Al la enhavo

Vaclav Klaus kaj Eo

de jan aleksan, 2008-junio-23

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-23 14:22:07

Tiu semajno, mi legis en "Courrier international", parolaĝo de Vaclav Klaus (la presidento de ĉeĥio), dirante (pri la irlanda "ne"):

"eŭropismo estas tiel Eo, estas mortinta, artfarita lingvo".

Mi ne konsciis ke mi babilis kun mortintulojn! okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-23 17:54:45

jan aleksan:Tiu semajno, mi legis en "Courrier international", parolaĝo de Vaclav Klaus (la presidento de ĉeĥio), dirante (pri la irlanda "ne"):
"eŭropismo estas tiel Eo, estas mortinta, artfarita lingvo".
Mi ne konsciis ke mi babilis kun mortintulojn! okulumo.gif
Estas ankaŭ artikolo en Libera Folio pri tiu temo.
Parenteze, vi mistajpis: parolaĉo

Filu (Montri la profilon) 2008-junio-23 19:31:12

horsto:Parenteze, vi mistajpis: parolaĉo
parolaĉon!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-junio-24 01:11:50

Mi fieras esti esperantoparolanta zombio. Kvankam, mi plejparte volas uzi Esperanton ĝemi "Ceeeeerbojn... ceeeeerbojn... ceeeeerbojn..."

Mi serĉus en la oficejo de Vaclav Klaus, sed mi opinias ke mi eble ne trovos iujn ajn tie.

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-24 20:00:23

Filu:
horsto:Parenteze, vi mistajpis: parolaĉo
parolaĉon!
Vi pravas, se oni korektas ion tiam oni ĝuste faru tion.
RiotNrrd:Mi fieras esti esperantoparolanta zombio.
Nun mi scias kial mi ne tiel bone fartas: Mi estas jam morta!

R2D2! (Montri la profilon) 2008-junio-27 21:17:31

Mı mortıs antaŭ unu ȷaron, kaȷ mı nur ĉı tıam scıas ĝın!

—Ilhuıtemoc

Reen al la supro