Al la enhavo

Ĉu la publika transportado en via lando estas bona?

de Nala_Cat15, 2019-novembro-21

Mesaĝoj: 11

Lingvo: English

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-novembro-21 04:58:14

Mi estas scivolema, kiel funkcias la publika transportdado en via lando? Ĉu estas multe aŭ malmulte da busoj? Kiel ofte ili iradas? Ĉu ĝi estas fidinda aŭ malfidinda? Ĉu vi havas metroon? Kian metodon de transportado ĉu vi kaj viaj samlandanoj emas preferi? Kial?

Dankon!

LM59650 (Montri la profilon) 2019-novembro-21 15:45:43

Saluton

Mi loĝas en Lille, en nordo de Francujo, kaj publika transportado estas bona ĉi tie. Metroo, busoj, tramo.
Fakte, mi pli ofte iras mian oficejon bicikle (nur 4 km), mi uzas publika transportado se pluvas aŭ neĝas.
Unu-du fojojn monate, mi iras Parizon per trajno (TGV - altrapida trajno), la vojaĝo daŭras unu horo.
Sed, en aliaj urboj aŭ regionoj, movoj povas esti pli malfacilaj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-21 19:25:29

LM59650:
Saluton

Mi loĝas en Lille, en nordo de Francujo, kaj publika transportado estas bona ĉi tie. Metroo, busoj, tramo.
Fakte, mi pli ofte iras mian oficejon bicikle (nur 4 km), mi uzas publika transportado se pluvas aŭ neĝas.
Unu-du fojojn monate, mi iras Parizon per trajno (TGV - altrapida trajno), la vojaĝo daŭras unu horo.
Sed, en aliaj urboj aŭ regionoj, movoj povas esti pli malfacilaj.
Kiom granda estas Lille?

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-novembro-21 20:22:22

Kiel ofte la busoj alveturas tien kaj reen en la vojo? Ofte la busoj kie mi loĝas nur alveturas proksime la haltejo po 30 minutoj -1 horo.

LM59650 (Montri la profilon) 2019-novembro-22 07:50:46

- 230000 loĝantoj en Lille "intra muro", ĉirkaŭ unu miliono en la aglomeraĵo.

- busperiodo estas 10-15 minutoj proksime mia hejmo. Mi ankaŭ havas apudan metrostacion (periodo ĉirkaŭ 5 minutoj)

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-22 16:05:42

Mi loĝas en suburbo de Bordozo, ĉ dudek kilometrojn fore. Estas buso, kiu iras al la centro ĉiujn dek minutojn je pinthoroj kaj dudek minutojn la ceteron de la tago. Mi devas marŝi unu kvaronhoro por atingi ĝin. Estas alia buso, pli proksima (10'), sed estas unu horo inter du busoj. Ekzistas ankaŭ tramo, sed oni devas veturi dum kvaronhoro por atingi ĝin laj parki la veturiloj en pagendan parkejon, se oni ne trovas lokon en apudajn stratojn.

Notinde, ke kiam mi eklernis esperanton, dum la sepdekaj jaroj, la publikaj transportoj estis ruiniĝintaj. La stacidomoj kaj trajnoj estis antaŭmilitaj, kaj la busoj malbone funkciis. Mi devis atendi ĝin dum duonhoro, kaj foje, ĝi prokrastis ĝis kiam... tri busoj alvenis samtempe. Mi profitis tiun perditan tempon por lerni esperanton per memlerna metodo Assimil. Estis amuzaj rakontoj en ĝi, kaj la vortformado de nia lingvo ekcitis mian scivolemon. Poste mi aliĝis al kurso.

Post la nafta krizo, la publikaj transportoj pliboniĝis. La horaroj ne plu estis sekretaj (ili malofte afiŝis ilin!) kaj la busoj moderniĝis.

Nun estas konstruitaj kaj konstruataj tramoj en ĉiuj grandaj urboj - kie veturiloj estas tute neuzeblaj. Sed mi supozas, ke publikaj transportoj estas pli efikaj en malgrandaj landoj, kiuj ne havas aŭtomobilan industrion kaj ne bezonas favori ĝin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:43:01

MiMalamasLaAnglan:

Kiom granda estas Lille?
Sciu ĝin Esperante ĉi tie.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-03 18:13:00

Get out (please), we do not need such an awful advertisement (and please respect the English language).

Foriru (mi petas), ni ne bezonas tian reklamaĉon (kaj bonvolu respekti la anglan lingvon).

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-05 08:03:04

Mi loĝas en suburbo de Turku en sudokcidenta Finnlando. En la urbo ekzistas nur busoj, kaj ili trafikas po 7–8 minutoj dum tago labortage, dum vesperoj kaj semajnfinoj po 15–20 minutoj. Mi scias, ke mi estas privilegia, ĉar la plejparton de la lando ne havas tiajn bonajn publikajn transportajn servojn. Finnlando estas tre maldense priloĝita kaj multajn partojn oni ne povas atingi per publika transporto (krom per taksio).

Kiam temas pri taksioj, oni havis "reformon" antaŭ unu jaro kun celo liberigi kaj plibonigi la atingeblecon. Okazis la mala: la taksia branĉo kondukis sin al kaoso kaj oni ne plu povas esti certa, ĉu taksio eĉ alvenas, ĉu la ŝoforo konas la vojon ktp.

Aleva84 (Montri la profilon) 2019-decembro-05 15:45:23

Mi loĝas en Bononio (en norda Italio). Ni havas busojn kaj trolebusojn, ni ne havas la metroon sed eble tramo estos konstruita antaŭ 2021.
Multaj homoj rajdas biciklojn, uzas biciklajn vojojn.

Reen al la supro