizigis al ŝi, ke por Zamenhof la finaĵoj estas memstaraj vortoj. Tuje ŝi konkludis : « Se finaĵoj estas taksitaj kiel vortoj, tiam via lingvo funkcias fakte same kiel la nia laŭ la principo : « La determinanta (vorto) antaŭas la determinatan (vorton) ». Ĉiuj konas la internan ideon de Esperanto, ni malkovrigu ĝian internan strukturon".

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-23 22:47:55

"LA LINGVO ESTA KOMBINO DE BAZAJ NEREDUKTEBLAJ UNUAĴOJ". (P.JANTON)

El la ĉi supra teksto de Zamenhof, Andre Cherpillod [Ŝerpijo], eks-membro de la Akademio de Esperanto, diras en "La intima naturo de Esperanto", artikolo aperinta en la revuo Esperanto de Majo 2009, n-ro 1225, paĝojn 103-105:
1 " Derivado ne ekzistas en Esperanto.[...] La natura funkciado de la lingvo estas neŝajna derivado, sed kunmetado.
2 Afiksoj estas vortoj.
3 Finaĵoj estas vortoj.
4 La nepra senŝanĝeco de ĉiuj Esperantaj vortoj montras klare, ke Esperanto ne apartenas al la hind-eŭropaj lingvoj.
5 Se konsideri la ĉi antaŭan faktojn kaj la zamenhofan deklaron, Esperanto estas pli proksima al la izola tipo ol al la aglutina tipo, ĉar ĝi konsistas el kunmetaĵoj de perfekte senŝanĝaj vortoj, ekzakte kiel en la izolaj lingvoj".

Por ne fuŝi la Fundamentan regulon, oni devas kompreni, ke Zamenhof uzis la vorton : vorto, sed hodiaŭ, danke al laboro de lingvistoj, li uzus la vorton : monemo, sen precizigi leksemo aŭ morfemo, ĉar por li ĉiuj ricevas sencon".

Vidu la komenton de P. Janton : « Tiu gravega teksto montras ke Zamenhof elpensis sian lingvon kiel kombinon de bazaj neredukteblaj unuaĵoj, en kiujn li enigis nenian gradigon »

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-23 22:55:29

ANALIZI KUNLIGITAN VORTON DE DEKSTRE-MALDEKSTREN

Pjer Buvje:
"Oni povas kompreni la 11an regulon tiele :
- la determinanto antaŭas la determinaton, ĉiam en kunmetado la maldekstraj monemoj precizigas la sekvantajn monemojn,
- alidirite se oni legas frazon kaj ties vortojn de maldekstre-dekstren,
- oni komprenas, t. e. kunligitan vorton oni analizas, de dekstre"-maldekstren. La fundamenta monemo estas la lasta."

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-24 08:10:57

Esperanto estas konstruita kiel aglutina aŭ izola lingvo"

En la komenco de la lingvo, Zamenhof skribis precipe al kleraj loĝantoj de Eŭropo kiuj estis la plej potencaj kaj influaj. Li ne volis insisti pri la neflekseblo de la vortetoj aŭ morfemoj.

Hodiaŭ, la situo estas malsimila. Ĉinio estas la unua lando por la eksportoj. Multe da Okcidentanoj lernas la ĉinan.
Precipe la "izolantaj lingvoj" estas parolataj fare de 25% de la monda loĝantaro (ĉina, vjetnama, taja, birma, tibeta ktp).

Por pli rapide antaŭeniri pri Esperanto, oni devas bone kompreni la 11-an regulon de la Fundamenta gramatiko (en 16 reguloj).
Legu la tekston de Pjer Buvje [PDF] Ĉu Esperanto estas Fundamente facila - ILEI www.ilei.info/dok/Eo_simpla.pdf/

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-24 09:17:37

"LA DETERMINANTO ANTAŬAS LA DETERMINATON" (aŭ ĉefan vorton). Tio estas ankaŭ la plej ofta ordo de la vortoj.
Ne nur en la frazoj: la artikolo, la nombroj, la posesivoj (mia...), la adjektivoj estas antaŭ la nomoj, la vorto "ne" estas antaŭ la vorto kiu iĝas negativa, la adverboj estas antaŭ la verboj; sed ankaŭ en la kunmetitaj vortoj.

Tamen, kiel la ordo de la vortoj estas malsimila laŭ la lingvoj, tiuj vortoj estas markitaj fare de la finaĵoj -o, -a, -i kaj aliaj, -e, aŭ estas proksimume 170 vortetoj, kies la klaso povas esti rapide konata : 11 finaĵoj, 6 particip-sufiksoj, 1 artikolo, 9 pronomoj, 7 prefiksoj, 24 sufiksoj, 12 numeraloj, 15 “aŭ-vortoj”,
33 “tabelvortoj”, 61 aliaj elementoj (18 unusilab'adverboj, 32 prepozicioj, 11 ligvortoj).

Do, la ordo de kelkaj vortoj povas esti malsimila laŭ la naskiĝ-lingvoj de la esperantistoj, kaj laŭ la naturo kaj la stilo de la verkoj. La finaĵo de la akuzativo, -n, permesas bone mal'konfuzigi la subjekton kaj la objekton. Do la frazo estas komprenebla.


La listo de ĉi tiuj (gramatikaj) vortetoj estas en la Grupo 1 de la Baza Radikaro oficiala de la Akademio de Esperanto
http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/...

