Al la enhavo

Gejfobio

de werechick, 2008-julio-25

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

werechick (Montri la profilon) 2008-julio-25 06:35:05

(Pardonu, mi parolas esperante ne tro bone)

Mi opiniis ke samideanoj ne povas malami gejajn aŭ lesbajn samideanojn, sed mi trovis rete esperantan gejfobion.

Nun, mi volas scii, ĉu aliaj geesperantistoj estas gejaj? Kaj la malgejaj samideanoj... ĉu ni timigas ilin?

Do, diru al mi... kion vi opinias pri gejaj samideanoj?

Filanator (Montri la profilon) 2008-julio-25 07:26:58

Persone, mi opinias ke la 'gejeco' de iu estas tiel grava, kiel tiu persono havas ruĝan hararon: ĝi tute ne gravas. Homoj estas homoj. Pli grava estas ĉu ili estas afablaj kaj bonkoraj.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-julio-25 07:59:27

Mi konsentas. Mi ne povas kompreni, kial malami gejajn personojn. Estas tute normale. En Germanio gejaj personoj povas kunedziĝi.

Mi ne estas geja, tamen mi tute akceptas ilin.

Dreamlight (Montri la profilon) 2008-julio-25 20:21:51

Mi mem estas ambaŭseksema. Kiu inter ni min tial malamas?

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-julio-25 22:07:36

FrankoVoglero:En Germanio gejaj personoj povas kunedziĝi.
Bedaŭrinde en Pollando tia toleremo ne eblos ankoraŭ kelkaj jarcentoj. Vivo ĉi tie fluas laŭ frazo "polo signifas katoliko"... Por diskrediti malaliseksemulojn en polaj medioj povas aŭdi ke ili estas... pedofiloj. Diras tiel politikistoj de dekstrularo eĉ nepozante ke ili eraras... Mi ne estas gejo, sed mi envias toleremon al aliaj nacioj.

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-julio-27 00:53:55

Mi estas gaja esperantisto. Ĉu mi povas voĉdoni por la unua alternativo? Tio estas, ĉu "ni" enhavas min?

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-27 02:57:31

rabhiuz:Mi estas gaja esperantisto. Ĉu mi povas voĉdoni por la unua alternativo? Tio estas, ĉu "ni" enhavas min?
Atentu, gajo ne estas gejo (sed tio ja povas okazi rido.gif )

Rohan (Montri la profilon) 2008-julio-27 09:43:18

Diskriminacii kontraŭ gejoj estus tiel, kiel diskriminacii kontraŭ maldekstramanuzemuloj, laŭ mi, ĉar mi kredas ke la gejeco de gejoj estas natura kaj denaska, ne elektita. Sed, eĉ se ĝi estas elektita, ni respektu ĝin. Lasu homojn ami, ĉu la amato estas samseksulo aŭ ne.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-julio-27 11:54:36

Rohan:...estas natura kaj denaska, ne elektita
Ĝuste, mi impresas ke en mia lando tia afero estas la nura por disputi. Kaj pli precize: ĉu "ĉi-pekon" oni povas kuraci aŭ ne. Mediaj konkludoj: 1) nekaze (ĝi estas denaska parafilio), oni devas fermi parafilojn kune kun pedofiloj maliberejon, 2) jeskaze (ĝi estas "akiraĵo"), oni devas kuraci tiajn homojn... perforte shoko.gif
Stulte, sed se en medioj mi aŭdas nur tiujn ekstremajn absurdojn (substitutan temon), iomete mi ĉesas miri ĉi-fobion.

R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-28 05:45:14

diogotŭ:Atentu, gajo ne estas gejo (sed tio ja povas okazi rido.gif )
Fakte, ambaŭ vortoȷ devenas de la angla “gay”, kıu orıgıne estıs “felıĉa”, sed ıal ĝı poste sıgnıfıs “samseksema”.

—Ilhuıtemoc δ

Reen al la supro