Al la enhavo

Ne-ordinara pasivo

de ohojiro, 2019-marto-17

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

ohojiro (Montri la profilon) 2019-marto-21 09:49:39

Dankoon, sergejm!

sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-23 10:21:38

El regulo 2. el la dek ses reguloj:

Kazoj ekistas nur du: nominativo kaj akuzativo ... La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicoj (la genitive per de, la dative per al..).

Do la ĝeneraligo de via demando, Ohojiro, estas, ĉu en Esperanto oni povas transformi en subjekton de la frazo tion, kio sekvas prepozicion, analoge kiel pasivigo transformas objekton en subjekton.

La respondo estas foje jes.

Ekzemple: La komitato parolis pri la temo -> la temo estis priparolata (de la komitato)

Sed mi tre dubas ke oni ĉiam povas tion fari

Ekzemple: Li donis al mi libron -> Mi estis aldonita*

Kiel aliaj rimarkigis, prefiksa aldono de prepozicio al verbo ofte subtile ŝanĝas la sencon de la verbo.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-23 11:39:52

ho, ohajiro, mi multe dankas vian demandon/proponon.

tio estas granda manko en esperanto!

(ne nur tiuj pasivoj kun prepozicio estas trublaj, la simplaj pasivoj estas trublaj, bedaŭrinde.)

la komitato parolis pri la temo --> la temo parolispri fa la komitato
mi venis per amiko --> amiko venisper fa mi = amiko per venis fa mi = amiko peris mian venon = amiko peris min veni = amiko peris ke mi venas
ŝi saltis kun amiko --> amiko kunis ŝin salti = amiko kunis ŝian salton

kiu vidis kuniklon? --> kuniklo nais kiun vidi?

thyrolf (Montri la profilon) 2019-marto-23 11:59:52

Hykom krupk' pŝyga nun bruĝt (ekzemplo de fina versio de amigueranto)

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-27 07:49:26

La mesaĝo estas kaŝita.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-04 17:53:26

ohojiro:
b) Mi estis donita je ringo del li.
c) Mi estis pridonita per ringo de li.
Ŝajnas al mi pro ĉi tio, ke vi denaske parolas la anglan. Ĉu tio veras?

ohojiro (Montri la profilon) 2019-aprilo-05 02:12:10

MiMalamasLaAnglan:
ohojiro:
b) Mi estis donita je ringo del li.
c) Mi estis pridonita per ringo de li.
Ŝajnas al mi pro ĉi tio, ke vi denaske parolas la anglan. Ĉu tio veras?
Saluton, MiMalamasLaAnglan

Ne, mi denaske parolas la japanan. En la japana troviĝas ĉi tiaj pasivoj, kies strukturoj estas preskaŭ samaj kiel en la angla.

I was given a ring by him. = ŭataŝi ŭa(I) kare kara(by him) jubiŭa o(a ring) okurareta(was given).

ŭataŝi= I (pronomo)
ŭa = markilo de subjekto (postpozicio)
kare = he (pronomo)
kara = fare de, disde (postpozicio)
jubiŭa = ring
o = markilo de rekta objekto (postpozicio)
okur-areta(←okuru = give) = was given (konjugacio)

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-05 06:47:50

sudanglo:El regulo 2. el la dek ses reguloj:

Kazoj ekistas nur du: nominativo kaj akuzativo ... La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicoj (la genitive per de, la dative per al..).
(...)
Sed mi tre dubas ke oni ĉiam povas tion fari

Ekzemple: Li donis al mi libron -> Mi estis aldonita*

Kiel aliaj rimarkigis, prefiksa aldono de prepozicio al verbo ofte subtile ŝanĝas la sencon de la verbo.
Kial ne?

Mi estis PRIdonita de li per libro.

Legu Vortaro.net kie PRI estas PRIskribita.
Mi ne vidas ian antaŭrekomendon por uzi "PRIdoni iun per io"

Kiam mi legas pri PRI en la rolo de prefikso, mi vidas ke ĝia senco estas kiel en la pola (kaj certe en aliaj slavaj lingvoj) prefikso "o".
Ekz.:

Pili alkohol. Opili się alkoholem.
Ili trinkis alkoholon. Ili PRItrinkis per alkoholo.
kie się estas esperanta se kaj finaĵo -em egalas esperantan per. Precize en la pola oni devus uzi genitivon kaj ne ablativon, do vorton alkoholu anstataŭ alkoholem.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-05 08:25:56

Stefko,

Mi estis PRIdonita de li per libro estas pri-isma esprimo. Bonvolu eviti la pri-ismon, ĉar ĝi faras frazojn sennecese malfacilaj kompreni.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-05 14:09:54

ohojiro:
MiMalamasLaAnglan:
ohojiro:
b) Mi estis donita je ringo del li.
c) Mi estis pridonita per ringo de li.
Ŝajnas al mi pro ĉi tio, ke vi denaske parolas la anglan. Ĉu tio veras?
Saluton, MiMalamasLaAnglan

Ne, mi denaske parolas la japanan. En la japana troviĝas ĉi tiaj pasivoj, kies strukturoj estas preskaŭ samaj kiel en la angla.

I was given a ring by him. = ŭataŝi ŭa(I) kare kara(by him) jubiŭa o(a ring) okurareta(was given).

ŭataŝi= I (pronomo)
ŭa = markilo de subjekto (postpozicio)
kare = he (pronomo)
kara = fare de, disde (postpozicio)
jubiŭa = ring
o = markilo de rekta objekto (postpozicio)
okur-areta(←okuru = give) = was given (konjugacio)
Interesa. Kial vi uzis literumojn kiel "ŭataŝi" anstataŭ "watashi"?

Reen al la supro