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-24 09:25:52

http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/...

GRUPO 1
(179 elementoj).

11 finaĵoj: -o, -a, j, -e, -n,
-i, -as, -is, -os, -us, -u.
6 particip-sufiksoj: -ant-, -int-, -ont-,
-at-, -it-, -ot-.
9 pronomoj: mi — li, ŝi, ĝi — vi, ni ili; oni; si.
7 prefiksoj: bo-, ĉef-1), dis-, ek-, ge-, mal-, re-.
24 sufiksoj:
14 substantivaj: -.
-ido, -ilo, -ino, -isto, -ismo,
-ujo, -ulo.
5 adjektivaj: -ebla, -ema, -inda,
-obla, -ona.
3 verbaj: -adi, -igi, -iĝi.
2 indiferentaj: -eg-, -et-.
1 varia: -um-.
12 numeraloj: unu, du, tri kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek; cent, mil.
15 “aŭ-vortoj”: almenaŭ, ambaŭ, ankaŭ, ankoraŭ, anstataŭ, antaŭ,
apenaŭ, baldaŭ, ĉirkaŭ, hieraŭ, hodiaŭ, kontraŭ,
kvazaŭ, morgaŭ, preskaŭ.
33 “tabelvortoj”:
kio kiu kies kia kiam kie kial kiel kiom
tio tiu tia tiam tie tial tiel tiom
io iu ia iam ie iom
ĉio ĉiu ĉia ĉiam ĉie
nenio neniu nenia neniam nenie
62 aliaj elementoj: ajn, al, aŭ, ĉar, ĉe, ĉi, ĉu, da, de, do, dum, eĉ, el, en, for, ĝis, ha!, ho!, ja, jam, je, jen, jes, ĵus, kaj, ke, krom, kun, la, laŭ, mem, ne, nek, nu, nun, nur, ol, per, plej, pli, plu, por, post, pri, pro, se, sed, sen, sub, sur, tra, trans, tre, tro, tuj.—apud, ekster, inter, kvankam, preter, super, tamen.

Kiam la finaĵoj, afiksoj kaj prepozicioj estas konataj, do oni ne plu bezonas de la streketoj, ekster la kunmetitaj vortoj kun tri elementoj aŭ pli, ĉar, inter ili, kelkaj ne estas klaraj por la komencantoj, kaj kelkfoje por aliaj lernantoj.

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-27 16:51:11

http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/...


La grupoj 2, 3 kaj 4, respektive enhavas 101, 121 kaj 151 radikojn. Kun la grupo 1, ili enhavas proksimume 550 elementojn kaj estas proksimume "Baza Esperanto". Ili permesas kompreni tiel bone kiel post la lernado de 2000 vortoj en la angla.

Vidu la artikolon "Comparative characteristics of English and Esperanto".(en la angla, la ĉina aŭ la franca).
http://www.sat-amikaro.org/spip.php?article810

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-27 17:26:50

http://www.sat-amikaro.org/spip.php?article810

"Vort'trezoro necesa por la kompreno de normala teksto [1] :
en angla ĝis 80-90% : 2000 vortoj ; ĝis 99% : 7000 vortoj ;
en Esperanto ĝis 80-90% : 500 vortoj + 50 elementoj ; ĝis 99% : 2000 vortoj.

Tempo necesa por trafi nivelon de lingvo komparebla al la nivelo de abituro [2] :
en la angla : 1500 horoj por franclingvano ; en Esperanto 150 horoj por franclingvano."


[1] "Fortoj de l’vivo", Vilho Setälä, finlanda lingvisto

[2] Profesoro Helmar Frank, directoro de la Instituto de Cibernetiko de Paderborn, Germanio.

morico (Montri la profilon) 2018-decembro-01 15:54:10

Kiam la leganto konas la liston de la 11 finaĵoj kaj de la proksimume 40 "afiksoj", do ĉi tiuj streketoj povas malaperi.
Kiam estas risko de miskompreno, la streketoj estas, laŭ mi, necesaj.

Dua argumento por streketoj estas montri la plej grandan mal'fermitan kaj mult'obl'ig'an konstruon de la vortoj en Esperanto, kontraŭe al la fermita kaj adicia konstruo de la vort'trezoro en la plimulto de la eŭropaj lingvoj. Ĉiufoje ke vi skribas aŭ diras vorton en Esperanto, vi povas ankaŭ pensi pri vortoj de la sama familio kun la sama radiko, pli facile se estas streketoj (ekz. mal'san'ul'ej'o).

Tria argumento estas la plej granda mal'ferm'aĵ'o al pli bona kompreno de la lingvo fare de la novaj esperantistoj kaj de la ne esperantistoj (99% de la loĝ'ant'aro aŭ plie).

Kvara argumento estas la plej granda mal'ferm'aĵ'o al la popoloj kiuj parolas lingvojn de tipo aglutina (turka, korea, japana, svahila ktp.) kaj de tipo izola (ĉina, vietnama, taja, birma, indonezia ktp.), ĉirkaŭe 50% de la monda loĝantaro. La ĉefa diferenco inter la du tipoj de lingvoj estas la skribo en kunmetitaj vortoj (aglutina tipo) aŭ apartigitaj vortoj (izola tipo).

Reen al la supro