Al la enhavo

Projekto Blanka Oro

de Cyrill, 2019-marto-13

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2019-marto-13 14:57:38

Saluton al ĉiuj!

Antaŭnelonge naskiĝis koncepto de projekto, kiu okaze de sukceso kapablos prezenti Esperanton al la mondo en tute noveca kaj alloga formo.

Ĉi tiu koncepto baziĝas sur kunlaboro inter Esperantistoj kaj rusia ensemblo "Beloe Zlato" ("Blanka Oro"), kiu okupiĝas pri folkloraj kantoj kaj havas multe da ŝatantoj en diversaj landoj (siatempe mi skribis pri ĝi en projekto Aŭdvide). Do, la ideo estas, ke la ensemblo registru kanton en Esperanto kaj aperigu ĝin en sia YouTube-kanalo, kiu havas grandan alilandan aŭditorion. Kompreneble, spektantoj de la kanto ne scios Esperanton, tamen en la priskribo de la video (kiun ili legos sialingve, se ilia lingvo estos unu el tiuj de la projekto) ili trovos ligilon al instrukcio, kiel kompeni ĝin. Agante laŭ la proponita tie algoritmo, ili povos memstare "malĉifri" tekston de la kanto kaj kompreni ĝian enhavon. (Vd. poŝtkarton de 1915 kun tiaspeca instrukcio en la franca). Por ili tio estos sperto tute originala kaj neatendita, ĉar antaŭe ili eĉ ne supozis, ke eblas tiel facile petentri tra la lingva bariero!

Tamen, se ili mem ne volos streĉi la cerbon (aŭ volos kontroli sin) en la priskribo povos troviĝi ankaŭ dua ligilo -- al video, en kiu malgranda aŭditorio de parolantoj de ilia lingvo kolektive "malĉifras" la kantotekston kun helpo de gvidanto-Esperantisto. Same kiel por spektantoj de ajna televida ludo, por ili estos interese observi, kiel okazas procezo de komprenado de Esperanta teksto, kvankam ili mem ne volos okupiĝi pri tio.

Do, okaze de realiĝo de la projekto la ensemblo ricevos originalan merkatikan agon, kiu povos pligrandigi ĝian retan aŭditorion, kaj la Esperanto-komunumo ricevos mojosan demonstraĵon, kiel la lingvo funkcias. Oni povos mencii ĝin en ajna publikaĵo aŭ prelego pri Esperanto.

Por informi pri la projekto kaj serĉi kunlaborantojn por ĝi, mi kreis paĝon ĉe Fejsbuko. Se vi havas konatajn E-istojn, kiujn povus interesi partopreno en ĝi, bonvolu konigi ĝin al ili. Se tio interesas vin mem, do bonvolu kontakti, tie aŭ ĉi-forume. Mi esperas je atento viaflanke.

Reen al la supro