Al la enhavo

Kial mi lernas Esperanton

de jakoboc, 2019-marto-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

jakoboc (Montri la profilon) 2019-marto-17 22:31:52

Saluton!

Ĉi estas mia unua mesaĝo en Esperanto. Pardonu min por malbone skribo - mi estas komencanto.

Mi prezentas min. Mi estas Jakobo. Mi venas el Britio sed nun mi loĝas en Francio. Mi havas kvardek kvin jaroj. Mi estas angla instruisto.

Mi komencis lerni Esperanton kun Duolingo, por amuzo. Post, mi legis artiklo pri Esperanto. Nun mi lernas kun Duolingo, Lernu kaj la Zagrebo Metodo. Estas multe senkostaj lokoj sur interreto por lerni Esperanton!

La artiklo parolas de Pasporto Servo. Mi diris, ke tio estas tre bona motivo por lerni Esperanton, ĉar mi vojaĝos tra Eŭropo en trajno en augusto kun amikino. La vojaĝo estas por mia kvardek-sesa naskiĝfesto.

Unua, ni vojaĝos el Francio al Kroatio (Pula aŭ Zagrebo, per Munkeno). Post, ni vizitos miajn (?) amikinon en Romanio kaj geamikojn en Germanio kaj Nederlando. Mi pensas viziti Bulgario. Mi ankaŭ volas viziti Hungario (Budapeŝto?), kaj me bezonos viziti Bratislavo.

Ĉu la "Pasportoj Servistoj" volas komencantojn aŭ bonajn parolantojn? Ĉu vi faris samo?

Bonvolu, skribu min simple! Dankon. okulumo.gif

Ĝis rivido!

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-19 13:26:53

jakoboc:
Ĉu la "Pasportoj Servistoj" volas komencantojn aŭ bonajn parolantojn? Ĉu vi faris samo?
Mi iom uzis Pasportan Servon. Kiam mi uzis ĝin mi ne plu estis komencanto, do mi ne povas diri al vi laŭ mia propra sperto. Tamen, mi vidis interrete plendojn de pasportaservanoj, kiuj plendis pri personoj, kiuj apenaŭ parolis Esperanton. Do, jen la afero: Laŭ mi, la plejmulto de pasportajservanoj esperas povi paroli la lingvon, do uzi Pasportan Servon, se oni apenaŭ parolas la lingvon, estas malbona ideo ĉar ili pensos ke vi nur volas senpagajn liton kaj manĝon. Tamen, neniu esperas ricevi bonan parolanton, ĉar fakte, la plejmulto de Esperantoparolantoj ne uzas la lingvon ĉiutage.

Do, sendube estas punkto inter apenaŭ paroli, kaj paroli flue kaj vi havas sufiĉan tempon por atingi tiun punkton. Aliflanke, vi ĉiam povas demandi pri kiaj parolantoj ili esperas ricevi.

Aliaj konsiderindaj aferoj:
  • Petu al via amikino iom lerni Esperanton. Tio ne estas gravega ĉar ne en ĉiu domo ĉiu parolas Esperanton, tamen ja estas rekomendinda, ĉar, mi insistas pri tio ke gastigantoj esperas povi paroli Esperanton. Se ŝi ne parolas Esperanton kaj ne volas lerni ĝin, nepre demandu ĉu tio gravas.
  • Planu bone la aferon kaj havu B-planon. Pensu ke la plejmulto de la pasportaservanoj ne estas gastigantoj sed gastoj. Tio celas diri ke ne estas tiel facile trovi gaston preta por gastigi vin. Vi sendube havos gastigantojn sed eble ne en ĉiu lando. Memoru bone tion!
Se vi ne komprenas ion, demandu. Vi rajtas kontakti min per mia blogejo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

jakoboc (Montri la profilon) 2019-marto-19 18:14:53

Via mesaĝo helpis min. Dankon.
Do, sendube estas punkto inter apenaŭ paroli, kaj paroli flue kaj vi havas sufiĉan tempon por atingi tiun punkton. Aliflanke, vi ĉiam povas demandi pri kiaj parolantoj ili esperas ricevi.
Jes. Tre bona ideo -- provas lerni nun, kaj mi demandos se mi ellernas sufiĉa Esperanton pli poste! Se ne, aŭ se mia amikino ne atingas la punkton, ekzistas Airbnb aŭ Couchsurfing!

Ĝis, Jakobo

Reen al la supro