Al la enhavo

Afganistan pardonu Rusj!

de Серёга, 2019-februaro-02

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-02 17:19:19

Nia militistar' sendia
Al vi veninta per razio
Detruis vian rajtan bazon
Al vi konstrui mem oazon.

Per morte frapa armil' fetiĉa
Perforte fari vin feliĉaj
Ni faris nur al vi militon.
Sendependec' ne estas pita.

Pardonu nin pro niaj fatoj,
Ni tutegale estu fratoj!
Ne juste prenis ni fusilan fust'.
Afganistan pardonu Rusj!

Kiam verdikis ni ne jure,
Pri pravec' ni komencis ĵuri.
Pli grave helpis nin provoko,
Ne ekis helpi via voko.

Turninte forton ni idole
Do falis sub regad' de dolo.
Super ni Korfavora Dio!
Allahu Akbar! Pardonas ĉiam!

Satiĝis kune ni per perdiĝoj,
Ni tial eĉ trans temp' paciĝu.
Ne daŭrus plu fiec' el buŝ'.
Afganistan pardonu Rusj!

Ho, vendis nin aŭtoritatoj,
Vin ankaŭ laŭ prioritato.
Mensogo naskos plu mensogon -
Esperu ni pri pli apoga.

Spite al ĉio ĉi niaj etnoj
Revas pri paco ĉiutempe
Ni malgraŭ ĉio ja ekzemple
Konkordon d' estontec' elektu.

Grandanimec' akuŝas ŝaton,
Ni tiu kaŭze estu fratoj!
En koroj plu ekludu blus'
Afganistan pardonu Rusj!

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-02 17:23:24

La himno de Afganistano
Plu filmeto de la himno de Afganistano

L' tero de Afganistano -
Ĝin fieras ĉiu afgano.
Paca tero, ter' de glavo -
Ĝiaj filoj estas bravaj

Tiu land' de ĉiu gento:
De beluĉoj, de uzbekoj,
De puŝtunoj kaj hazaroj,
De turkmenoj, guĝaratoj,

Kun ili araboj, taĝikoj,
Nuristananoj, pamiroj,
Kaj brahuoj, kizilbaŝoj,
Paŝaioj kaj aimakoj...

Kiel suno en alt' blua,
Ĉiam kor' de l' tero lumu
Ja en brusto de Azio -
Sekvu post Integra Dio!

Do ni diru, ni aklamu:
“Eterne Dio Granda!”
“Eterne Dio Granda!”
“Eterne Dio Granda!”

Серёга (Montri la profilon) 2023-februaro-05 11:29:09

Afganoj pardonu Rusion pro transito de usona kaj alia NATOa milita ŝarĝo trans Rusio por ili povus murdi vin. Mi sensere malamas tiujn niajn postenulojn, kiuj faris tiajn fiecojn. Afganoj pardonu nin!

auxro (Montri la profilon) 2023-marto-13 12:52:09

Ankaŭ pardonu rusion pro plurjara milito ĝi kondukis en via lando

Reen al la supro